PMEG

39.1.27. OL

Muzika sufikso uzata che nombraj vortetoj por fari vortojn por diversaj ritmaj subdividoj: du duolo = “du tonoj/batoj en la tempo de tri samspecaj”, tri triolo = “tri tonoj/batoj en la tempo de du samspecaj”, kvar kvarolo = “kvar tonoj/batoj en la tempo de tri au ses samspecaj”. Oni povus rigardi kelkajn tiajn OL-vortojn kiel nekunmetitajn, sed teorie la OL-vortoj estas senlime multaj, kaj iujn el ili oni neeviteble devas rigardi kiel Esperantajn kunmetajhojn: sesolo, sepolo, nauolo, dekolo, dekunuolo k.t.p. Komparu kun T kaj TET.