PMEG 2024
11.1. Personaj pronomoj
| mi | ≈ | la parolanto |
|---|---|---|
| ni | ≈ | la parolanto kaj alia(j) persono(j) |
| vi | ≈ | la alparolato(j) |
| li | ≈ | la priparolata vira persono au persono kun nekonata sekso |
| shi | ≈ | la priparolata ina persono |
| ghi | ≈ | la priparolata ajho, besto au infaneto |
| ili | ≈ | la priparolataj personoj, ajhoj au bestoj |
| oni | ≈ | neprecizigita(j) persono(j) |
| si | ≈ | la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni au vi (au ci) |
Teorie ekzistas ankau la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.
Krome ekzistas la neoficiala (proponita) pronomo ri ≈ “la priparolata persono” (unu-nombra).
La personaj pronomoj povas ricevi la finajhon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Chu vi ghin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.