PMEG 2024

39.1.34. T

“Muzika intervalo”. Uzata che nombraj vortetoj por fari nomojn de muzikaj intervaloj: du duto = “sekundo”, tri trito = “tercio”, kvar kvarto, kvin kvinto, ses sesto = “seksto”, sep septo = “septimo”, ok okto = “oktavo”, nau nauto = “nauno” k.t.p. Per T oni povas krei nomojn por chiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenau havas aliajn nomojn: dekto, dekunuto, dekduto, dektrito k.t.p. Komparu kun OL kaj TET.