PMEG 2023

14.2.2. Ankorau

Ankorau montras, ke shangho ne okazis ghis la priparolata tempo. Ofte ankorau estas la malo de jam. Iafoje aliaj vortoj montras, ke estis same antaue, kaj ankorau nur emfazas tion, sed ofte ankorau estas la sola, kiu montras, ke io ne shanghighis:

  • Vi estas ankorau malgranda infano.M.40 Vi ne farighis pli granda. Vi estis malgranda, kaj tio ne shanghighis.

  • Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankorau amas!M.160 Mi ne chesis ami lin.

  • Ho, chu vi memoras ankorau la belajn knabinojn, kiuj dancadis [...]?FA1.139 Chu dauras via memorado?

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankorau nun chiam mensoganto.FE.22 Vi ne chesis mensogi.

  • La tempon venontan neniu ankorau konas.FE.22 Ne chesis tio, ke neniu ghin konas. Ne estas jam iu, kiu konas ghin. Nur poste, kiam la venonta tempo farighos estanta tempo, oni ghin ekkonos.

  • Mi ghin ankorau ne serchis.FE.20 Ne komencighis la serchado. La ne-serchado plu dauras. Legu ankau pri la evitinda esprimo ne jam.

  • Ankorau antau 50 jaroj inter la Japanoj kaj Europanoj ekzistis shajne kolosa malsameco.OV.348 Je tiu tempo shangho ne estis okazinta.

Legu pri la diferenco inter ankorau kaj plu.

Aldona ankorau «

Ofte ankorau montras, ke al jam okazinta aldono aldonighas plia aldono, au ke okazinta kresko pludauras, au ke io, kio shajnas impona, tamen ne estas la plej alta shtupo, au ke io, kio shajnis esti la lasta, tamen ne estas la lasta:

  • Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj.FE.30 Ni jam faris novajn vortojn, sed ni povas fari pliajn. Ne elcherpighis la ebloj krei novajn vortojn.

  • La richeco de tiu chi homo estas granda, sed lia malsagheco estas ankorau pli granda.FE.35 La richeco ne estas la plej granda afero. La malsagheco estas pli granda. Ni ne atingis la maksimumon.

  • Ni nun ankorau unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko.OV.104 Al jam faritaj ripetoj aldonighas unu plia ripeto.

  • Ili iris ankorau kelkan distancon.FA1.66 Ili jam antaue iris kelkan distancon, kaj nun iris pli.

  • Tiu chi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankorau parolos pri ghi pli vaste.DL.9 Al miaj antauaj vortoj mi aldonos pliajn.

  • Li atendis ankorau aliajn sep tagojn.Gn.8 Li jam aldonis almenau unu septagan periodon al sia atendado. Nun li aldonis plian septagan periodon.

  • Mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankorau paron da novaj glitiloj.FA2.74

  • Al ni venas revizoro. [...] Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankorau kun sekreta ordono.Rz.5 Al la du unuaj, timigaj faktoj (venas revizoro, li venas inkognite), aldonighas tria timiga fakto (li havas sekretan ordonon).