PMEG 2023

12.3.4.3. Che

Che montras pozicion proksiman. La signifo de che tre varias lau la kunteksto. Ofte che montras simple lokon ghenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke che nepre montras tushecon. Fakte che nur montras proksimecon. La diferenco disde apud estas, ke apud normale montras flankan pozicion (dekstre au maldekstre). En frazoj kun che ofte temas efektive pri intertusha proksimeco, sed tion ne montras che, sed la kunteksto:

  • Kontraue che unu el la muroj staris negranda shranketo.M.7Kontraue tute proksime de unu el la muroj (vershajne tushante ghin) staris...

  • Che la angulo de la strato Swieto-Jerska shi haltis.M.92 Shi haltis tute proksime de la angulo (vershajne ne tushante ghin).

  • Metu la du orajn plektitajn chenetojn en la du ringojn che la finoj de la surbrustajho.Er.28 La lokoj de la du ringoj estas la finoj de la surbrustajho.

  • La stangoj estu che ambau flankoj de la altaro.Er.27

  • Kiam li estis che mi, li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26...en mia loko... ...en mia hejmo... Che ofte montras ies hejmon au kutiman restadlokon.

  • La rajto loghas che la venkinto.Rt.13

  • Mi servis che la komerca konsilano.FA3.76

  • Che botisto la shuo estas chiam kun truo.PE.1156En la hejmo de botisto...

  • En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol che ni.FA2.133...ol en nia (malvarma) lando.

  • Li ofte venadis en la butikon che la strato Ptasia.M.158 Zamenhof normale uzis che strato k.s. por montri trovighon de domo, loghadreson k.t.p. Nuntempe oni preferas en.

  • La tramo numero 8 de nia urbo haltas che pli ol dudek haltejoj.

  • Kiel maldika shi estas che la koksoj!FA1.44

  • Okazon kaptu che l’ kapo, char la vosto estas glita.PE.525 Tenatan korpoparton oni normale montras per je.

  • La maljunaj geedzoj sidis che sia vespermangho.FA2.120 Ili okupighis pri la vespermangho.

  • Baldau seriozeco anstatauis che shi la momentan gajecon.M.47...en shia spirito...

  • La diritan dogmon [...] ni trovas en formo konforme esprimita nek che Kristo, nek che Mozeo, nek che iu alia, – ni trovas ghin nur che Hillel.OV.331...nek en la diroj de Kristo, nek en la profetajhoj kaj leghoj de Mozeo, nek en tio, kion diris au skribis iu alia, – ni trovas ghin nur en la instruoj de Hillel.

  • Kopirajto che la autoro/che la eldonejo.La kopirajto trovighas che... La kopirajto apartenas al... Kutima (mallongigita) enskribo pri kopirajto en libroj k.s.

  • Se lin kompari kun la nuna regho, li estis Apolono che Satiro!H.14...li estis kiel Apolono kompare kun Satiro. Chi tie che estas uzata figure por montri komparon. Oni imagas lin en la proksimo de Satiro. Oni ankau povas uzi apud tiumaniere.

Tempo «

Che povas ankau montri proksimegecon tempan:

  • Che la komenco de la tagigho la tuta arbaro aperis bele kovrita de prujno.FA3.32Kiam komencis tagighi...

  • Che la efektiva najtingalo oni neniam povas antaukalkuli, kio venos, sed che la artefarita birdo chio estas difinita.FA2.29Kiam la efektiva najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitighas ofte che la plej malgranda bagatelo.FE.41...kiam okazas la plej malgranda bagatelo.

  • Che chiu vorto, kiun vi diros, el via busho eliros au floro au multekosta shtono.FE.15Samtempe kiel chiu vorto...

  • Che chiuj viaj krimoj vi estas ankorau sanktulo en komparo kun la patromortiginto.Rt.131 Chi tie estas ankau ideo de kontrasto. Oni ankau povus uzi malgrau.

Por montri horon oni tamen ne uzas che, sed chiam je.

Che + direktaj rolmontriloj «

Estus tute logike uzi de che, al che, kaj che + N-finajhon, por montri movighon de au al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al au N-finajho per si mem sufichas. Efektive che nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenau aldonus ion gravan al la signifo:

  • Shi levighis meze de la nokto kaj prenis mian filon de che mi.Rgh1.3...de pozicio che mi. Simpla de mi sufichus.

  • Shi prenis mian filon al che si....al pozicio che si. Sufichus al si.

  • Movu la shrankon che la muron. Sufichus al la muro.

  • Shi transloghighis che sian fratinon. Sufichus al sia fratino.

Zamenhof neniam uzis che + N-finajhon, sed preferis al (sen che) por esprimi movighon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de che + N-finajho kiel eraron. Estas tamen klare, ke che + N-finajho neniel estas mallogika au kontraugramatika, same kiel de che (ja uzita de Zamenhof). Estas ankau klare, ke simpla al plene sufichas. Chiu do rajtas mem decidi, chu uzi che + N-finajhon au simplan al en tiaj chi okazoj.