Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - TUUVZ

tabelnotacio = tablature

Ia speco de muzika notacio, kiu montras, kiel ludi la diversajn tonojn sur certa instrumento. Dum ordinara notacio estas sama por chiuj instrumentoj, tabelnotacioj varias lau la aktuala instrumento.

takto = time

1. Framo por la ritmo de muziko. Takton oni montras en muzika notacio per taktosigno, kiu konsistas el du ciferoj, ekz. 4/4. La unua montras, kiom da pulsoj estas en chiu mezuro, kaj la dua montras, kia noto simbolas la pulsojn. En ekz. la takto 4/4 chiu mezuro enhavas kvar pulsojn (reprezentatajn per kvaronaj notoj), en la takto 3/4 chiu mezuro havas tri pulsojn.

2. EVITINDA. mezuro.

taktosigno = time signature

Vidu takto.

tamburbastoneto = drum stick

Bastoneto, per kiu oni ludas tamburojn kaj aliajn perkutinstrumentojn. Vidu batilo, broso, maleo.

tambureto = small drum

Tre mallonga kaj mallargha unumembrana tamburo (sen tintiletoj), tenata per unu mano, kaj batata per bastoneto. Ofte uzata en sambo.

(Ne konfuzu kun tamburino.)

tamburino = tambourine

1. Malprofunda unumembrana tamburo, en kies korpo estas metalplataj tintiletoj, tenata kaj skuata per unu mano kaj batata per la alia au kontrau la korpo.

2. EVITINDA. Speco de mallargha longa tamburo el Provenco.

tamburmembrano = drum head

Vidu membrano.

tamburo = drum

Perkutinstrumento konsistanta el cilindro, sur kies aperturo(j)n membrano(j) estas strechita(j). Diversaj specoj de tamburoj estas bongoj, rultamburo, bastamburo, kongao, tamo, tamburino, timbalo kaj timbaleo.Vidu drumo.

tamburorulado = drum roll

Vidu rulado.

tamego = floor tom

= staranta tamo, planka tamo.

tameto = small tom, mounted tom

= pendanta tamo.

tamo = tom (tom)

Speco de ordinare dumembrana tamburo, kiu ordinare estas parto de drumo. Drumo enhavas baze unu au du tametojn (pendantajn tamojn) muntitajn ordinare sur la bastamburo, kaj unu tamegon (plankan/starantan tamon), sed grandaj drumoj povas havi multe pli da tamoj en diversaj grandoj kaj agordoj. Vidu bongoj, kongao, timbalo, timbaleo, shtaltamo.

tango = tango

Muziko kaj danco origine el Argentino. Kreighis en la 19-a jarcento en Buenosajreso, kaj disvastighis tutmonde. Ekzistas kaj populareca, danca tango, kaj pli komplika arta tango influita de arta muziko kaj jhazo. Vidu chachao, rumbo, sambo.

tantiemo = royalties

Procenta sumo pagata por chiu vendita ekzemplero de albumo, disketo, videfilmo k.t.p.

tembro = tone, timbre

La relativaj lautoj de la superharmonoj de tono. La “koloro” de tono. Tembro estas hela au malhela, dum tonalto estas alta au malalta. Vidu tembroregilo, sonprofilo, harmono.

tembroregilo = tone control

Aparata regilo, per kiu oni shanghas la tembron de sono. Ekzistas tembroregiloj por la baso, la diskanto, la mezo, kaj foje por ech pli fajnaj disdividoj de la tonspektro. Vidu ekvalizi, lautoregilo.

temo = theme

Melodia au ritma unuo, kiu estas la bazo de komponajho, kaj kiu ordinare estas ripetata kun variajhoj. Vidu flanktemo.

tenado = hold

Vidu sonprofilo.

tenoristo = tenorist

Muzikisto, kiu ludas tenoran instrumenton, ekz. tenorsaksofonon (tenorsaksofonisto). Tenorkantisto oni tamen ne nomas “tenoristo”, sed simple “tenoro”.

tenoro = tenor

1. Tonregistro de instrumento au (vira) vocho, inter baritono kaj aldo. [Tenorsaksofono, tenorkantisto.]

2. Instrumento, vocho au kantisto kun tia registro. Vidu baso, soprano.

tercio

= trito.

timbaleo = timbale

Unumembrana tamburo kun metala korpo, tre grava en Latin-Amerika muziko. Ordinare uzata en paroj muntitaj sur stativo (ofte kune kun bovsonorilo). Oni ludas kaj sur la korpon, kaj sur la membranon kaj ofte sur la randon. Vidu tamo, timbalo.

timbalo = kettle drum

Granda latuna duonsfera unumembrana tamburo kun difinita tonalto. La chefa tamburo en klasika orkestro. Vidu tamo, timbaleo.

tinta cimbalo = ride cymbal

Cimbalo kun tinta sono uzata chefe por daura akompano, kontraste al akcentoj (krakoj).

tomtomo

EVITINDA. tamo.

tonalo = key

Tona framo de muziko. Tonala muziko uzas difinitan gamon, kaj difinitajn rilatojn inter la tonoj, unu el kiuj estas la baza, chefa (la toniko). En muzika notacio oni montras la tonalon per tonalsigno (= gamsigno), kiu konsistas el grupo de diesoj au bemoloj komence de liniaro post klefo. Vidu modalo, takto.

tonalsigno = key signature

= gamsigno. Vidu tonalo.

tonalto = pitch

La vibrofrekvenco de tono. Ju pli multe da osciloj (= vibroj) en sekundo, des pli alta estas la tono. Tonalto estas mezurata per la unuo herco. Vidu tembro.

tonaltoregilo = pitch control

Regilo, per kiu oni agordas sintezilon, au per kiu oni alghustigas la rapidecon de gramofono au magnetofono. Vidu tonfleksilo.

tonfleksado = pitch bend

Vidu fleksi.

tonfleksilo = pitchbend (control)

Vidu fleksi.

toniko = tonic

La chefa, baza tono de tonalo, au akordo bazita sur tiu tono. Vidu dominanto, subdominanto.

tono = tone, note

1. Muzika sono kun difinita vibrofrekvenco. Vidu tonalto, tembro.

2. EVITINDA. duto.

3. EVITINDA. toniko.

trako = track

Sur bendo au disko: Vojo, lau kiu signalo (sono) estas registrata, registrita au registrebla. Vidu kanalo.

transistora amplifilo = transistor amplifier

Amplifilo, kiu funkcias per transistoroj anstatau tuboj. Vidu tuba amplifilo.

transponi = to transpose

Transmeti muzikon en alian tonalon, au ludi ghin en alia tonalo, shanghante la tonaltojn sed konservante la reciprokajn rilatojn inter la tonoj. Vidu moduli.

transversa fluto = flute

Vidu fluto.

tridek-duona noto, tridek-duono = thirty-second note, demisemiquaver

Vidu noto.

triolo = triplet

Grupo de tri notoj ludotaj en la sama dauro kiel du de la sama tempovaloro. Vidu duolo, kvarolo, kvinolo.

trito = third

1. La tria tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el tri sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - E). Intervalo de kvar duondutoj estas “majhora trito”, tri duondutoj estas “minora trito”.

trombono = trombone

Granda trumpetsimila blovinstrumento, kies tono ordinare estas shanghata per glitotubo, kiun oni (mal)longigas shovante unu pecon en la alia (glitotrombono). Trombono kun valvoj anstatau glitotubo nomighas “valvtrombono”.

trumpeto = trumpet

Tre ofta latuna blovinstrumento kun tri valvoj. Vidu trombono.

tuba amplifilo = tube (valve) amplifier

Amplifilo, kiu funkcias per elektronikaj tuboj. Vidu transistora amplifilo.

tubjo = tuba

Granda latuna blovinstrumento kun valvoj. La plej ofta speco estas “bastubjo”, kiun oni tial ordinare nomas simple “tubjo”. Vidu trumpeto, trombono.

turneisto = roadie

Helpanto, kiu kuniras kun bando dum turneo por helpi pri portado, muntado kaj aliaj laboroj. Foje chiu bandano ech havas sian personan turneiston, kiu speciale kompetentas pri liaj instrumentoj kaj bezonoj, [Gitarturneisto, drumturneisto k.t.p.]. Vidu turnemanaghero.

turnemanaghero = road manager

Persono, kiu organizas la praktikajn aferojn dum turneo de bando (transportado, hoteloj, reklamo, ekipajharo k.t.p.). Vidu managhero, turneisto.

turneo = tour

Vojagho, kiun faras bando por prezenti sin en diversaj lokoj. Vidu turneisto, turnemanaghero.

tvisto, tvistodanco = twist

Danco, kiu estis moda komence de la 60-aj jaroj, kaj aro da muzikpecoj ligitaj al tiu danco. Chubby Checker {The Twist}, Isley Brothers {Twist and Shout}.

ukulela bangho = ukulele banjo

Instrumento kun korpo de bangho, sed kolo kaj kordaro de ukulelo.

ukulelo = ukulele

Malgranda gitarsimila kvarkorda instrumento origine el Portugalio, kvankam oni normale rigardas ghin kiel Havajan. Vidu ukulela bangho.

unubobena sonprenilo = single-coil microphone

La ordinara speco de magneta sonprenilo, enhavanta magnetokernan bobenon, chirkau kiu drato estas volvita. Vidu zumeleminanta sonprenilo.

unuforlaso = one drop

Tipa elemento de la ritmo de regeo. La chefpulso sur la unua bato estas neludata, dum forta akcento (interalie de la bastamburo) anstataue falas sur la trian baton en 4/4-takto. En moderna regeo oni tamen ofte forlasas la unuforlason, ludante bastamburon sur chiu bato de mezuro. Vidu interpulso, sinkopo.

unuoblabata rulado = one-stroke roll

Vidu rulado.

unuto = first, unison, prime

1. La unua tono de diatona gamo.

2. Intervalo de tono al ghi mem (ekz. C - C).

unuvocha = monophonic

Vidu plurvocha.

urba bluso = urban blues

Speco de bluso kreita en la 30-aj jaroj, kiam blusistoj migris de la kamparo en suda Usono al la urboj en la nordo. Ofte ludata de tuta ensemblo, kaj ekde la 40-aj jaroj per elektraj instrumentoj kaj blovinstrumentoj. B.B. King, Muddy Waters, Howlin’ Wolf.

uato

EVITINDA. vato.

valvo = valve

Chiu el la moveblaj pecoj, per kiuj oni shanghas la tonojn de iaj latunaj blovinstrumentoj (ekz. trumpeto). Manipulo de la valva butono enkuplas kaj elkuplas plilongigajn tubetojn. Lau la konstruo oni distingas inter pishtaj kaj rotaciaj valvoj. Vidu klapo.

valvtrombono = valve trombone

Vidu trombono.

vato = watt

Mezurunuo de elektra povo, unu jhulo en unu sekundo. Simbolo: W. [100-vata amplifilo.]

vatto

EVITINDA. vato.

va-va-ilo = wah-wah-pedal

Efektilo, kiu kvazau imitas la krion de bebo per drastaj shanghoj de la tembro, ofte uzata kun elektraj gitaroj.

velko = decay

Vidu sonprofilo.

velkofino = fade (out)

Tia fino de registrita muzikpeco, en kiu la muziko iom post iom mallautighas ghis ghi komplete malaperas, ofte dum ripetighas ekz. la refreno. Okazas, ke bandoj faras tiajn finojn ankau koncerte, speciale se temas pri bendomimado.

verso = verse

Chiu el tiuj partoj de kanto, kiuj normale enhavas la “rakonton” de la teksto, kaj kiuj havas chiufoje pli-malpli la saman strukturon, sed malsamajn vortojn. “Verso” en muziko respondas al “strofo” en poezio. Vidu linio.

vertikala piano = upright piano

Vidu piano.

vibrafono = vibraphone

Ksilofonsimila instrumento uzata chefe en jhazo. Konsistas el shtalaj lamenoj batataj per maleoj. Sub la lamenoj estas resonancaj tuboj. Vidu marimbo, balafono.

video = video

1. Chia tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj. [Videa, videmagnetofono, videfilmo, videbendo, videilo.]

2. Filmo en videa tekniko. Popularaj (rokaj) muzikajhoj estas ofte provizitaj per akompanaj videaj filmetoj, ofte nomataj “rokvideoj.” Vidu audio.

(Ofte oni povas anstataue uzi pli gheneralsignifajn kunmetojn kun la radiko VID, ekz. [vidbendo, vidbenda filmo] k.t.p. Atentu pri la akcento: vidEo.)

video- = video-

EVITINDA. Prefikso samsignifa kiel la vorto video.

(En la prefikso “video-” la O ne estas finajho, kaj do ne povas forfali en kunmetoj.)

videgurdo = video juke box

Monera automato, kiu similas al diskogurdo, sed kiu ludas videajn filmojn (normale kun muziko). Vidu gurdo.

vinila disko = vinyl record/disc

= gramofona disko.

violonchelo = cello, violoncello

Granda violono kun registro inter aldviolono kaj kontrabaso. Dumlude tenata inter la genuoj kaj apogata surplanke helpe de pikilo. Foje oni mallongigas la nomon al “chelo”.

violono = violin

Kvarkorda archinstrumento, la chefa kaj plej malgranda membro de la violona familio, en kiu membras ankau violonchelo, aldviolono kaj kontrabaso.

viro = male

Slanga esprimo por shtopilo. Vidu ino.

vochsintezilo = vocoder, voice synthesizer

Speco de sintezilo regata per la vocho. Oni kantas (au parolas) la vortojn en mikrofono, kaj ludas la deziratajn tonojn per klavaro. La sintezilo produktas tonojn kun la karakterizo de la vocho, sed kun la tonoj ludataj per la klavaro. Vidu imita sintezilo.

vok-responda = call-and-response

Tia, ke la chefkantanto kantas frazon, kiun grupo hhore ripetas, ehhas au respondas. Karakteriza eco de Afrika muziko, sed uzata ankau en ekz. gospelo kaj bluso. Vidu respondfrazo.

zajdeko = zydeco

Speco de blusinfluita muziko kreita en Luiziano kaj orienta Teksaso. Parenca al Kajhuna muziko. Clifton Chenier.

zumeleminanta sonprenilo = humbucking microphone

Magneta sonprenilo kun du bobenoj, kies dratoj estas volvitaj en malsamaj direktoj por forigi nedeziratan elektran zumon. Vidu unubobena sonprenilo.

zumrisortoj = snares

Aro de paralelaj metalaj risortoj strechitaj sur la funda membrano de rultamburo, kaj kiuj zumas por helpi al la daura sono de rulado, kaj kiuj aldonas akran kraksonon al unuopaj batoj.

zumrulado

= premrulado