PMEG 2024

12.3.2.6. De rilate al vorteto

For «

De rilate al for montras formovighon au apartecon:

  • For de tie chi!FE.26

  • For de miaj okuloj!Rt.29

  • Shi demetis la tukon for de la kapo.M.169

  • Grandaj vojaghoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.L2.236

Pronomoj, pronomecaj vortetoj «

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn kaj pronomecajn vortetojn, normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel che ne-aga O-vorto:

  • Li estas de meza kresko.FE.33 Eco.

  • Ghi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ghi estas mia. Ghi apartenas al mi.

  • Ili estas de Francujo. Deveno.

  • Tiuj estas de shi. Aparteno, posedo.

  • Ambau estas de Japanujo. Deveno.

  • Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM «

De-esprimoj povas ankau priskribi tabelvortojn je OM montrante konsiston:

  • Mi volus scii, kiom de la shtofo ili jam pretigis!FA1.108 La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.