PMEG 2023

12.3.4.5. Ekster

Ekster montras pozicion malinterne de io, che la malinterna (ekstera) flanko de io:

  • Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.FE.26Mi staras malinterne de la domo, kaj li estas en la domo.

  • Li loghas ekster la urbo.FE.31

  • Ekster la pordo atendas niaj amikoj.Che la malinterna flanko de la pordo... La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de la domo au chambro. La malo de ekster pordo do ne estas en pordo, sed interne de pordo (interne de la domo au chambro).

Figura uzo «

  • Kian konstantan chiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster danghero.OV.125...tute ne en danghero.

  • Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.PE.998...pri kio vi nenion scias.

  • Clemency Newcome, tute ekster si de rido [...] apogis la kapon sur la maldekstra brako.BV.31 Shi ne povis regi sin pro rido. Shi estis kvazau ekster sia propra korpo.

  • Li tre diligente laboras ankau ekster la oficialaj laborhoroj. Li laboras en alia tempo ol la laborhoroj. Tempa ekster estas tre malofta.

Ekster anstatau krom «

Zamenhof iafoje uzis ekster anstatau krom, kaj en la signifo de escepta krom, kaj en la signifo de aldona krom:

  • Ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laudaj reklamoj ghi nenion en si enhavas.OV.263Krom la nomo... krom laudaj reklamoj... Esceptaj krom.

  • Mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompajho kaj malverajho.BV.67...krom trompajho kaj malverajho. Escepta krom.

  • Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj.FE.30Krom tio... Aldona krom.

  • Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankau pli vastan respondon en nia gazeto.OV.104Krom la respondo letera... Aldona krom.

Ekster havas normale nur pozitivan signifon, dum krom povas havi jen pozitivan, jen negativan signifon. Ekster anstatau krom estas nuntempe tre malofta.

Ekster + direktaj rolmontriloj «

  • Shi [...] ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero.FA2.56...ekiris tute sola al pozicio ekster la pordego...

  • Mi venigis ilin chiujn ekster dangheron.FA3.152...al situacio, kie ne ekzistis danghero.

  • Feliche mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la rughan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kushanta.FA3.152...mi savis min al loko ekster la pordo...

Ekster + direkta N-finajho estas iom aparta, char la vorto post ekster ne estas la celo de la movo. La signifo shajnas fakte pli demova ol almova. Tia uzado estas tamen tute logika. En ekz. ekster la domon la celo estas ekster la domo, ne la domo. Tute same en ekz. en la domon la celo ne estas la domo, sed en la domo. Anstatau ekster + N oni povas ofte uzi el.

Vortfarado «

  • Ekstere, ekstera = “ekster la afero, trovighanta ekstere”: Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31 (Ofte oni vidas la erarajn formojn *eksterna* kaj *eksterne* pro konfuzo kun interna, interne.)

  • Ekster(ajh)o = “ekstera parto, flanko au spaco”: La ekstero de tiu chi homo estas pli bona, ol lia interno.FE.31 Tiu domo [...] havis eksterajhon malnovan kaj malgajan.M.6