PMEG 2023

39.1.3. AL

Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: normala, formala, originala, kriminala, speciala, sociala, materialo, vokalo, signalo, generalo, centralo.

Vera sufikso «

1. “Plantordo”. Uzata en botaniko post la plej tipa membro de la ordo: rozo rozaloj = “la ordo de rozosimilaj plantoj”, poligono poligonaloj, orkido orkidaloj. Oni uzu AL nur lau la internaciaj botanikaj nomreguloj. AL respondas al la latina sufikso “-ales”. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, E, ED, EN kaj OID.

2. “Osto”. Evitinda anatomia sufikso: nazo *nazalo*, femuro *femuralo*. Uzu OST anstataue: nazosto, femurosto k.t.p.

3. “Rilata, apartena”. Oni proponis uzi AL por krei el ecaj radikoj A-vortojn kun rilata signifo: varmo *varmala* = “rilata al varmo, temanta pri varmo” (varma = “kun multe da varmo”); sano *sanala* = “rilata al sano, apartena al sano” (sana = “havanta sanon”). Tiu propono neniam realighis en la lingvo. Oni esprimu tiajn signifojn per plurvortajhoj: pri varmo, de varmo. Eventuale oni povas uzi kunmetajhojn kun pri, rilata au simile: privarma, varmorilata, varmotema, prisana, sanrilata.