PMEG 2023

12.3.4.13. Sur

Sur montras lokon che la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco, alpremo, tusha kovrado, au alia grava intertusho.

Plej ofte sur montras intertushan pozicion pli altan ol la tushata surfaco:

  • Sur la tero kushas shtono.FE.6

  • La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kushas sur la fenestro.FE.6...sur la fenestra breto.

  • Kiu kuraghas rajdi sur leono?FE.7

  • Mi sidas sur segho kaj tenas la piedojn sur benketo.FE.26 Pri sur kaj en che mebloj vidu en.

  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33 Ankau estas eble rigardi korton kiel spacon chirkauitan de muroj: La kalesho enveturis en la korton.FE.38

  • Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.FE.32

  • Li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron.FA1.154 La cetero de la korpo trovighas sur la piedo, pli alte ol la piedo, kaj fiksita sur ghi. (La piedo siavice trovighas sur ia surfaco.)

  • Sur la arbo sin trovis multe (au multo) da birdoj.FE.32 La birdoj ne trovighis pli alte ol la tuta arbo, sed chiu birdo sidis pli alte ol tiu parto (brancho) de la arbo, sur kiu ghi sidis.

  • Mi ne pendigis mian chapon sur tiu chi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la chapon, kaj ghi, flugante, pendighis sur la branchoj de la arbeto.FE.39 Rimarku, ke direkta N-finajho ne aperas chi tie, char pendigi kaj pendighi ne estas klare movaj agoj.

  • Sur kruta shtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.FE.34

  • Shi [...] facile kuris sur la kotaj trotuaroj.M.39 Same oni kuras, promenas k.s. sur planko, sur ferdeko, sur kajo, sur perono, sur gheto k.t.p.

  • Promenante sur la strato, mi falis.FE.22 Oni povas ankau diri en strato, se oni vidas straton kiel spacon: la rapida kuro en la glitiga stratoM.12.

  • Sur tiuj chi vastaj kaj herborichaj kampoj pashtas sin grandaj brutaroj.FE.34 Plej ofte oni vidas kampon kiel surfacon, sed oni ankau povas rigardi kampon kiel spacon. Tiam oni diras en kampo.

  • Sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis.FA2.134 Balkono estas rigardata kiel surfaco.

  • Marta chiam ankorau sidis sur la sama loko.M.177

Sur povas ankau montri poziciojn che surfaco sen distingo de alteco (komparu kun super kaj sub):

  • Meze sur la muro pendis portreto.FA2.145 Fiksita sur la muro flanke de ghi.

  • Sur la chielo staras la bela suno.FE.10 Oni rigardas la chielon kiel surfacon super la tero. Pri chielo oni povas ankau uzi en.

  • Li kisis shin sur la busho.FA3.91

  • Sur lia vizagho mi vidis ghojan rideton.FE.38

  • Li estas tre purema, kaj ech unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.FE.41

  • Chiuj havis sur si siajn festajn vestojn.FA2.27 La vestoj kovras la surfacon (la hauton) de la homo. Pri sur kaj en che vestajhoj vidu en.

  • Homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn.FA2.50 Oni ankau diras pli precize, ke oni portas okulvitrojn sur la nazo.

  • Bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.FE.40 Unu ekstremo de la plumo estas ja en la ingo. Uzante sur Zamenhof pensis ne pri la enmetita ekstremo, sed ghenerale pri la tuta plumo, kiu estas fiksita sur la bastoneto. Se oni uzus en, povus eble shajni, ke la tuta plumo estas en la bastoneto.

  • La doma instruisto ludos solon sur la fluto.FA3.50 La ludanto tushos la surfacon de la fluto. Oni kompreneble ankau povas uzi per la fluto, sed ofte per estas bezonata por alia ilo, per kiu oni ludas la muzikinstrumenton: ludi violonon per archo, ludi muzikon sur gitaro per plektro, ludi Shopenon sur piano per kvar manoj (au ...per piano kvarmane/je kvar manoj).

  • Da flankaj chambretoj che la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko.Jhh.40 Oni povas preskau chiam diri che flanko, sed se efektive estas sur-eca pozicio, oni ankau povas uzi sur.

Sur + direktaj rolvortetoj «

  • Mi metis la manon sur la tablon.FE.26...al loko sur la tablosurfaco.

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25

  • La birdo ne forflugis: ghi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.FE.31

  • La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon.M.7...prenis la infanon kaj metis ghin sur sian brakon.

  • Mi metus sur shin vestojn el atlaso, veluro, oro...M.147...al loko sur shia korpo...

  • Li metis al mi sian oran ringon sur la fingron.FA3.76 La ringo poste kovris la fingron en chirkaua pozicio. Kutime oni ne diras, ke ringo trovighas chirkau fingro, sed tio estus tute logika.

  • La aktorino metis al si shminkon sur la vizaghon.

  • Kvinope ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.FE.33 Sur + direkta N-finajho ofte montras direkton de rigardado k.s.

  • Jen vi forpelas min hodiau de sur la tero.Gn.4...for de loko sur la tero. Normale sufichas simpla de.

Figura uzo «

Sur estas uzata ankau en diversaj figuraj esprimoj:

  • La konfeso de shia amo trovighis jam sur shia lango.FA2.141Shi estis tute preta eldiri sian konfeson de amo.

  • Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.Jes.53 La peko estis kiel shargho sur li.

  • Ghi ne faros sur mi tian impreson.FA1.17 La impreso estus kvazau sur lia surfaco.

  • Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da puncho!FA1.123

Ankau figura sur povas aperi kun direkta N-finajho:

  • Se mi iam devus elekti fianchinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin.FA1.100

  • Tio chi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino.FE.15 La formo kvazau kovris shian surfacon.

  • Chiuj okuloj fiksighis sur min.Rt.88 Chiuj ekrigardis fikse min.