PMEG 2024
14.2.3. Baldau
Baldau = “post mallonga tempo”:
Estu trankvila, mia tuta shuldo estos pagita al vi baldau.FE.25
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldau teatrajn manierojn.FE.37
La tablo staras malrekte kaj kredeble baldau renversighos.FE.33
Kiam vi ekparolis, ni atendis audi ion novan, sed baldau ni vidis, ke ni trompighis.FE.40
Mi foriras, sed atendu min, char mi baldau revenos.FE.42
Mia trijara ofico estos baldau finita.BV.53
Ech en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldau devis konvinkighi.FA3.119
Baldau ni chiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldau nian komunan celon.L2.106
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldau okulojn difektas.PE.427
Vortfarado «
Baldaua = “tia, ke ghi okazos au okazis baldau”: Knut estas en plena malespero pro mia baldaua forveturo!FA3.61
Baldaue estas pli akcenta formo de baldau: Estas pli bone forveturi plej baldaue.Rz.67