PMEG 2023

39.1.2. AC

Ekssufikso en multaj nomoj de plantfamilioj: kompozitacoj, labiacoj, kruciferacoj.

Vera sufikso «

“Plantfamilio”. Uzata en botaniko post la tipa membro de la familio: rozo rozacoj = “la familio de rozosimilaj floroj”, ulmo ulmacoj = “la familio de ulmosimilaj arboj”. Oni uzu AC nur lau la internaciaj botanikaj nomreguloj. AC respondas al la latina sufikso “-aceae”. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AL, E, ED, EN kaj OID.