PMEG

12.3.3.2. Da – detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

  • La antaua esprimo devas montri kvanton. Ghi povu esti respondo al la demando “kiom?”.

  • La posta esprimo devas esti lausence nelimigita kaj nedifinita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de, sed ankau ekz. el kaj je povas uzighi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro au nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de:

  • Ni manghis specon de fisho. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron au nombron. Do neniam diru *speco da...*.

  • Che ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron au nombron.

  • Pro perdo de kuragho ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron au nombron.

Neniam uzu da rilate al A-vorto, ech se ghi esprimas kvanton, mezuron au nombron:

  • Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligighas rekte al la mezurata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.

  • La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena chiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankau la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* au *plene da...*.

  • Tie ni trovis chambron plenan de/je rubajhoj.

Frazparto kun difinilo (la, tiu, chiu, poseda pronomo...) estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antau tia frazparto, sed anstataue de au el:

  • Ni manghis iom de/el la pano.

  • Ili achetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Persona pronomo ordinare montras unu au plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antau persona pronomo, sed anstataue de au el:

  • Ni manghis iom de/el ghi.

  • Ili achetis kelkajn botelojn de/el ili.

Se la kvanto au nombro jam estas montrata per nombra vorteto au A-vorto, oni ne uzu da, sed de au el:

  • Shi pagis kotizon de cent euroj. La vorto kotizo chiuokaze ne esprimas kvanton. Sed ja eblas diri shi pagis cent eurojn da kotizo.

  • Ni gustumis tre multe de unu vino.

  • Ili manghis chiom de/el tuta bovo.

  • Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.

Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono au tricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14 Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.

  • Ili fortranchis duonon de centimetro.

Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, chu oni uzu da au alian rolvorteton:

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32 Glaso jen montras individuajhon, jen kvanton. (En la praktiko oni diras preskau chiam vinglaso anstatau glaso de vino.)

  • Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. Se la esprimo grandan reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj. Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

  • Kiom da soldatoj estis? – Estis grupo da soldatoj!

  • Kia grupo ghi estas? – Ghi estas grupo de soldatoj!

  • Kiom da rozoj vi volas? – Mi volas bukedon da rozoj!

  • Kian bukedon vi volas? – Mi volas bukedon de rozoj!

Necesas ofte atenti, chu la posta vorto estas pli grava ( da), au la antaua vorto ( de). A da B estas B (en A-kvanto), dum A de B estas A (kiu iel rilatas al B): Grupo da soldatoj estas soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (au bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

En esprimoj kun la vorto nombro, oni povas heziti inter da kaj de:

  • La granda nombro da novaj partoprenantoj ghojigis min. = La multaj novaj partoprenantoj ghojigis min. Ili ghojigis min.

  • La granda nombro de novaj partoprenantoj ghojigis min. = La nombro ghojigis min. Ghi ghojigis min.

Ekzemploj kun da, de kaj el «

  • Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kushis sur drapo, au kiu estas uzata por drapo).FE.32 Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

  • Sur tiuj chi vastaj kaj herborichaj kampoj pashtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj shafoj.FE.34 Aroj chi tie montras kvanton.

  • Antau nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.FE.38 Granda serio chi tie montras kvanton.

  • Tri estas duono de ses.FE.14 Ses estas preciza limigita nombro.

  • Mi volus scii, kiom de la shtofo ili jam pretigis.FA1.108 La shtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan shtofon.

  • La pastro prenos iom el la sango.Lv.4 La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankau uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj chi frazoj.

  • Oni ne devas restigi iom el ghi ghis la mateno.Lv.7 Ghi montras individuajhon.

  • Tie malsupre kushas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.FA3.55 Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

  • Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco chi tie montras au individuajhon au kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.

  • Marta [...] rigardis la pecon da chielo videblan tra la malgranda fenestro.M.133 Chi tie peco montras kvanton.

  • Radio da varma sango elshprucis trans la glacion kiel fontano.FA1.182 Radio normale ne montras kvanton, sed pro da ghi ricevas tian signifon tie chi.

  • En ilia profundo [= en shiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon.M.35 Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.