PMEG 2023

12.3.4.11. Sub

Sub montras lokon pli malaltan ol io, kio estas pli-malpli rekte super ghi. Sub plej ofte signifas “malsuper”. Tiam tio, kio trovighas pli malalte, ordinare ne tushas tion, kio trovighas pli alte. Iafoje sub signifas “malsur”. Tiam la suba afero ja tushas tion, kio trovighas pli alte. Nur la kunteksto povas montri, chu temas pri tusho au ne:

  • Li ofte ripozas chi tie sub la folirichaj branchoj de la arbo.FA3.133

  • Ekzistas nenio nova sub la suno.Pr.1

  • Che la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, [...] la kupra porko haltis.FA1.212

  • Che tablo, kiu staris sub la fenestroj [...] sidis tri junaj virinoj.M.95...che la muro sub la fenestroj...

  • Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj.BV.77

  • Iliaj chiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondichaj literoj au signoj.OV.66 Temas pri skribado sub rubrikoj, kiuj trovighas pli alte sur la papero.

  • La musho estas sub la plafono. Eble ghi tushas la plafonon.

  • La lampo pendas sub la plafono.

  • La slipon kun sekreta vorto li gluis sub tirkesto de sia skribotablo.

Kovrado «

Sub povas ankau montri lokon kovritan de io, sendepende de tio, kiu afero estas pli alta:

  • Grandan paperujon mi portas sub la brako.FE.40 La brako premas la paperujon al la flanko de la korpo.

  • Ehud faris al si glavon dutranchan, [...] kaj zonis ghin sub sia vesto al sia dekstra femuro.Jgh.3 La vesto kovris la glavon flanke de la femuro.

  • Sub dikaj tavoloj de farbo kashighis la origina aspekto de la plafono. Efektive la farbo trovighas pli malalte ol la plafono.

La kovra signifo de sub trovighas ankau en kunmetajhoj kiel subvesto kaj subchemizo (vestoj portataj sub aliaj vestoj).

Komparu kun simila uzo de super.

Figura uzo «

Sub povas montri nomon, aspekton, k.s., kun nuanco de kashado, malvereco au nekonstanteco:

  • Shi eldonis la libron sub kashnomo....uzante kashnomon.

  • Se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, [...] tiam vi restos tute sen vortoj.OV.264

  • Li foriris sub la preteksto, ke li estas malsana.

  • La Lingvo Internacia estas pli konata sub la nomo Esperanto. La vera origina nomo de Esperanto estas “Lingvo Internacia”.

Sub povas montri dependecon, obeadon, malpli altan rangon au valoron, k.s.:

  • La traveturanta oficisto volos antau chio chirkaurigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco.Rz.6...la kadukulejojn, kiujn vi estras.

  • Mi alveturis chi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi.Rt.84

  • Sub la influo de antaukongresa agitado la kongreso elektis tro grandan nombron da komitatanoj.L1.227

  • Sub la kondicho de malgranda alpago oni konsentis sendadi al shi tagmanghojn.M.37

  • Baruhh enskribis en libron-rulajhon sub diktado de Jeremia chiujn vortojn de la Eternulo.Jr.36...lau diktado...

  • Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko.FA1.98...lau la plej bela muziko.

  • La temperaturo en tiu regiono atingas 30 gradojn sub nulo. Legu ankau pri (teorie) ebla uzo de sub kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj kun la signifo “malpli ol”.

Sub + direktaj rolmontriloj «

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ghi kuras sub la lito.FE.26El loko sub la kanapo la muso kuris al loko sub la lito, kaj nun ghi kuras en loko sub la lito.

  • Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis.FE.39

  • Abshalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branchojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrochighis al la kverko.Sm2.18

Ankau kiam sub estas uzata figure, oni povas aldoni direktajn rolmontrilojn:

  • Li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj.Gn.40

  • Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo.Er.6

Vortfarado «

  • Sube, suba = “sub io, trovighanta sub io”: Li loghas ie sube de tiu chi etagho. Li loghas en suba etagho.

  • Chi-sube, chi-suba = “sub tio chi, trovighanta sub tio chi”: Skribu vian nomon chi-sube. Chi-sube loghas franca familio. La chi-suba teksto estas tre grava.

  • Subigi = “meti sub regadon”: Nun la loghantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn.Kr2.28

  • Subighi = “movighi sub ion”: La virineto de maro ektimis kaj subighis sub la akvon.FA1.87