PMEG 2023

31.1. Esti

La verbo esti havas plurajn signifojn kaj uzojn. Oni ofte nomas ghin helpverbo, char ghi ne havas multe da signifo per si mem. Ghi chefe helpas en frazkonstruado.

Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nomighas perverba priskribo:

Esti estas uzata kune kun participoj por formi kunmetitajn verbojn. Principe la participo en tiaj konstruoj estas perverba priskribo de la subjekto, sed esti + participo rolas kiel unu verbo:

  • Li estos dirinta al mi la veron.FE.24

  • Alproksimighis la tempo, kiam li estis farighonta submajstro.FA3.58

  • Mi estas amata.FE.25

Esti povas montri la ekziston au aktualecon de la subjekto. Tiam kutime la subjekto staras post la chefverbo:

  • Sen regalo ne estas balo.PE.65

  • Hodiau estas sabato, kaj morgau estos dimancho.FE.20

  • Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.OV.371

Tiujn frazpartojn, kiujn mi chi tie klasis kiel subjektojn, oni eventuale povas anstataue klasi kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj.

Esti povas montri trovighon en loko au situacio:

  • Kie vi estas? – Mi estas en la ghardeno.FE.26Kie vi trovighas. – Mi trovighas en la ghardeno.

  • Kie estas la knaboj? – Ili estas en la ghardeno. – Kie estas la knabinoj? – Ili ankau estas en la ghardeno. – Kie estas la tranchiloj? – Ili kushas sur la tablo.FE.16

  • La mortinta homo estas nun supre en la chielo.FA1.60...trovighas nun supre...

  • Chiam la infanoj estis kune.FA3.58 Chiam ili trovighis en la sama loko, en kuneco.

Forlaso de esti «

Esti ofte ne montras multe da signifo, sed servas preskau nur kiel tenilo de verba finajho. Tial oni ofte proponis uzadon de nuda verba finajho anstatau esti: En kastel’ ’as vestiblo. Mastro ’as fore. Stelo ’as turnita. Por li la mond’ ’as malfermita. Tiuj ekzemploj estas de K. Kalocsay en Lingvo Stilo Formo. Aliaj uzas simplan as (is, os...) sen apostrofo. Tiaj eksperimentoj tamen neniam farighis popularaj. Nur en poezio oni povas renkonti tiajn memstarajn finajhojn. Vershajne la risko de konfuzo estas tro granda, char oni povas audi la nudan finajhon kiel parton de la antaua vorto. En kastel’ ’as vestiblo povas soni kiel “en kastelas vestiblo”. Stelo ’as turnita povas soni kiel “stelas turnita”.

Noto: Iuj uzas as (is, os...) anstataue kiel mallongigon de ia ajn verbo. Vidu noton en la klarigoj pri fari.

Verbigo de perverba priskribo «

Alia maniero forlasi esti estas verbigi tiun priskribon, kiun esti ligas al la subjekto:

  • Kiu estas kuragha rajdi sur leono? Kiu kuraghas rajdi sur leono?FE.7

  • La virinoj estas malsanaj fizike kaj morale. La virinoj malsanas fizike kaj morale.M.1

  • Chiu, kiu estas malsata, venu kaj manghu. Chiu, kiu malsatas, venu kaj manghu!Rn.11

  • Chu ghi estas videbla? Chu ghi videblas?

  • Ili estus venintaj, se ili estus sciintaj pri la kunveno. Ili venintus, se ili sciintus pri la kunveno. Legu pli pri tiaj mallongigoj de kunmetitaj verboj.

  • Estas necese fari tion. Necesas fari tion.

Iuj opinias, ke estas eraro chi tiel verbigi vorton, kiu kutime estas A-vorto (au E-vorto). Sed la chi-antaua ekzemplo kun kuraghas estas el la Fundamento, kiu ankau mencias la verbojn saniFE.42 kaj malsaniFE.42. Aliaj kutimaj verboj de tiu chi speco estas: avariPE.16, fieriPE.276, egaliM.177, sufichiLR.54, praviPE.882, favoriRz.85, utiliM.32, similiFA2.65, rapidiOV.412 k.t.p. Estas absurde deklari eraraj tiajn vortojn, kiuj trovighas en la Fundamento, kaj kiuj estas vaste uzataj.

En iaj okazoj la verba formo estas tre malkutima, kaj oni normale uzas esti + A-vorton. Tiam ofte la nekutima verba formo esprimas nuancon specialan, pli viglan, pli atentigan, pli agan. Oni ne trouzu tiajn verbojn, char tiam la speciala nuanco povus malaperi, kaj la lingvo malrichighus. Ekz. oni normale ne diras la chielo bluas, sed la chielo estas blua. Oni shparu la verban formon por specialaj efektoj. Iafoje tamen la du formoj estas pli-malpli samnuancaj. Ekz. ne estas ech nuanca diferenco inter pravi kaj esti prava.

En multegaj okazoj la du formoj havas tute malsamajn signifojn. Radiko + verba finajho ne automate signifas “esti ia”. Ekz. oni ne povas anstatau ghi estas ora diri ghi oras, char ori signifas “kovri per oro”. Kaj oni ankau ne povas anstatau la bildo estas kolora diri la bildo koloras, char kolori signifas “doni sian koloron (al io)”. La signifo de chiu verbo dependas de la signifo de ghia radiko.