Neniam mi ekamos plu
Origina titolo: I’ll Never Fall in Love Again
Muziko: Burt Bacharach
Origina teksto: Hal David (el la muzikteatro Promises, Promises)
Esperanta traduko: Bertilo Wennergren
Kio rezultas el nova am’?
Agaca dolor’ kaj elrevigho
Vea detru’ kaj malprestigho
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu
Kio rezultas el arda kis’?
Detruo de san’ kaj acha gripo
Baldau forvelos tiu shipo
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu
Fabelojn ne plu kredas mi
Perfidaj blagoj kaj fantazi’
Solaj ni vivu en libero
Kredu min, jen la nuda vero
Kio rezultas el nova am’?
Doloro, mensogoj kaj malgajno
Tial almenau dum semajno
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu
Kio rezultas el amkonfes’?
Vundigho, rifuzo kaj angoro
Restos kun vi rompita koro
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu
Fabelojn ne plu kredas mi
Perfidaj blagoj kaj fantazi’
Solaj ni vivu en libero
Kredu min, jen la nuda vero
Kio rezultas el nova am’?
Doloro, mensogoj kaj malgajno
Tial almenau dum semajno
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu