PMEG 2024
39.2.23. SAN
Eksprefikso en multaj loknomoj kun la signifo “sankta”: Sanfrancisko, Sanremo, Sanjoseo, Sanmarino.
Vera prefikso «
“Sankta”. Iafoje uzata kiel vera prefikso en esperantigitaj loknomoj: Santo Domingo → *Sandomingo*; Saint-Pierre → *Sanpiero*°; Saint Helena → *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksajhoj. Oni au traduku per la plena Esperanta radiko SANKT, au oni rekte esperantigu la efektivan nacilingvan formon: Sankta Domingo au Santodomingo; Sankta Petro, Sankt-Petro au Sentpiero°; Sankta Heleno au Sentheleno°. La portugalan formon “São” oni ordinare esperantigas kiel “San”: São Paulo → Sanpaulo (“San” tie ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko). Kompreneble oni ankau povas uzi la nacilingvan formon de tiaj chi nomoj senshanghe.