PMEG 2023

39.1.35. TET

“Muzikajho por grupo kun certa nombro de muzikistoj”. Proponita por uzo che nombraj vortetoj: du duteto = “muzikajho por duopo”, tri triteto, kvar kvarteto, kvin kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto (2), terceto (3), kvarteto (4), kvinteto (5), seksteto° (6), septeto (7) kaj okteto (8), el kiuj kelkaj estas samformaj kun la responda vorto farita per la sufikso TET. Kaj la nekunmetitaj vortoj, kaj tiuj formitaj per TET, estas iafoje uzataj ankau por grupo el tiom da muzikistoj. Estas preferinde uzi la sufiksojn OP kaj AJH: duopo, triopo, kvaropo k.t.p. por grupoj; duopajho, triopajho, kvaropajho k.t.p. por muzikajhoj. Komparu kun OL kaj T.