PMEG 2023

33.4.1.2. Rilata kio

Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu.

Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O «

Oni uzas rilatan kio anstatau rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24Mi volas, ke tio estu vera. + Mi diris tion.

  • Mi faros chion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.M.36

  • La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn.M.188

  • Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.FA1.232

  • El tiuj infanoj [...] neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion.FA4.124 Tie chi post ion sekvas A-vorto, kiu estas rekta priskribo de ghi. Tiam oni povas uzi rilatan kiu: ...neniu faris ion eminentan, kiu meritus mencion. Zamenhof pli ofte uzis kio en tiaj frazoj, sed iafoje kiu: Ghi estas la sono de io granda, kiu nun naskighas.OV.361

Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:

  • Oni ricevas, kion oni bezonas.FA3.149Oni ricevas tion, kion oni bezonas.

  • Post du au tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la chambron.M.182...ne havos ion, per kio mi povus hejti la chambron.

  • Estas makaronioj [tio], kion ni manghas. Emfaza frazturno kun subkomprenata tio: Ni manghas makaroniojn. Tio, kion ni manghas, estas makaronioj.

Legu pli pri rilataj subfrazoj kaj forlaso de TI-vortoj.

Kvazau subkomprenata io «

Oni uzas rilatan kio anstatau kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A-vorton kun tre ghenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:

  • La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian.L1.321 (≈ *La sola io, kion mi deziras...*)

  • La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson.FA3.89

  • La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkajho!FA1.96

  • La juna grafino en la kalesho diris, ke la pomarbo estas la plej charma, kion oni povas vidi.FA3.18 Shi opiniis, ke la pomarbo estas la plej charma vidajho entute ebla. Se shi nur volus diri, ke ghi estas la plej charma arbo el chiuj arboj, tiam shi dirus: ...la plej charma (arbo), kiun oni povas vidi...

Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas chiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiun li faris vespere...

Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni subkomprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankau la chi-antauan ekzemplon pri pomarbo:

  • Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero.M.34

  • Chiu [el la fratinoj] estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun shi vidis.FA1.86

Rilata kio en plurakontaj subfrazoj «

Kiam rilata subfrazo estas plurakonta, oni ofte devas uzi kio anstatau kiu kiel rilatan vorton.

Plurakontaj kio-subfrazoj estas ofte lau sia senco pli komentaj ol plurakontaj, sed same kiel plurakontaj kiu-frazoj, oni povas facile shanghi ilin en memstarajn frazojn. Se en la memstara formo oni povas uzi tiu au personan pronomon por la rilatajho, tiam en la subfraza formo oni uzu kiu kiel rilatan vorton. En aliaj okazoj oni uzu kio kiel subfrazan enkondukilon. En la memstara formo oni tiam plej ofte devas uzi tio.

Kio rilate al tuta frazo au fraza ideo «

Plej ofte, kiam oni uzas rilatan kio en plurakonta subfrazo, la rilatajho estas tuta frazo au io frazeca:

  • Ghi havis verdan koloron. Tio estis agrabla por la okuloj. Ghi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj.FA3.129Estis agrable por la okuloj, ke ghi havis verdan koloron. Komparu: Ghi havis verdan koloron, kiu estis agrabla por la okuloj.La verda koloro, kiun ghi havis, estis agrabla por la okuloj.

  • Chiuj floroj kisis sin reciproke. Tio aspektis tre charme. Chiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre charme.FA1.38Aspektis tre charme, ke chiuj floroj kisis sin reciproke.

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107

  • La ombro movighadis, kio cetere povis esti kauzata ankau de la neregula movighado de la kandela flamo.FA2.111

  • “Mi cetere ne scias”, diris sinjoro Britain, “chu oni povus ghin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion chi; sed ghi bone eltenas kaj shparas multe da chagreno, kion la ghusta filozofio ne chiam faras.”BV.67

La frazeca rilatajho povas esti I-verbo:

  • Mi ne volas chi tie analizi la kauzon de chi tiu fakto, char tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton.OV.402 Mi deziras eviti eniri en la regionon politikan.

Iafoje en tia uzo kio rilatas sence nur al parto de la priskribata frazo:

  • Antau nelonge shi sidis sur la trono, kio [...] tute ne estas interesa.FA2.62 La rilata vorto kio ne reprezentas la tutan antauan frazon. Ghia senco estas la pli ghenerala ideo sidi sur (la) trono. Tio tute ne estas interesa.

  • Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ghardenon de la regho kaj donadis multe da mono al la malrichuloj, kio estis tre laudinda.FA1.8 Kio reprezentas la ideon: Li donadis multe da mono al la malrichuloj. La ceteraj menciitaj agadoj kredeble ne estis aparte laudindaj.

  • La floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro.FA1.83

Iafoje rilata kio ne reprezentas ghuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan au frazecan ideon:

  • Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero.FA3.58 Chi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, au havi oficon de kuriero.

Iafoje oni povas anstatau rilata kio uzi kiu + gheneralsignifan O-vorton (ekz. afero au okazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte: Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj.Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.

Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo ene de frazo au antau tiu frazo, kiun ghi priskribas:

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiche alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loghantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn.FA1.128 Kio reprezentas la ke-frazon ke multaj maldikaj..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke-frazon tuj post ke. Tia chi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, char efektive iom malfacile komprenebla.

  • En la brakoj ili tenis partojn de shipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio shajnis al la reghidino la plej terura – virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.FA1.94 Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio shajnis al shi la plej terura.

Kio rilate al ordinara O-vorto «

Iafoje rilata kio en plurakonta subfrazo rilatas al ordinara O-vorto. En tiaj okazoj ne temas denove pri la sama au la samaj, sed pri io ajn de tiu speco. Se oni memstarigas la subfrazon, oni uzas tio au la saman O-vorton (sen la au tiu).

  • La dua [elfa filino] povosciis iradi flanke de si mem, kvazau shi havus ombron, kion [...] la elfoj ne havas.FA2.95...kvazau shi havus ombron. Tion la elfoj ne havas. / Ombron la elfoj ne havas. La elfoj ne havas (ian ajn) ombron.

  • Tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas “marito”.FA1.216 Chiun ajn ansopoton kun ardantaj karboj ili tie nomas “marito” (en la itala lingvo). Se oni uzus anstatau kiun, la senco estus, ke ili nomas “marito” ghuste tiun ansopoton, kiu staris tie, sed eble ne chiujn tiajn ansopotojn. En tiaj chi frazoj oni ofte povas anstataue uzi kia kiel rilatan vorton, sed tiam ordinare kune kun tia: Tie staris tia ansopoto kun ardantaj karboj, kian ili tie nomas “marito”.

  • Ili alvenis per auto, kion mi ankorau ne havas, sed ja planas acheti. Mi ankorau ne havas auton, sed mi ja planas acheti auton. (Se oni tie uzus kiun, la senco tute shanghighus: Mi ankorau ne havas tiun auton per kiu ili alvenis, sed mi ja planas acheti ghin.)

  • Ili devis pagi dek mil dolarojn, kio estas tre granda sumo. Dek mil dolaroj estas granda sumo. Tio estas granda sumo.

Aliaj ekzemploj de rilata kio en plurakonta subfrazo «

Jen pliaj ekzemploj de plurakontaj subfrazoj, en kiuj oni preferas uzi rilatan kio, char en memstara frazo oni uzus tio:

  • Sur la papero li skribis “918273645”, kio poste montrighis esti lia telefonnumero.... skribis “918273645”. Tio poste montrighis... Se oni aldonas helpan O-vorton antau la telefonnumero, oni ordinare preferas rilatan kiu: Sur la papero li skribis la numeron “918273645”, kiu poste montrighis esti lia telefonnumero. Tiu numero poste montrighis esti lia telefonnumero.

  • La limo levighas al la valo de la filo de Hinom, che la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem.Js.15 (La Jebusidoj tie konstruis urbon, kiu poste farighis Jerusalem.) La subfrazo estas tia parentezeca aldonajho, kian oni kutime enkondukas per tio estas: ...la suda flanko de la Jebusidoj. Tio estas Jerusalem.