Listo de chiuj kantotradukoj

Fragila

Origina titolo: Fragile

Muziko kaj origina teksto: Sting

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Post unuigh’ de karno kaj de shtal’
Sune rugha sango fluas el la Gral’

Morgaua pluv’ makulojn lavos for
Sed chiam restos spuroj en la kor’

Chu tio estis la ekstrem’
De pruvo por la teorem’?
Ke en la finkalkulo de perforto restas nul’

Jen kanto che la lasta pacrempar’
Memoru ghin, fragila homar’

Plu kaj plu persista flu’
Chiela plorad’ chiela plorad’
Plu kaj plu atentu nur
Fragila homar’ fragila homar’

Plu kaj plu persista flu’
Chiela plorad’ chiela plorad’
Plu kaj plu atentu nur
Fragila homar’ fragila homar’
Fragila homar’ fragila homar’