Informado: Retpagharoj
El prelegeto de Bertilo Wennergren en la 92a UK en Jokohamo 2007.
Jen kelkaj konsiloj por tiuj, kiuj volas starigi TTT-ejon au TTT-pagharon pri io Esperantorilata:
Kion? Elektu temojn, kiuj ne estas jam bone pritraktataj de aliaj TTT-ejoj. Bone konatighu kun la Interreta Esperantujo.
Por kiuj? Elektu celgrupon au celgrupojn (prefere ne tro multajn). Ne forgesu pri la serchorobotoj (pri Guglo k.s.).
Kiom? Limigu la aktivadon al tio, kion vi mem realisme povas plenumi.
Kiu? Ne antausupozu, ke multaj aliaj kunhelpos. Se aliaj volos helpi, tiam tio estas tre bona, sed planu la komencon tiel, ke vi mem povos chion plenumi sola.
Faru unue - fanfaronu poste. Ekzistas ekzemploj de tre ambiciaj projektoj, kies grandajn meritojn la kreonto diskonigis vaste jam antau ol io ajn estis konkrete farita. Ne imitu tion. Unue kreu ion vere funkciantan kaj ekzistantan. Kiam ghi montrighos bona, tiam vi povos ekfanfaroni.
Elektu teknikan bazon:
Tre simple, sed bone funkciante: Uzu publikigan helposistemon, ekzemple Wordpress-on au Drupalon... (prefere elektu jam Esperantigitan sistemon).
Pli flekseble, sed malpli facile kaj pli temporabe: Faru mem ordinarajn HTML-paghojn. Lernu pri HTML (XHTML) kaj pri stilfolioj (CSS)
Plej multaj ebloj, sed malfacile: Dinamikaj paghoj. Lernu ankau pri Javaskripto, pri servilaj teknikoj (PHP, Perlo...), pri datumbazoj...
Ne timu la teknikon. Komencu simple - lernu iom-post-iom.
Koncentrighu je la enhavo. Bona enhavo logas vizitantojn, ligantojn kaj serchorobotojn.
Simpligu! Ju pli komplike, des pli granda risko, ke io misiros.
Bela aspekto helpas, sed ghi ne forrabu tro da tempo - la enhavo pli gravas.
Ne provu trompi la serchorobotojn, char ili mordas! Se Guglo rimarkas, ke vi montras al la serchorobotoj grave alian enhavon ol vidas ordinaraj vizitantoj, tiam povas esti, ke via pagharo estos plene blokita che Guglo. Zorge detenu vin de chiuj ajn artifikoj por plibonigi la pozicion de viaj paghoj che Guglo. Simple faru bonan kaj allogan enhavon. Forgesu pri shlosilvortoj (en t.n. "meta"-elemento). Ili jam de longe estas plene ignorataj de la serchorobotoj.
Faru paghojn, kiuj funkcias en chiuj retumiloj kaj por chiuj vizitantoj - ankau por blinduloj kaj vizitantoj kun malrapida reta konekto. Bona testo estas la simpla retumilo Lynx. Ghi montras la paghojn tiel, kiel ilin spertas serchorobotoj kaj blinduloj.
Prezentu la veran enhavon tuj - evitu enkondukojn. Enkondukoj (ekz. Flash-filmetoj k.s.) povas esti belaj la unuan fojon, sed kiam oni revenas la duan kaj precipe la trian fojon, ili nur tedas.
Aranghu sercheblon. La vizitantoj povu rapide trovi la deziratan enhavon per entajpado de serchvortoj.
Ne provu kateni la uzantojn - se ili volas foriri, ili povu fari tion senprobleme. Ne uzu Javaskriptajn artifikojn por ilin reteni.
Nepre ne uzu trudfenestretojn!
Ghisdatigu ofte, sed tamen nur kiam vi havas ion interesan por oferti.
Atentigu pri la projekto en diversaj forumoj, sed ne troigu - ne spamu!
Zorgu pri la lingva nivelo - malbona lingvajho estas tre malalloga.
Uzu normalan Esperanton - forgesu pri amataj chevaletoj kaj reformprovoj.