PMEG 2023

6.1. Bazaj reguloj por E-vortoj

Vorton kun la finajho E oni nomas E-vorto. E-vortoj rolas kiel komplementoj kaj en diversaj aliaj frazroloj. Ili montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.:

  • rapide = en rapida maniero, kun rapido

  • bele = en bela maniero, kun belo

  • urbe = en (la) urbo(j), en urba maniero

  • hejme = en la propra(j) hejmo(j)

  • tage = en (la) tago(j)

  • matene = en (la) mateno(j)

  • lunde = en la lundoj, en lundoj, en chiu lundo, en iu lundo, en lunda maniero

  • normale = en normala maniero, en normalaj okazoj

  • multe = en granda kvanto

  • alveninte = post (la) alveno

La signifo de E-vorto dependas kaj de la signifo de la radiko, kaj de la kunteksto.

Che lokaj E-vortoj povas aperi la finajho N por direkto: urben = “al la urbo(j)”, hejmen = “al la propra(j) hejmo(j)”. Sed E-vorto neniam povas ricevi J-finajhon.

En tempaj komplementoj lunde kaj lundon havas malsamajn sencojn.

Legu ankau pri E-vortaj frazpartoj.