Novajhoj kaj shanghoj!
Jen listo de chiuj novajhoj kaj shanghoj en la TTT-ejo de Bertilo ekde la 25a de Aprilo 2002:
21 Junio 2024: PMEG 15.5 estis lanchita sub la nomo PMEG 2024.
5 Julio 2023: PMEG 15.4 estis lanchita sub la nomo PMEG 2023.
5 Majo 2022: PMEG 15.3 estis lanchita sub la nomo PMEG 2022.
14 Novembro 2020: PMEG 15.2 estis lanchita. Tiu chi versio estas la bazo por la dua libra eldono de PMEG.
17 Septembro 2020: Mi alshutis iom korektitajn zip-dosierojn kun la elshuteblaj HTML-aj versioj de PMEG 15.1. La eraroj ne koncernas la efektivan enhavon, sed temas nur pri kelkaj eraraj retadresoj.
15 Septembro 2020: PMEG 15.1 estis lanchita.
10 Augusto 2020: PMEG 15.0.14 estis lanchita.
1 Januaro 2020: PMEG 15.0.13 estis lanchita sub la nova nomo PMEG 2020.
11 Decembro 2019: PMEG 15.0.12 estis lanchita.
19 Novembro 2019: PMEG 15.0.11 estis lanchita.
16 Oktobro 2019: PMEG 15.0.10 estis lanchita.
9 Septembro 2019: PMEG 15.0.9 estis lanchita.
17 Julio 2019. Mi aldonis kvin kantotradukojn:
16 Julio 2019. Mi aldonis freshan kantotradukon “Se mi iun volus” (If I Needed Someone)
12 Julio 2019. Mi aldonis sep novajn kantotradukojn:
22 Junio 2019: PMEG 15.0.8 estis lanchita.
7 Junio 2019: PMEG 15.0.7 estis lanchita.
31 Majo 2019: PMEG 15.0.6 estis lanchita.
16 Majo 2019: PMEG 15.0.5 estis lanchita.
28 Aprilo 2019. Mi aldonis novan kantotradukon: Soldatkamaradoj (Brothers in Arms)
4 Aprilo 2019: PMEG 15.0.4 estis lanchita. Ghi estas ankorau unu provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro. Jen listo de la atentindaj shanghoj. PMEG 15.0.4 haveblas ankau en elshutebla formo kiel HTML kaj kiel PDF. Sed plu restas multo por fari. Se vi volas subteni mian pluan laboron pri PMEG, vi povas tion fari che la amasfinancada TTT-ejo Liberapay.
28 Marto 2019: Praktike chiuj miaj paghoj chi tie nun uzas la permesilon Atribuite-Samkondiche 4.0 Tutmonda (CC BY-SA 4.0). La indiko trovighas en la piedoteksto de la paghoj.
24 Marto 2019: PMEG 15.0.3 estis lanchita. Ghi estas ankorau unu (relative modesta) provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro. Jen listo de la atentindaj shanghoj. Sed plu restas multo por fari. PMEG 15.0.3 haveblas ankau en elshutebla formo kiel HTML kaj kiel PDF. Mi dankas al chiuj, kiuj per sia subteno ebligas al mi daurigi la laboron pri PMEG!
19 Marto 2019: Mi kreis novan blogon, en kiu mi intencas rakonti pri mia laboro por Esperanto precipe por tiuj, kiuj subtenas min che “Liberapay”.
Krome mi reaktivigis la malnovan blogon “BBBlogo” de Birke kaj mi, kiu longe estis neatingebla pro tehhnikaj problemoj.
- 18 Marto 2019: Mi kreis al mi konton en la amasfinancada TTT-ejo Liberapay. Se vi aprezas PMEG-on kaj chion alian, kion mi senkoste disponigas chi tie che “bertilow.com”, au se vi trovas la Tekstaron che tekstaro.com” utila kaj plu pliboniginda, tiam vi eble volas subteni mian laboron. Vi povas tion facile fari che Liberapay. Mi anticipe dankas.
3 Majo 2018: PMEG 15.0.2 estis lanchita. Ghi estas plua shtupo cele al dua eldono kiel papera libro. Mi faris ankorau multajn korektojn, kompletigojn kaj ghisdatigojn, sed plu restas multo por fari. PMEG 15.0.2 haveblas ankau en elshutebla formo kiel HTML kaj kiel PDF.
14 Julio 2016. Mi aldonis kvar novajn kantotradukojn:
26 Majo 2016: PMEG 15.0.1 estis lanchita. Ghi estas plua shtupo cele al dua eldono kiel papera libro. Mi faris tre multe da korektoj, kompletigoj kaj ghisdatigoj. PMEG 15.0.1 haveblas ankau en elshutebla formo kiel HTML kaj kiel PDF.
14 Junio 2013: PMEG 15.0 nun haveblas ankau en elshutebla formo.
10 Junio 2013. Granda ghisdatigo de la tuta TTT-ejo:
PMEG 15.0 estis lanchita. Ghi estas la unua shtupo cele al dua eldono kiel papera libro. Mi faris tre multe da korektoj, kompletigoj kaj ghisdatigoj.
La TTT-ejo ricevis novan aspekton. La paghoj nun espereble funkcias pli bone en poshtelefonoj kaj tabulokomputiloj. Malnovaj legiloj ricevas simpligitan aspekton, precipe Esplorilo 6 kaj 7, sed ankau Esplorilo 8. Prefere uzu modernan TTT-legilon (ekz. Kromion, Fajrovulpon, Esplorilon 9 au Esplorilon 10).
Mi petas raporti pri eventualaj problemoj au eraroj: “bertilow” che “gmail.com”.
16 Aprilo 2013: Mi ghisdatigis la klarigojn pri HTML5 forigante chiujn menciojn de la nun eksa elemento
hgroup
.17 Februaro 2013: Mi aldonis indikon pri la permesilo Krea Komunajho Atribuite-Samkondiche 3.0 Neadaptita al la enhavo de praktike chiuj miaj paghoj en tiu chi TTT-ejo. La indiko trovighas en la piedoteksto de la paghoj.
19 Junio 2011: Mi publikigis klarigojn pri HTML5 la nova versio de HTML, kiu estas uzata en tiu chi TTT-ejo ekde Majo 2011.
17 Majo 2011: Mi transkodis chiujn miajn paghojn al HTML5, la nova versio de HTML kaj kreis novan aspekton de la pagharo. La transiro estis ne tute simpla. Se iuj paghoj montrighos fushitaj, mi petas atentigon per retposhto: “bertilow” che “gmail.com”.
Samtempe mi iom prilaboris, ghisdatigis kaj kompletigis miajn paghojn pri XHTML, interalie forigante kelkajn ne plu validajn konsilojn, aldonante anstataue konsilojn, kiuj pli konvenas por la nuna tempo.
25 Januaro 2011: Mi ghisdatigis mian paghon pri la programaro “OpenOffice”, kiu nun temas ankau pri la parenca programaro “LibreOffice”.
6 Marto 2010: Tiu chi pagharo ekde hodiau loghas che alia servilo. Espereble la transiro plenumighis senerare.
15 Oktobro 2008: Mi lanchis korektitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio 0.7 funkcias ankau, kiam teksto estas elektita.
14 Oktobro 2008: Mi lanchis novan plibonigitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio funkcias nur en OpenOffice.org 3 (kaj en pli novaj versioj). Ghi donas pli belajn anstatauigojn en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo au al la H-sistemo.
30 Aprilo 2008: Mi rapide lanchis Esperantan tradukon de versio 2.5.1 de la bloga programo WordPress. Vidu ankau la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on.
29 Aprilo 2008: Mi (finfine) lanchis la definitivan version 1.0 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankau la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on.
6 Aprilo 2008: Mi lanchis testan antauversion 0.2 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankau la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on
31 Marto 2008: Mi lanchis testan antauversion 0.1 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankau la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on
8 Marto 2008: Mi lanchis version 14.1 de PMEG.
Jen
listo de la shanghoj en la nova versio.Ankorau legeblas ankau
versio 14.0 (de la 24a de Decembro 2005), kiu repondas al la unua eldono de la papera libro.La TTT-ejo "bertilow.com" nun loghas en nova servilo. La tuta teknika bazo de la paghoj estas shanghita. Espereble la paghoj nun shargighas pli rapide. Se montrighos problemoj, atentigu min retposhte: “bertilow” che “gmail.com”.
29 Februaro 2008: Movis la Tekstaron de Esperanto al nova adreso: http://tekstaro.com.
3 Novembro 2007: Ghisdatigis la paghojn pri Esperanto en Linukso aldonante informojn pri Ubuntu.
26 Septembro 2007: La tuta Persone-albumo Povus esti simple estas nun havebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.).
23 Septembro 2007: La tuta Persone-albumo En la spegulo estas nun havebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.).
16 Augusto 2007: Aldonis novan sekcion nomatan Konsiloj pri Esperanto en la Interreto kun kelkaj notoj pri prelegoj tiutemaj, ekz. la lastatempa prelego pri Informado: Retpagharoj en la UK en Jokohamo.
6 Aprilo 2007: Lanchis Esperantigon de versio 2.1.3 de la bloga programo WordPress.
4 Marto 2007: Lanchis Esperantigon de versio 2.1.2 de la bloga programo WordPress.
23 Februaro 2007: Lanchis Esperantigon de versio 2.1.1 de la bloga programo WordPress.
13 Februaro 2007: Lanchis Esperantigon de versio 2.1 de la bloga programo WordPress.
4 Decembro 2006: Faris grandan ghisdatigon de miaj paghoj pri Esperanto en Linukso, Vim, Fajrovulpo kaj OpenOffice.org.
29 Novembro 2006: Lanchis Esperantigitan version de la bloga programo WordPress.
29 Novembro 2006: Aldonis ligilon al mia nova TTT-ejo Lingva Kritiko (Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta).
23 Julio 2006: Kreis instalilon por miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La instalilo ege faciligas la instaladon de la makrooj, kaj ghi automate kreas menuon, per kiu chiuj makrooj estas facile atingeblaj.
17 Julio 2006: Kreis novan tute reverkitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). Se teksto estas markita, la makrooj nun laboras nur ene de tiu markita teksto.
13 Junio 2006: Ghisdatigis la informojn pri la lando Serbujo, la lando Montenegro kaj la Serba lingvo pro la disigo de la unio inter Serbujo kaj Montenegro.
19 Majo 2006: Kreis novan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj) kun du pliaj makrooj al kaj de HTML-aj numeraj signoreferencoj.
12 Marto 2006: Ghisdatigis miajn Kritikajn notojn pri la Nova PIV lau la dua eldono Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005.
13 Januaro 2006: Aldonis spegulon de la Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij.
9 Januaro 2006: Aldonis PMEG-on 14.0 ankau kiel elshuteblan “chm”-dosieron.
24 Decembro 2005: Mi lanchis PMEG-on versio 14.0.
3 Decembro 2005: Ghisdatigis la gastantan kvizecan ekzercilon pri subjekto kaj malsubjekto verkitan de Eugenio Fabian
26 Augusto 2005: De hodiau mia TTT-ejo loghas che nova servilo. Chio devas tamen funkcii pli-malpli same kiel antaue (neniuj adresoj shanghighis). Se montrighos problemoj (ekz. mankantaj paghoj), atentigu min retposhte: “bertilow” che “gmail.com”.
22 Aprilo 2005: Aldonis PMEG-on 13.0 ankau kiel elshuteblan “chm”-dosieron. Samtempe mi iomete ghustigis la elshuteblajn HTML-variantojn, sed ne estis gravaj shanghoj. Tiuj, kiuj jam elshutis la HTML-varianton de PMEG-on 13.0 tute ne bezonas ghin reelshuti.
- 14 Aprilo 2005: Ghisdatigo de la tuta TTT-ejo. Interalie:
Aperis PMEG versio 13.0 kun
multaj shanghoj. Krome mi aldonis elshuteblan PDF-varianton de PMEG.La pagharo havas novan aspekton (novan stilfolion)
Aperis serchilo, per kiu eblas priserchi la tutan TTT-ejon pere de Guglo (malaperis la aparta serchilpagho de PMEG)
26 Septembro 2004: Malfermighis Blogo de Birke kaj Bertilo.
23 Julio 2004: De hierau mia TTT-ejo gastas che nova servilo. Chio devas tamen funkcii pli-malpli same kiel antaue (neniuj adresoj shanghighis). Se montrighos problemoj (ekz. mankantaj paghoj), atentigu min retposhte: “bertilow” che “gmail.com”.
6 Junio 2004: Aldonis kiel gastantan zip-dosieron kvizecan ekzercilon pri subjekto kaj malsubjekto verkitan de Eugenio Fabian
27 Majo 2004: Aldonis al miaj Kritikaj notoj pri la Nova PIV tri novajn notojn: pri “du ilustrajhoj sur p. 83” kaj pri preseraroj en la artikoloj pri “ankro” kaj “anonci”.
26 Majo 2004: Aldonis al miaj Kritikaj notoj pri la Nova PIV noton pri preseraro en la artikolo pri “cinabro”.
17 Majo 2004: Kreis novan pli kompaktan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj).
4 Aprilo 2004: Aldonis al miaj Kritikaj notoj pri la Nova PIV noton pri preseraro en la artikolo pri “frustracio”.
2 Aprilo 2004: Aperigis serchilon por mia TTT-ejo instaleblan en Mozilo kaj parencaj TTT-legiloj.
1 Aprilo 2004: Shanghis en la paghoj pri Landoj kaj lingvoj la landonomon Bosnio-Hercegovino al Bosnujo kaj Hercegovino, kaj la lingvonomon Bosnia al Bosna, konforme al la nuna loka uzo.
1 Aprilo 2004: Ghisdatigis la informojn pri landokodoj por Serbujo kaj Montenegro.
25 Februaro 2004: Aldonis noton pri preseraro en la Nova PIV - en la artikolo “starti”.
23 Februaro 2004: Aldonis elshuteblaj makroojn por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj).
21 Februaro 2004: Aldonis noton pri la vorto “ep(e)irogenezo” en la Nova PIV.
18 Februaro 2003: Aldonis noton pri la vorto antauvespero en la Nova PIV.
17 Februaro 2003: Novajhoj en la notoj pri la Nova PIV: Aldonis noton pri mislokita artikolo “agutio” kaj noton pri eraro en la artikolo pri “kun”. Korektis detalon en la noto pri “Masachuseco”.
31 Januaro 2004: Aldonis plurajn mankantajn duliterajn lingvokodojn (lau ISO-639) en la paghoj pri Landoj kaj lingvoj de la mondo.
28 Januaro 2004: Ghisdatigis la informojn pri Chehhujo kaj Slovakujo en la paghoj pri Landoj kaj lingvoj de la mondo.
27 Januaro 2004: Aldonis Hispanan tradukon de “Der Werwolf” (“La Lupfantomo”).
20 Decembro 2003: Aldonis solvon de problemo pri tajpado de Esperantaj literoj en GTK-aj programoj (en Linukso), kaj ghenerale iom prilaboris la klarigojn pri Esperanto en Linukso kaj pri la tekstoredaktilo Vim.
- 18 Decembro 2003: Ghisdatigo de la tuta TTT-ejo. Interalie:
La paghoj nun havas novan aspekton.
Chiuj paghonomoj nun havas “.html”-sufikson (anstatau “.php”), sed chiuj malnovaj adresoj (kun “.php”) tamen plu funkcias.
Aperis nova versio de PMEG: 12.2 kun kelkaj
shanghoj.Mi aldonis kelkajn kantotradukojn.
18 Oktobro 2003: Aldonis ligon al mia pagharo “Tekstaro de Esperanto”, kiu ekde nun estas malfermita al publika aliro.
9 Septembro 2003: Alshutis novajn riparitajn zip-dosierojn kun pakita PMEG 12.1. En la antauaj zip-dosieroj mankis kelkaj dosieroj.
8 Julio 2003: Aldonis PMEG-on 12.1 ankau kiel elshuteblan “chm”-dosieron.
7 Julio 2003: Korektis unu eraran (sed ne tre gravan) ligilon en la pakitaj variantoj de PMEG-on 12.1 (la versinumero ne shanghighis).
4 Julio 2003: Publikigis PMEG-on 12.1 kun aro da korektoj, shanghoj kaj plibonigoj.
4 Junio 2003: Aldonis noton pri kemiaj elementoj mankantaj en la Nova PIV.
3 Junio 2003: Aldonis plian noton pri grava preseraro en la Nova PIV.
10 Marto 2003: Shanghis, kompletigis kaj prilaboris la klarigojn pri hiperligoj al precizaj punktoj kaj pri CSS por hiperligoj en la kurso pri XHTML kaj CSS.
28 Februaro 2003: Aldonis PMEG-on 12.01 ankau kiel elshuteblan “chm”-dosieron.
28 Februaro 2003: Kompletigis kaj korektis la paghon pri Esperanto en Linukso.
27 Februaro 2003: Publikigis PMEG-on 12.01 kun kelkaj korektoj de fushetoj en versio 12.0.
18 Februaro 2003: Aldonis PMEG-on 12.0 kiel elshuteblan chm-dosieron (Vindozan helpodosieron).
17 Februaro 2003: Prilaboris la Persone-paghojn aldonante i.a. pli da informoj pri la albumo Sen, kaj ankau recenzojn.
13 Februaro 2003: Aldonis PMEG-on 12 ankau kiel pakitajn kaj elshuteblajn zip-dosierojn.
- 12 Februaro 2003: Granda ghisdatigo de la tuta TTT-ejo. Interalie aperis:
PMEG versio 12.0 - plene tralaborita versio kun
multaj shanghoj- interalie nun eblas serchi en PMEGnova tralaborita versio de Landoj kaj lingvoj de la mondo kun gravaj shanghoj
nova leciono pri tabeloj en la kurso Kiel fari TTT-paghojn
nova aspekto de la pagharo, kun eblo elekti inter diversaj stilfolioj (ankau eblas elekti senstilan prezenton)
pagho kun teknikaj informoj pri tiu chi TTT-ejo
29 Septembro 2002: Aldonis TTT-signaturon al chiuj miaj paghoj.
18 Septembro 2002: Aldonis kurson pri XHTML kaj CSS: “Kiel fari TTT-paghojn”. La kurso tamen estas ankorau nekompleta kaj provizora.
13 Septembro 2002: Aldonis ech pli da notoj pri la Nova PIV.
5 Septembro 2002: Aldonis ankorau pli da notoj pri la Nova PIV.
26 Augusto 2002: Aldonis korektitan Esperantan lokajharon al la klarigoj pri Esperanto en Linukso.
25 Augusto 2002: Aldonis notojn pri Fundamento kaj oficialeco al la Kritikaj notoj pri la Nova PIV.
17 Augusto 2002: Forigis Latinon 3 kiel signokodan elekton por la Esperantaj literoj. Vidu ankau miajn klarigojn pri Esperantaj literoj en TTT.
17 Augusto 2002: Aldonis pagharon kun Kritikaj notoj pri la Nova PIV.
21 Julio 2002: Ghisdatigis la paghon pri Esperanto en Linukso kun informoj pri instalado de Esperanta lokajharo.
16 Julio 2002: Aldonis paghon pri Esperanto en Linukso.
12 Julio 2002: Aldonis du Anglajn lupfantomojn.
3 Julio 2002: Aldonis informojn pri “Sen”, la nova albumo de la rokbando Persone.
3 Julio 2002: Aperis PMEG versio 11.0 kun multaj shanghoj.
3 Julio 2002: Multaj malgrandaj teknikaj shanghoj, kaj multaj malgrandaj korektetoj kaj ghisdatigoj de diversaj paghoj. Bv. raporti eventualajn problemojn al Bertilo: “bertilow” che “gmail.com”.
11 Junio 2002: La Bertilaj Akademiaj paghoj malaperis. Anstataue ekzistas nun propra TTT-ejo de la Akademio de Esperanto.
30 Majo 2002: Landoj kaj Lingvoj: Ghisdatigis la informojn pri Orienta Timoro (kiu sendependighis la 20-an de Majo 2002). Aldonis la Tetuman lingvon.
27 - 30 Aprilo 2002: Korektoj en la paghoj pri Landoj kaj Lingvoj: ghisdatigis la flagon de Afganistano; ghustigis la flagon kaj la informojn pri oficialaj lingvoj de Luksemburgo; korektis la informojn pri oficialaj lingvoj de Belgujo; reenmetis la lingvojn Hinda, Araba kaj Bengala, kiuj pro ia teknika fusho malaperis.
25 Aprilo 2002: Refasonis la tutan TTT-ejon en nova blua stilo. Nur modernaj TTT-legiloj uzas la novan stilon.
25 Aprilo 2002: Publikigis version 10.1 de PMEG kun aldonitaj navigiloj pere de XHTML-aj “link”-elementoj (funkcias i.a. en la TTT-legiloj Mozilo, Linko kaj “iCab”).
25 Aprilo 2002: Forigis Latinon 3 de la klarigoj pri Esperantaj TTT-paghoj.
25 Aprilo 2002: Ghisdatigis la klarigojn pri Unikodo en Esperantaj TTT-paghoj.
25 Aprilo 2002: Rearanghis la paghojn pri signokodoj. Precipe la tabelo pri Unikodo - Latino Etendita B estas ghisdatigita.
25 Aprilo 2002: Aldonis klarigojn pri MIME-tipoj kaj dosiersufiksoj al la paghoj pri XHTML.
25 Aprilo 2002: Aldonis Toki-Ponon al la listo de lingvoj en “Landoj kaj Lingvoj de la mondo”.