Esperanto en la komputilo

La tekstoredaktilo “Vim”

La tekstoredaktilo Vim estas tre bona kaj tre potenca programo, sed ghi estas iom aparta, kaj oni devas vere studi kaj lerni, por povi ghin uzi. Ghi estas modernigita kaj plibonigita versio de la klasika tekstoredaktilo “vi”. Vim ekzistas ne nur por Linukso kaj Unikso, sed ankau por Vindozo kaj aliaj komputilsistemoj.

Vimo estas tauga precipe por tiuj, kiuj volas redakti multe kaj komplike, kaj precipe por tiuj, kiuj volas skribi programkodon. Se oni nur volas okaze iomete redakteti, Vimo vershajne estas tro potenca kaj tro malfacila.

Ekde versio 6 Vimo tre bone komprenas Unikodon, kaj estas bonega por redaktado de diverslingvaj tekstoj, kaj perfekta por Esperanta tekstolaboro.

Instali

Se via Linukso oftertas paketon kun Vimo, vi povas provi instali ghin. Espereble ghi havas la bezonatan Unikodan kapablon. Por enshalti Unikodon necesas tion aparte elekti, kiam oni tradukas Vimon, kaj ne chiam tio okazas. Se ne, vi devas mem traduki kaj instali propran Vimon, se vi volas labori Unikode. Bonshance tio ne estas tiom malfacila.

Unue vershajne indas malinstali la jam ekzistantan Vimon. Poste vi elshutu freshan version el la Reto, ekz. de la jena adreso:

<http://vim.sourceforge.net/download.php#unix>

Elektu tie la dosieron “vim-7.0.tar.bz2” (au dosieron kun pli alta versinumero ol “7.0”, se tia haveblas). Konservu ghin en iu konvena loko sur via disko.

Poste vi devas malpaki la dosieron per la komando:

bunzip2 -c vim-7.0.tar.bz2 | tar -xf -

Tiam kreighas nova dosierujo, kiu vershajne nomighas “vim70” au simile. Iru en tiun dosierujon. Poste plenumu la jenajn komandojn unu post la alia:

./configure --with-features=big
make
sudo make install

(Post chiu el tiuj komandoj aperos multe da teksto sur la ekrano, kaj vi devas atendi iom antau ol povi fari la sekvan komandon).

La aldono --with-features=big aktivigas la Unikodajn kapablojn de Vimo. La du sekvaj komandoj efektive tradukas kaj instalas Vimon.

Se aperas eraromesaghoj, vi eble devas unue kompletigi vian sistemon per kelkaj mankantaj paketoj. En mia Kubuntu mi devis alinstali la jenajn paketojn: “libncurses5-dev”, “gnome-core-devel”, “libgtk1.2-dev” kaj “xlibs-dev”.

Se tradukoprovo misiras, oni unue forvishu la tutan dosierujon kun la ankorau ne instalita Vimo, kaj denove malpaku la elshutitan dosieron. Nur poste oni provu denove.

Uzi

Vi povas startigi Vimon per la komando vim au per gvim, se vi volas grafikan interfacon.

Vimo estas tre kapabla, sed diferenca de pli-malpli chiuj aliaj tekstoredaktiloj. Por lerni, kiel Vimo funkcias, vi povas en Vimo tajpi :help. Tiam aperas klarigoj (en la Angla lingvo), kiujn vi paciencege trastudu. Mi konsilas ne provi lerni Vimon nur per eksperimentado. Tio povas esti tre frustra sperto.

Agordi

Por ke Unikodo bone funkciu, necesas ankorau iom agordi Vimon. Tion oni faras en dosieroj nomataj “.vimrc” kaj “.gvimrc”, kiuj trovighu en la hejma dosierujo.

En mia “.vimrc” trovighas interalie la jenaj komandoj, kiuj che mi bone funkciis:

set encoding=utf-8
set termencoding=utf-8
set fileencoding=utf-8

Kaj en mia “.gvimrc” trovighas interalie la jeno:

set guifontset=Courier\ New\ 10
set gfn=Courier\ New\ 10

La lastaj komandoj elektas tiparon. Se vi volas alian tiparon, au alian tipargrandecon, vi devas mem eltrovi, kiel skribi. Bedaurinde tio ne estas tre facila. Oni povas tion fari ankau per menuo ene de Vim: “Edit - Select font”. En antauaj Vim-versioj ankau tia tiparelektado estis malfacila, sed ekde versio 6.2, kiu uzas grafikan interfacon lau GTK, tia permenua elektado estas tute facila kaj oportuna.

La agordoj en tiuj dosieroj automate plenumighas che chiu starto de Vimo. Sed oni povas ruli “.vimrc” ankau per la komando :so ~/.vimrc ene de Vimo.

Tajpado de Esperantaj supersignaj literoj per AltGr, au per senpashaj klavoj (ambau manieroj estas klarigitaj en la pagho pri Linukso) funkcias ankau en Vimo, sed povas esti, ke vi renkontos problemojn pri tajpado per senpashaj klavoj, se Vim estis instalita por uzi GTK-on por la grafika interfaco. Bonshance ekzistas facila solvo de tiu problemo.

En Vimo ankau eblas difini proprajn manierojn tajpi diversajn signojn. Mi antaue uzis en mia “.vimrc” vicon de “map”-komandoj, kiuj difinis alternativan tajpomanieron:

map! öC CH
map! ÖC CH
map! öc ch
map! Öc ch
map! öG GH
map! ÖG GH
map! ög gh
map! Ög gh
map! öH HH
map! ÖH HH
map! öh hh
map! Öh hh
map! öJ JH
map! ÖJ JH
map! öj jh
map! Öj jh
map! öS SH
map! ÖS SH
map! ös sh
map! Ös sh
map! öU U
map! ÖU U
map! öu u
map! Öu u

Tio signifas, ke kiam oni tajpas “ö” kaj poste “c”, aperas la signo “ch”. Sur mia Sveda klavaro “ö” situas en oportuna loko por roli tiamaniere. Vershajne vi volas elekti aliajn signojn ol “ö” kaj “Ö”. (Nun mi anstataue uzas senpashajn klavojn, kiuj funkcias egale en pli-malpli chiuj programoj, kiujn mi uzas, kaj ankau en Vimo.)

Oni rimarku, ke mi agordis mian Vimon por uzi UTF-8-on kiel implicitan signokodon por chio ajn (legado, skribado...). Vimo automate rekonas ankau la signokodon Latino 1, kaj ne mislegas au misskribas tiajn dosierojn. Sed se vi volas mem elekti, kiam uzi, kaj kiam ne uzi UTF-8-on, vi vershajne devas iom alie agordi Vimon (kaj uzi iom da aliaj komandoj). Pri tio mi ne spertas. Oni legu la helpotekstojn de Vimo.

Literumilo

En versio 7 de Vimo la literumilo povas kontroli ankau Esperantan tekston. Kiel instali kaj uzi ghin bone klarigis Dominiko.