PMEG 2023

14.2.8. Plu

Plu montras, ke ago au stato ne chesas, sed dauras:

  • Tenu ankau plu ghin en sekreto.H.21Ne chesu teni ghin en sekreto. Daurigu teni ghin en sekreto.

  • Danghere estas lin lasi plu en tia libereco.H.113Danghere estas ne malliberigi lin.

  • Ni ne chesis labori, sed plu faris niajn taskojn.

  • Mi plu amos vin ghis la morto.

Loka plu «

Iafoje plu montras ne nur tempan, sed ankau lokan daurigon:

  • Ne haltu, iru plu! La irado dauru kaj loke kaj tempe.

  • Legu plu kelkajn chapitrojn, kaj vi komprenos chion. La legado dauru tempe kaj al posta loko en la libro.

Neata plu «

Se oni aldonas neon al plu, oni esprimas, ke la ago au stato ne dauras:

  • En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintajho.FA3.50 Oni chesis paroli pri la okazintajho.

  • Kiam ni ilin revidos, ni ne plu rekonos ilin.OV.400 La rekonado chesos.

  • Ghis chi tie aliru, sed ne plu.Ij.38

  • Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino.M.57

  • Mi havas nenion plu por doni!FA3.3

  • Chiu el tiuj chi lautaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian pashon plu.OV.423

Zamenhof tre ofte uzis plu ne, kiam lausence devus esti ne plu: Mi lin antaue amis, sed nun lin plu ne amas.BV.86 La celita senco estas ...lin ne plu amas. Logike plu ne amas devas signifi, ke oni jam antaue ne amis, kaj ke la ne-amado plu dauras. En la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento, li multloke origine skribis plu ne, kvankam la senco estis ne plu. Feliche li mem au la redaktintoj sisteme korektis tion al ne plu.

Plu kaj ankorau «

Plu kaj ankorau povas ofte esti tre similaj. La diferenco estas, ke ankorau almontras la pasintecon, dirante, ke tio, kio antaue estis, ne shanghighis, dum plu almontras la estontecon, informante, ke tio, kio estas nun, estos ankau poste.

Ankorau povas ankau montri, ke io ripetighos, ke aldonighos io nova samspeca, dum plu signifas, ke io dauros senshanghe: Poste mi ankorau parolos pri ghi pli vaste.DL.9 Al miaj antauaj vortoj mi aldonos pliajn. Mi nun chesas kanti por fari pauzon. Poste mi plu kantos. Mia kantado dauros poste.

Plu kaj pli «

Plu kaj pli povas iafoje esti similaj, sed baze estas granda diferenco. Plu estas tempa (kaj loka) vorteto. Pli montras gradon, komparon. Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto cheestas au estas subkomprenata:

  • Li rakontis plu.Li daurigis sian rakontadon.

  • Li rakontis pli.Li rakontis pli multe da aferoj.

  • Li ne vivos plu.Li ne vivos pli longe.

  • Mi pensas, ke ghi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn.FE.25 Chi tie oni ne uzu plu, char sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli au similan vorton.

Vortfarado «

  • Plua = “dauronta au daurinta plu, okazonta au okazinta en posta tempo”: Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis?BV.83 Kelke da felichaj ideoj [...] kuraghigis min por plua laborado.FK.231 Tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por chiam la pluan uzadon de nia korpo.FA1.126

  • Plue estas sufiche ofte uzata akcenta formo de plu: Auskultu min plue.M.158 Kiel ghis nun, tiel ankau plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.OV.448 La bela muziko ludis chiam plue.FA1.34

Plue estas uzata ankau en direkta signifo. Por klareco oni tiam ofte aldonas direktan N-finajhon pluen:

  • Kelke da pashoj plue trovighas la tomba monumento de Alfieri.FA1.215

  • La shipeto veturis pluen.FA1.156

  • Poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.FA1.63

  • La kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, chiam pluen.FA1.197

  • Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.FA3.135 Chi tie nur la N-finajho montras, ke temas (ankau) pri loka movigho. La vortoj per rakontado movighis al pli kaj pli multaj lokoj kaj homoj.

Chi tia direkta N-finajho ne estas tute logika, char plu ne montras la celon de la movigho. Tamen la signifo estas tute klara. Kiam pluen helpas al klareco, oni ne hezitu uzi ghin, sed ofte simpla plu au plue sufichas. Legu pli pri tia uzo de direkta N-finajho.