PMEG 2023

31.2. Farighi kaj ighi

La du verboj farighi kaj ighi estas ambau faritaj el la sufikso IGH, kaj ambau montras shanghon de stato sen ekstera kauzanto. La subjekto estas tio, kio shanghighas. La rezulto de la shangho aperas kiel perverba priskribo. Farighi estas pli tradicia, sed ighi farighas pli kaj pli ofta, char ghi estas pli mallonga:

  • La juna vidvino farighis denove fianchino.FE.33

  • Shi farighis tiel malaminda, ke shia propra patrino shin forpelis de si.FE.23

  • Farighis nigre antau shiaj okuloj.Rn.18 Sensubjekta frazo.

  • Karlo ighis kuracisto.

  • Shi ighis tre kolera.

Farighi estas ankau uzata en frazoj, kie la subjekto mem estas la rezulto de la shangho. Farighi tiam signifas pli-malpli “farighi estanta”, “okazi”, “ekesti”. En tiaj frazoj oni uzas ankau estighi, sed malofte ighi. Se la signifo estas “kreighi” oni neniam uzas ighi, sed nur farighi, estighi au ekesti:

  • Farighis somero.FA1.230

  • Unu vesperon farighis granda uragano.FA1.27

  • Kaj Dio diris: estu lumo; kaj farighis lumo.UL.19