PMEG 2023

11.3. Unua persono

Mi «

Mi estas unu-nombra (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata “la unua persono”:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9

  • Promenante sur la strato, mi falis.FE.22

  • La patro donis al mi dolchan pomon.FE.10

  • Tiu chi komercajho estas chiam volonte achetata de mi.FE.25

  • Mi amas min mem.FE.18

  • Mi foriras, sed atendu min, char mi baldau revenos.FE.42

  • Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo.FE.21

  • Por miaj kvar infanoj mi achetis dek du pomojn.FE.14

  • Kiam mi finos mian laboron, mi serchos mian horloghon.FE.20

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34

Ni «

Ni estas multe-nombra (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj chiuj aliaj personoj, au mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j)n, jen ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

  • Ni vidas per la okuloj kaj audas per la oreloj.FE.9 Ni = “mi kaj chiuj aliaj homoj”.

  • Ni disighis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.FE.28 Ni = “mi kaj li”.

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis audi ion novan, sed baldau ni vidis, ke ni trompighis.FE.40 Ni = “mi kaj aliaj personoj, sed ne la alparolato”.

  • Neniam aliaj povas farighi pli felichaj, ol ni ambau!FA2.32 Ni = “mi kaj vi”.

  • Ni du laboris alterne.FA3.122 Ni = “mi kaj unu alia”.

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaue diris al mi la veron.FE.24 Ni = “mi kaj li”.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antau nia nazo.FE.33

  • La junulo alighis al nia militistaro kaj kuraghe batalis kune kun ni kontrau niaj malamikoj.FE.39

Legu ankau pri ni en nerekta parolo.

Iafoje ni estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba lingvo, kiam la skribanto volas iel shajnigi, ke li tamen ne estas sola, chu pro modesteco, chu pro alia kialo:

  • La montritajn nau vortojn ni konsilas bone ellerni.FE.30 Ni chi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazau inkluzivigi ankau aliajn esperantistojn.

  • En la venonta chapitro ni traktos tiun chi demandon pli profunde. Per ni la autoro kvazau inkluzivigas la leganton.

En iuj tempoj kaj kulturoj regho au alia altrangulo iafoje priparolis sin mem per ni anstatau mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde aldoni klarigan noton.