Listo de chiuj kantotradukoj

Blua trajnvagono

Origina titolo: Голубой Вагон (Goluboj Vagon)

Muziko kaj origina teksto: Владимир Яковлевич Шаинский (Vladimir Jakovlevich Shainskij)

Esperanta traduko: “kadavraverkisto”, Bertilo Wennergren kaj Alena Adler.

Malrapide kuras nia tempo for,
Ech minuton ne revidas ni.
Kvankam la pasinto mankas al la kor’,
La venonto nepre bonos pli.

Glata kaj rekta voj’
Antau ni sternas sin,
Pike al la chiel’ che la horizont’.
Chiu ajn, chiu ajn
kredas je bona fin’,
Portas nin, portas nin.
blua trajnvagon’.

Eble, senbezone ni malpacis chi,
Paghon fermos kalendara flu’.
Al kuniroj novaj foliumu ghi...
He, stiristo, ne retenu plu!

Sentas mi la batojn sur la reloj tre
Fulme kuras nia vagonar’
Ahh, ankorau tago jam finighas. Ve!
Ghi bonvolu dauri plu dum jar’