Listo de chiuj kantotradukoj

Chu loko por infan’?

Origina titolo: Var kommer barnen in?

Muziko de Lorne de Wolfe.

Origina teksto: Lorne de Wolfe kaj Dick Hansson.

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Mi ne parolos pri milit’ kaj pac’
Nek mencios la bezonon de kurac’
Mi ne parolos pri vundita ter’
Sed chiu vorto estas ver’
Nun auskultu min

Malricha mondo kaj turmenta pad’
Sen la naiva sono de infanludad’
Tiam la malbono venkos nin
Kaj amo mem estingos sin
Chu loko por infan’?

Ghi portas fajron,
la saman kiel vi kaj mi, en nia fora jun’
Sub sama sun’
Chielo hela
En miaj pensoj estas mi sub Leningrada sun’

Mi ne parolos pri eterna flu’
Sed homa vivo dauras en la kontinu’
Tra la tempo kiel amochen’
Ne rompighu la faden’
Chu loko por infan’?

Ghi portas fajron,
la saman kiel vi kaj mi, en nia fora jun’
Sub sama sun’ -
Chielo hela
En miaj pensoj estas mi sub Leningrada sun’

Mi ne parolos pri milit’ kaj pac’
Nek mencios la bezonon de kurac’
Mi ne parolos pri vundita ter’
Sed chiu vorto estas ver’
Chu loko por infan’?