PMEG 2024

39.1.21. IV

Ekssufikso en kelkaj vortoj por kapabloj kaj emoj: agresiva, progresiva, konservativa, pasiva.

Vera sufikso «

“Pova, kapabla”. Sufiche ofte uzata kiel vera sufikso: produkti produktiva = “tia, ke oni povas (multe) produkti”, senti sentiva, pagi pagiva, krei kreiva. Oni atentu, ke IV ne estas ghenerale konata. Preferindaj estas kunmetajhoj kun EM au kun POV kaj KAPABL au ech simplaj A-vortoj: produktema, sentema, sentokapabla, pagipova, pagpova, pagopova, kreema, krepova, produkta, senta, krea k.t.p. Ne malofte IV estas misuzata kiel malplena A-vortiga sufikso, precipe kreiva ofte estas misuzata anstatau krea sen rilato al povo au kapablo.