Esperanto en la komputilo

WordPress en Esperanto

WordPress estas unu el la plej popularaj blogaj programoj. Ghi funkcias per la programlingvo PHP. Se vi volas blogi per WordPress en Esperanto, kaj se vi havas aliron al servilo, en kiu vi povas instali PHP-ajhojn, tiam vi eble volas elshuti tradukon de ghi en Esperanton. Haveblas nun du versioj:

Unue malzipu (per zip-programo), kaj poste legu la klarigojn en “legumin.txt” au “readme.html”. Ghojan blogadon!

Cxapelado - kromprogramo por WordPress

Cxapelado estas kromprogramo por WordPress. Ghi plenumas automatan konvertadon de X-surogatoj ("cx", "gx"... "ux") en Esperantajn literojn kun chapeloj kaj hoketoj ("ch", "gh"... "u"). Ghi funkcias en tekstareoj kaj tekstaj enmetokampoj. La konvertado okazas dum la uzanto tajpas. Ghi uzas Javaskripton kaj dependas de la Javaskripta biblioteko "prototype" (kiu jam estas en WordPress).

Cxapelado plej vershajne funkcias nur en WordPress 2.5. Mi testis ghin nur en tiu versio.

Cxapelado trovighas en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj che “wordpress.org” (tie elektu "Download" por elshuti la plej ghisdatan version). Sed ghi estas ankau parto de la Esperanta traduko de WordPress (ekde versio 2.5).

Transliterado - kromprogramo por WordPress

Transliterado estas kromprogramo por WordPress. Ghi zorgas pri pli bona transliterado de ne-Askiaj literoj en URL-nomoj de afishoj, paghoj etikedoj kaj kategorioj en WordPress. Ghi prizorgas Esperanton, la Svedan, la Finnan, la Danan, la Norvegan, la Germanan, la Rusan kaj la Bulgaran, sed estas facile aldoni pliajn lingvojn (skribu al “bertilow” che “gmail.com”).

Transliterado trovighas en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj che “wordpress.org” (tie elektu "Download" por elshuti la plej ghisdatan version). Klarigoj pri instalado legeblas (Angle kaj Esperante) sub "Installation". Krome Transliterado estas parto de la Esperanta traduko de WordPress (ekde versio 2.5).

"Transliterado" plej vershajne funkcias nur en WordPress 2.5. Mi testis ghin nur en tiu versio.