PMEG 2023

31.3. Havi

La verbo havi montras tute ghenerale, ke la objekto apartenas al la subjekto. La aparteno povas esti poseda, porta, eca, interrilata, k.s.:

  • Mi havas centon da pomoj.FE.14Cento da pomoj apartenas al mi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11Al unu vidvino apartenis du filinoj.

  • Kiam oni estas richa [...], oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Mi havas nur unu bushon, sed mi havas du orelojn.FE.12

  • Kiun daton ni havas hodiau?FE.12

  • Tiu chi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo shi havis teruran malamon kontrau la pli juna.FE.13

  • Tiu chi urbo havas milionon da loghantoj.FE.14

Se oni volas pli precize esprimi la apartenan rilaton, oni povas anstatau havi uzi ekz. posedi, porti, teni kaj aliajn verbojn.

Legu pli pri la diferenco inter havi kaj aparteni.

Iuj lingvoj uzas verbon similan al havi por fari kunmetitajn verbojn. Tio ne ekzistas en Esperanto. Oni ne diru *mi havas dirinta la veron*, *li havis veturis tien*, au simile. En Esperanto oni normale uzas simplajn verboformojn (diris, veturis k.s.). Je bezono oni povas formi kunmetitajn verbojn per esti: Mi estas dirinta la veron. Li estis veturinta tien.