PMEG 2023

39.1.1. AB°

“Fiksita instalajho”. Nur eksperimente uzata por diversaj instalajhoj: trinki *trinkabo* = “trinkakvojhetilo, trinkshprucilo”, ellasi *ellasabo* = “neceseja segho”. (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = “lavpelvo fiksita al muro”.) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trinkilo, trinkfontano, necesejo, neceseja segho, necessegho k.t.p. (Kaj anstatau lavabo sufichas ofte lavujo.)