PMEG 2023

39.2.21. PSEUDO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “malvera, neautentika”: pseudonimo, pseudopodo.

Vera prefikso «

“Malvera, neautentika, kashita”. Sufiche ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso pseudosufiksoLR.52A, scienca pseudo-sciencaFK.263, laboro pseudo-laboroM.138, nomo pseudonomo = “pseudonimo, plumnomo”, argumento pseudoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEUDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KASH, SHAJN au kvazau, char tio estas multe pli klara: kashnomo, shajnsufikso, kvazauscienco, shajnlaboro, shajnargumento, malvera argumento.

Iafoje oni vidas la A-vorton *pseuda*. A-vorta formo de PSEUDO estu tamen pseudoa. La “o” estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj *pseuda* kaj pseudoa estas superfluaj. Uzu neautentika, malvera, kashita, shajna au iluzia.