PMEG 2023

14.1.3. For

Mova for «

Plej ofte for montras movighon de unu loko al alia (normale malproksima) loko:

  • Iru for!FE.20Iru de (chi) tie al alia (malproksima) loko.

  • La tuta ghojo de la tero flugis for, kaj restis sole ghemo!Rt.75

  • Clemency [...] vekighis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.BV.79

  • Shi demetis la tukon for de la kapo.M.169

  • Chevaloj fortiradis ilin [= la dehakitajn arbojn] de tie for el la arbaro.FA2.43

Senmova for «

For povas ankau montri trovighon en alia (malproksima) loko:

  • Grandaj vojaghoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.L2.236

  • Marta staris jam kelke da pashoj for de shi.M.161

Se la alia loko ne estas montrata, for signifas normale “malaperinta”, “en loko nekonata”:

  • La pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serchis kaj serchis, sed ghi estis kaj restis for.FA2.33

Ne estas do eble uzi solan for en la signifo “malproksime, malproksima”, se la kunteksto ne klare montras tion. Oni ne diru: lia hejmo estas for, se la signifo estas lia hejmo estas malproksime, char lia hejmo estas for komprenighas normale kiel lia hejmo estas malaperinta. Tamen, se oni diras ekz. lia hejmo estas tre for, oni tion povas kompreni nur kiel lia hejmo estas tre malproksime, char “tre malaperinta” estas tro stranga ideo.

Ekkria for «

For estas ofte uzata kiel ekkria vorto. Tiaj esprimoj montras, ke oni volas, ke io malaperu. Oni povas diri, ke temas pri mallongigitaj frazoj:

  • For de tie chi!FE.26Malaperu for de tie chi!

  • For, for de mi! [...] For de miaj okuloj.Rt.29Iru for, iru for de mi. Iru for de miaj okuloj.

  • For en la balaajhon!FA3.45Falu for en la balaajhon!

  • For tiun chi bildon!Rt.93Prenu for tiun chi bildon.

  • For la manojn!H.30Movu for la manojn!

  • For, for lia sceptro kaj trono - Vin mem mi deziras, aminda!UL.23Malaperu for...

Vortfarado «

  • Fora = “malproksima”: Ili venas de foraj landoj. Fora chiam estas senmova.

  • Fore = senmova for: La butiko estas fore je ducent metroj.

  • Foren = mova for: Nun ni rajdas multe da mejloj foren!FA2.80 Li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon.FA3.62

Fore kaj foren povas esti uzataj por fari distingon inter mova kaj senmova for. Fore estas sufiche malofta, dum foren estas pli ofta. Foren estas ankau uzata simple kiel akcenta formo de mova for.