PMEG 2023

39.1.20. IT

Ekssufikso en iuj vortoj por inflamoj: nefrito, oftalmito, encefalito, dermatito, otito.

Vera sufikso «

“Inflamo”. Uzata en medicino kiel vera sufikso post nomo de organo: orelo orelito = “orelinflamo, otito”. En multaj okazoj ekzistas internacia vorto, kiu ankau povus esti rigardata kiel Esperanta kunmetajho kun IT: bronkito, apendicito, laringito, meningito, ostito k.a. En nefaka lingvajho oni prefere uzu la vorton inflamo aparte au en kunmetajho: rena inflamo, reninflamo, orela inflamo, orelinflamo k.t.p. Vershajne tiaj vortoj estas preferindaj ankau en faka lingvajho.