PMEG 2023

12.3.2.5. De rilate al A-vorto au E-vorto

De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto au E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi che verboj, che agaj O-vortoj kaj che ne-agaj O-vortoj:

  • Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas.L1.330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.

  • Chu ankau chiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero.M.35 De montras apartecon.

  • Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.PE.751 De montras apartecon.

  • Mi, ebria de felicho, alkrochighis al lia kolo.Rt.104 De montras kauzon.

  • Niaj okuloj estis plenaj de larmoj.Rt.46 De montras kauzon kaj enhavon.

  • Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.FA1.123 De montras originon.

  • La marsho dauris sep horojn ekskluzive de la pauzoj....ekskluzivante la pauzojn. La marshodauro ne inkluzivis la pauzojn. De montras sencan objekton. Oni ankau povus uzi la finajhon N: ...ekskluzive la pauzojn.

  • Li scias chiujn latinidajn lingvojn escepte de la rumana....se oni esceptas la rumanan. De montras sencan objekton. Oni ankau povas diri ...escepte la rumanan.

  • Chiuj aliaj loghantoj de la lando staris chirkaue de la palaco.FA3.97...en la chirkauo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.

  • Mi salutas vin nome de mia frato....en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.

Che participoj de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.

Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortajhon, kiun oni uzas kvazau unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kauze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.