Kvar kaj dudek
Origina titolo: 4 + 20
Muziko kaj origina teksto: Stephen Stills
Esperanta traduko: Bertilo Wennergren
Kvar kaj dudek jaroj pasis
Post mia alven’
Naskis min gepatroj, kiuj
Strebis en marghen’
Kaj turment’ de malricha viv’
Kaj mi kreskis sen estonta perspektiv’
Kun vestar’ disfalanta pro la triv’
Alia estas nun la kauz’ kaj fonto de turment’
Nokte maldormas mi
Baraktas kun la dubosent’
Chu mi jam perdis shin?
Chu nia amo venis al la fin’?
Chu forkuris mia kora
Amikin’?
Venas nun mateno
Kaj mi stumblas al la lit’
Mi vidas, ke ghi vakas
Kaj disfalas la spirit’
Cedas mi al la demona log’
La suferoj min detruas
Restas nur la drog’
Kaj finfine mi komprenas
Mia vivo ’stas mensog’