Esperantaj literoj en TTT
Kiam oni faras TTT-paghojn en Esperanto, oni devas elekti, kiel skribi la supersignajn literojn de Esperanto:
-
Unikodo. Ekde versio 4 de HTML, la norma maniero prezenti ne nur Esperanton, sed chiujn lingvojn de la mondo, estas Unikodo. Komprenas Unikodon nuntempe preskau chiuj TTT-legiloj. Tial pli kaj pli multaj Esperantaj TTT-paghoj uzas Unikodon. Nuntempe tiaj paghoj praktike chiam funkcias perfekte sen instalado de specialaj Esperantaj tiparoj. Jen detala instrukcio, kiel fari Unikodajn Esperanto-paghojn.
-
Surogataj sistemoj. Pro tio, ke Unikodo ankorau ne estas uzebla por absolute chiuj, iuj preferas prezenti la Esperantajn literojn lau surogata sistemo. Jen detala instrukcio, kiel fari surogatajn Esperanto-paghojn.
-
Latino 3 (ISO-8859-3). Ankau Latino 3 estas internacia signokoda normo. Ghi enhavas la Esperantajn literojn, sed ne chiuj TTT-legiloj bone subtenas Latinon 3, kaj iuj instancoj ech rekte malrekomendas uzi tiun kodon. Antaue Latino 3 estis serioza alternativo, sed lau mi ghi nuntempe ne plu estas bona elekto. Antaue mi chi tie donis klarigojn, kiel fari Latino-3-ajn TTT-paghojn, sed mi nun forprenis tiujn klarigojn. Uzu Unikodon au surogatan skribon.