PMEG

12.3.4. Lokaj rolvortetoj

Lokaj rolvortetoj montras pozicion en spaco, sur surfaco, sur linio, kaj simile. Pluraj el ili estas uzataj ankau pri tempo, char oni ofte bildigas al si tempon kiel linion. Ankau aliajn ideojn oni montras figure kiel poziciojn. Che iuj lokaj rolvortetoj la loka signifo estas la baza signifo, dum aliaj uzoj povas esti pli oftaj en la praktiko.