PMEG 2023

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la dekstra au maldekstra flanko (ne la antaua au malantaua), sed iafoje temas pli ghenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon (komparu kun che, kiu ankau montras proksiman pozicion):

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25...dekstre au maldekstre proksime de la pordo...

  • Marta rigardis la apud shi irantan virinon per nebulitaj okuloj.M.100...proksime dekstre au maldekstre de shi irantan...

  • Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

  • La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro.FA2.29

  • La gefianchoj staris apud la altaro.FE.36...proksime de la altaro.

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198

  • Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago.Rt.46

  • Apud li mi estas kiel nura komencanto. Figura uzo de apud por esprimi komparon. Se mi starus apud li mi shajnus kiel nura komencanto. Iafoje oni uzas che en simila maniero.

Apud + direktaj rolmontriloj «

  • Ghian kropon kun ghiaj plumoj li forigu kaj jhetu ghin apud la altaron.Lv.1...al loko apud la altaro.

  • Kaj eliris de apud li chiuj, kiuj staris apud li.Jgh.3

Elparolo «

Ial multaj fushas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antaulasta vokalo: ápud. Ne: *apúd*.

Vortfarado «

  • Apuda = “trovighanta proksime apud io”: Shi montris per la mano la pordon de la apuda chambro.M.95

  • Apude = “en (flanka) proksimo”: Apude kushis kelke da salatfolioj kaj kelke da kashtanoj.FA1.212