Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - LM

laserdisko = laser disc

Disko, kiun oni legas per lasera aparato, kaj sur kiu povas trovighi ekz. audiaj (sonaj), videaj (bildaj) au komputaj registrajhoj. Ekzistas pluraj sistemoj de laserdiskoj. La plej konata nomighas kompakta disko. Vidu DAT-magnetofono, minidisko.

Latin-Amerika jhazo, latinjhazo = latin jazz

Jhazo kun forta influo de Latin-Amerika muziko.

Latin-Amerika muziko, latinmuziko = latin (music)

1. Komuna esprimo por la diversaj specoj de muziko devenantaj de Latin-Ameriko. Ilia komuna karakterizo estas verva plurritmo. Vidu salso, sambo, rumbo, chachao, bosanovo, Latin-Amerika jhazo, Latin-Amerika roko.

2. Chia Latin-Amerika muziko krom la Brazila, kiu havas propran karakteron.

Latin-Amerika roko, latinroko = latin rock

Roko kun forta influo de Latin-Amerika muziko. Carlos Santana.

latuna blovinstrumento = brass

Iu el grupo de blovinstrumentoj ordinare faritaj el latuno, ekz. trumpeto, trombono, tubjo. Vidu ligna blovinstrumento.

laudneso = loudness

Funkcio che kelkaj amplifiloj, kiu fortigas tiujn partojn de la tonspektro, kiujn la homa orelo malbone audas je mallauta sonnivelo. Vidu tembroregilo.

lautoregilo = volume control

Aparata regilo, per kiu oni regas la sonlauton. Vidu tembroregilo, mastra lautoregilo.

lautparolila elemento = loudspeaker element

Tiu lautparolila parto, kiu efektive sonas. Konsistas ordinare el magneto kaj ia vibranta membrano. [Basa, diskanta, meza lautparolilaj elementoj.] (Parolante malstrikte oni povas diri simple “lautparolilo” ankau pri lautparolila elemento.)

lautparolila skatolo = loudspeaker cabinet

Tiu skatolo, kiu enhavas la lautparolilajn elementojn.

lautparolilo = loudspeaker

1. Ilo por transformi elektrajn impulsojn en sonon. Tiu, ordinare skatolforma, parto de amplifa sistemo, el kiu venas la efektiva sono. Vidu kapauskultiloj, amplifilo, alpublika sonsistemo.

2. = lautparolila elemento.

lavtabulo = wash board

Striita tabulo por lavi vestajhojn. Ghi estis de fruaj blusistoj uzata kiel ritma instrumento. Oni gratis la lavtabulon ritme per fingringo. Lavtabuloj estis ankau tipaj por skiflo.

leslio = leslie (speaker)

Speciala lautparolilo kun rotacianta mekanismo, kiu direktas la sonon en chiujn direktojn kreante elfazigan efekton. Origine farita por uzo kun hamondorgeno.

libera = open

Pri kordo: Ne fingrata, ne mallongigita, havanta sian plej malaltan tonon.

lidia modalo = Lydian mode

Vidu modalo.

ligna blovinstrumento = woodwinds

Iu el grupo de blovinstrumentoj, kies plej multaj membroj origine estis faritaj el ligno, ekz. saksofono, klarneto. Vidu latuna blovinstrumento.

limfrekvenco = cut-off frequency

Frekvenco, che kiu elektronika filtrilo komencas forfiltri sonon.

limigilo = limiter

Elektronika aparato simila al kompresoro, sed kiu limigas nur la pintojn, la plej lautajn partojn de la sono, ne la mallautajn.

lineo = line

Perkabla transdono de signalo je malalta nivelo. Vidu eliga lineo, enmeta lineo.

liniaro = staff

Aro de kvin paralelaj horizontalaj linioj, sur kiuj oni skribas muzikan notacion. Vidu notacio.

linio = line

1. Tia parto de verso au refreno, kiu en skriba formo okupus unu linion. “Linio” en muziko respondas al “verso” en poezio.

2. Vidu liniaro.

lokria modalo = Locrian mode

Vidu modalo.

LP-disko = LP

= diskego.

ma = major

Mallongigo de majhora.

magnetofono = tape recorder

Aparato por auskulti bendojn kaj eventuale por registri sur bendoj. Ekzistas magnetofonoj por rulbendoj kaj por kasedoj. En kasedmagnetofonojn (kasedludilojn) oni metas la tutan kasedon ne devante manipuli la efektivan bendon. Vidu kasedo, poshmagnetofono, DAT-magnetofono.

majhora = major

Pri tonalo/gamo/akordo: Tia, ke ghia trito estas (rilate al la unuto) granda je kvar duondutoj. Aliokaze: Tia, kiel en majhora tonalo, gamo au akordo; apartenanta/rilata al majhora tonalo, gamo au akordo. [Majhora gamo, majhora akordo, majhora intervalo.] Vidu minora.

(La vera difino de “majhora” estas multe pli kompleksa, sed kvar-duonduta trito estas klare la plej karakteriza eco.)

majhorsepta akordo = major seventh chord

Vidu septa akordo.

makoso = makossa (music)

Speco de rapida hajlajfo el Kameruno. Manu Dibango. Vidu afro-, bakango, chimurengo, hajlajfo, jhujhuo, kvelao, sukuzo.

maleo = mallet

Marteleto kun ronda kapo. Uzata por ludi perkutinstrumentojn. Vidu tamburbastoneto, batilo, broso.

malproksima charlestono = remote hihat

Charlestono, kies cimbaloj estas muntitaj en la drumo je ia distanco de ghia pedalo. Longa kablo konektas la pedalon al la cimbaloj.

malproksima klavaro = remote keyboard

Portebla sintezila klavaro en formo simileta al elektra gitaro. Ligita al la sintezilo mem per kablo, kaj tenata kiel elektra gitaro.

malshalti = switch off

= elshalti. Vidu shalti.

malshaltilo = off-button

Vidu shaltilo.

managhero = manager

Prizorganto de la negocaj aferoj de artisto. Vidu turnemanaghero.

mandolino = mandolin

Pirforma Italdevena kordinstrumento kun kvar au ses kordoparoj. Ludata plektre.

marakoj = maracas

Tenilhavaj globoj plenigitaj per semoj, shtonetoj au simile. Oni kutime uzas ilin duope skuante ilin per la manoj kiel ritmajn instrumentojn. Gravaj en Latin-Amerika muziko.

marimbo = marimba

Instrumento simila al ksilofono. Ekzistas en diversaj grandoj. La pli grandaj havas resonancajn tubojn sub la lamenoj. Vidu balafono, vibrafono.

marmeladi = to jam

Slanga vorto. Senceremonie kunludi plejparte improvizante.

mastra lautoregilo, mastro = master volume control

Chefa lautoregilo de ekz. amplifilo au miksilo.

mastro = master

1. = mastra lautoregilo.

2. = mastrobendo.

mastrobendo, mastro = master tape

Sonbendo kun finrezulta sono post registrado kaj miksado. Lau mastrobendo oni poste povas produkti ekz. albumon.

media muziko = ambient music

Muziko farita por esti etosokrea fono en certa medio, kontraste al muziko kreita por esti atente auskultata. Vidu muzako.

melodio = melody

Vico de sinsekvaj tonoj, kiuj kune esprimas muzikan “ideon”. Vidu akompano, akordo, harmonio.

melotrono = mellotron

Klavarinstrumento simila al orgeno au sintezilo. La tonoj venas de sonbendetoj kun registrajhoj de ordinaraj instrumentoj, ofte diversaj archinstrumentoj. Vidu sintezilo, sampli.

membrano, tamburmembrano = drum head, drum skin

Fleksebla peco el plasto (antaue el besta hauto), kiun oni strechas sur la aperturojn de la korpo de tamburo, kaj kiu batite produktas la tamburan sonon. Vidu bata membrano, fronta membrano, funda membrano.

mentoo = mento

La nacia danco kaj muziko de Jamajko. Ritme parenca al kalipso kaj rumbo kun okonaj notoj grupighantaj 3 + 3 + 2. Vidu skao.

metala kased(bend)o = metal cassette

Vidu kasedo.

metalroko = heavy metal

Speco de lauta kaj agresa roko, en kiu superregas distorditaj elektraj gitaroj. Jimi Hendrix, Deep Purple, AC/DC, Van Halen, Europe. Metalroko evoluis el shtonroko fine de la sesdekaj jaroj. Ekzistas pluraj specoj de metalroko, kiel ekz. rapida metalroko kaj damna metalroko.

metronomo = metronome

Aparato (mekanika au elektronika), kiu faras ritman klakon en konstanta, sed alghustigebla rapideco. Uzata ekz. dum instrumenta trejnado. Vidu klakokanalo.

mezo = middle, presence

La meza parto de la tonspektro kontraste al baso kaj diskanto. Vidu tembro, ekvalizi.

mezolidia modalo = Mixolydian mode

Vidu modalo.

mezuro = bar

Baza unuo de takta muziko. La distanco inter du chefpulsoj. En muzika notacio mezuroj estas limataj de vertikalaj mezurstrekoj. Vidu takto.

mi = minor

Mallongigo de minora.

MIDI-o = MIDI

Normo por komunikado inter elektronikaj muzikaparatoj, kiel sintezilo, sekvencilo, drumomashino k.s. MIDI = Musical Instrument Digital Interface (= Muzik-Instrumenta Cifereca Interfaco).

mikrofono = microphone

Ilo, kiu transformas sonon en elektrajn ondojn. Uzata por kapti ekz. la sonon de vocho au instrumento kaj transdoni ghin al ekz. amplifilo. Vidu dinamika mikrofono, kondensila mikrofono.

miksi = to mix

Vidu miksilo.

miksilo = mixer

Aparato, kiu ricevas sonon tra pluraj kanaloj, kaj per kiu oni kunmiksas ilin al unu, au, stereofonie al du, kanaloj, ghustigante la relativajn lautojn. Miksiloj estas uzataj en studio, en alpublika sonsistemo k.t.p. Vidu amplifilo.

minidisko = MiniDisc, MD

Speco de disketo kun ciferece storita sono, daure entenata en protekta plasta ujo, kaj ludigata per minidiskludilo. Minidiskoj similas al komputilaj disketoj, sed estas malpli grandaj (7 × 7 cm.). La informoj sur minidisko estas kunpremitaj per speciala algoritmo, kaj ampleksas 74 minutojn da stereofonia sono. Ekzistas nurlegaj minidiskoj kun antauregistrita sono, kaj minidiskoj, sur kiuj eblas plurfoje registri same kiel che komputilaj disketoj. La sonkvalito de minidisko estas preskau egala al tiu de kompakta disko malgrau la kunpremo de la informoj. Oni uzas minidiskojn ankau kiel komputilajn datendiskojn. Vidu DAT-magnetofono.

minidiskludilo = MiniDisc player

Aparato por ludigi minidiskojn, kaj eventuale ankau por registri sonon sur minidiskojn.

minimumismo = minimalism

Muzikspeco, kiu multe uzas ripetadon de simplaj elementoj. Punko estas foje rigardata kiel minimumismo. En la arta muziko Steve Reich kaj Philip Glass estas konataj minimumistoj.

minora = minor

Pri tonalo/gamo/akordo: Tia, ke ghia trito estas (rilate al la unuto) granda je tri duondutoj. Aliokaze: Tia, kiel en minora tonalo, gamo au akordo; apartenanta/rilata al minora tonalo, gamo au akordo. [Minora gamo, minora akordo, minora intervalo.] Vidu majhora.

(La vera difino de “minora” estas multe pli kompleksa, sed tri-duonduta trito estas klare la plej karakteriza eco.)

mistona

= falsa.

modalo = mode

1. Iu el la praaj specoj de gamo uzitaj en la mezepoko. El ili fontas la nunaj majhora kaj minora gamoj. ankau nomataj ekleziaj au preghejaj modaloj. La diversaj modaloj nomighas “ionia”, “doria”, “frigia”, “lidia”, “mezolidia”, “eolia” kaj “lokria”.

2. Iu el iom modifita grupo de gamoj samnomaj kiel la mezepokaj modaloj, kaj uzataj en iaj formoj de jhazo kaj roko.

moduli = to modulate

Transiri de unu tonalo al alia. Vidu transponi.

monofonio = mono

Tekniko de sonreproduktado, kiu uzas nur unu kanalon. Vidu stereofonio.

monoo

Mallongigo de monofonio.

motauno = motown

Speco de popo bazita sur gospelo, soulo kaj ritmenbluso. Temptations, Supremes, Stevie Wonder.

multatembra = multitimbral

Pri sintezilo: Kapabla produkti samtempe plurajn tonojn kun malsamaj tembroj. Vidu plurvocha.

muzako = muzak

Senarta kaj simpligita media muziko, kiun oni povas audi ekz. en supermerkatoj, restoracioj, liftoj kaj aliaj publikaj lokoj. Origine “muzako” estis marko (Muzak) de Usona firmao, kiu en la 30-aj jaroj produktis tian muzikon.

muzikalo = musical

Speco de popularmuzika opereto. {My Fair Lady}, {Fiddler on the roof}, {Evita}.

muziknoto

= noto.

muziksintezatoro

EVITINDA. sintezilo.