PMEG 2024
39.1.9. EN
“Besta subfamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la subfamilio: lutro → lutrenoj = “la subfamilio de lutrosimilaj bestoj”, mustelo → mustelenoj. Oni uzu EN nur lau la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN respondas al la latina sufikso “-inae”. Prefere oni rigardu tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, E, ED kaj OID.