Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - EF

efektilo = effect box/pedal

Aparato, kiu shanghas sonon por krei efekton. Ekz. distordilo, ekscitilo, elfazigilo, flangilo, hhorilo, ehhilo, spacosonilo, kompresoro, va-va-ilo.

ega = augmented

Tia, ke ghi estas je duonduto pli granda ol majhora au perfekta tono au intervalo. [Ega kvinto, ega sesto.] Vidu egakordo, eta.

egakordo = augmented chord

Majhora akordo, en kiu la kvinto estas ega. Vidu etakordo.

ehhilo, ekoilo = echo machine

Efektilo, kiu kreas sonon de ehho (ekoo).

ehho, ekoo = echo

Sono, kiu reaudighas rejhetighinte de surfaco. Ehho estas en muzikregistrado multe uzata efekto kreata nature, per magnetofono, au per ehhilo (ekoilo). Vidu prokrasto.

ek = on

Surskribo sur klavo au alispeca shaltilo, per kiu oni shaltas (kaj ofte ankau malshaltas) elektran aparaton. Vidu for, kuru, eligu, iru, pauzu, rekuru, stop.

eklezia modalo = church mode

Vidu modalo.

ekoo

= ehho.

ekpauzo = break

Subita cheso de akompano dum ekz. tuta mezuro. Povas esti tute silenta, au okazo por instrumenta au kanta soleto. Vidu silento.

ekscitilo = exciter

Elektronika aparato uzata en sonregistrado por pliigi la diskantajn frekvencojn.

ekstrajho = encore

Ekstra muzikpeco ludata post la ordinara fino de koncerto, char entuziasma publiko tion petis. Vidu bis.

ekvalizi = to equalize

Elektronike shanghi la relativajn lautojn de la diversaj partoj de la tonspektro. Principe oni ekvalizas sonon per la du au tri tembroregiloj de ordinara amplifilo, sed normale oni parolas pri ekvalizado nur kiam oni uzas ekvalizilon, kiu dividas la tonspektron pli detale. La vorto equalize signifas origine “egaligi”, sed en la praktiko ekvalizado ofte malegaligas frekvencojn cele al speciala efekto.

ekvalizilo = equalizer

Aparato por ekvalizi. Ekzistas grafikaj ekvaliziloj, kiuj havas shovregilojn por fiksitaj frevencbendoj, kaj che kiuj la shovregiloj formas videblan kurbon de la tonspektro. Ekzistas ankau parametraj ekvaliziloj, kiuj havas regilojn kun nefiksitaj, shangheblaj frekvencbendoj.

elektra, elektroakustika = electric, electroacoustic

Tia, ke la sono estighas per elektra fenomeno, kiu poste transformighas en sonon. En ekz. elektra gitaro la vibroj de la kordoj kaptighas per magneta sonprenilo. La elektra signalo plifortighas per amplifilo kaj transformigas en sonon pere de lautparolilo. Se la tuta sonkrea proceso okazas elektre (ekz. en sintezilo), oni uzas la vorton “elektronika”. Vidu akustika.

elektra archo = E-bow

Aparateto por ludi elektran gitaron. Oni tenas la elektran archon super la ludata kordo. Magneta kampo de la elektra archo daure vibrigas la kordon kreante sonon iomete similan al la sono de violono ludata per archo. La melankolia sono de elektra archo estas karakteriza por ekz. la bando Big Country, sed audeblas ankau en la albumo {Povus esti simple} de Persone.

elektra bugio = electric boogie

Nov-Jorkdevena strata dancado modighinta komence de la 80-aj jaroj, karakterizata interalie de robotecaj movoj. Vidu rompdancado, hiphopo.

elektra gitaro = electric guitar

Speco de gitaro, kies sono estas kaptata de magneta sonprenilo, kaj amplifata de amplifilo. Elektra gitaro estas la plej karakteriza instrumento de rokmuziko, sed estas kutima ankau en jhazo, popo kaj multaj aliaj muzikformoj. La plej tipa elektra gitaro estas solidkorpa, sed ekzistas ankau duonkorpaj elektraj gitaroj kaj tiaj kun plena resonanca skatolo. La plej fama marko de elektraj gitaroj estas Fender. Vidu basgitaro.

elektra orgeno = electric organ

Klavarinstrumento kun orgenaj sonoj kreataj elektre. Vidu hamondorgeno.

elektra piano = electric piano

Klavarinstrumento kun pianosimila mekanismo, kies marteloj batas metalajn bastonetojn, lamenojn au kordojn. La vibroj kaptighas per magnetaj sonpreniloj. Vidu sintezilo.

elektroakustika = electroacoustic

Vidu elektra.

elektroakustika gitaro = electroacoustic guitar

Speco de gitaro, kiun oni povas ludi amplife au akustike (konataj markoj: Ovation, Takamini, Washburn), kaj kiu havas propran tembron malsaman de kaj akustika kaj elektra gitaro.

elektronika = electronic

Vidu elektra.

elektronika drumo = electronic drumset

Speco de drumo, kiu havas anstatau tamburoj platojn konektitajn al sintezilo au alia aparato, kiu enhavas sonojn. Batante la platojn oni ludigas sintezajn au samplitajn drumajn sonojn. Iaj elektronikaj drumoj havas platojn ankau anstatau cimbaloj. Vidu drumomashino.

elektronika piano = electronic piano

Klavarinstrumento kun piana sono kreata elektronike. Vidu elektra piano.

elektronika popo = electro-pop

Popo, en kiu sinteziloj kaj komputiloj estas la chefaj instrumentoj. Depêche Mode, Orchestral Manoeuvres in the Dark. Vidu elektronika drumo, drumomashino.

elektronika tamburo = electronic drum

Unuopa plato de elektronika drumo. Vidu plato.

elfazigilo = phaser

Efektilo, kiu kreas elfazigon.

elfazigo = phasing

Efekto uzanta prokraston de signalo je malpli ol unu periodo. Vidu prokrasto.

eliga klavo = eject button

Klavo, per kiu oni eligas kasedon el kasedmagnetofono, k-diskon el k-diskludilo k.t.p. Surskribo: eligu. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, pauziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, shaltilo.

eligu = eject

Surskribo sur eliga klavo. Vidu iru, kuru, pauzu, rekuru, stop, ek, for.

eliga lineo = line out

1. Konekto per amplifila shtopilingo, kies signalo estas normigite malalta. El ghi oni prenu eligon ne rekte al lautparolilo, sed al alia amplifilo.

2. Konekto per magnetofona shtopilingo, el kiu oni prenas signalon al amplifilo. Vidu eligingo, enmeto, enmeta lineo, enmetingo.

eliga lineingo = line-out jack

Shtopilingo de la eliga lineo. Vidu enmeta lineingo.

eligingo = output jack

Shtopilingo, el kiu venas la eligo de aparato.

eligo = output

Signalo, kiun eligas elektra aparato, ekz. amplifilo au efektilo. Vidu eliga lineo, eligingo, enmeto, enmeta lineo, enmetingo.

elkonduko = coda

Elkonduka, fina, peco de muzikajho. Vidu enkonduko.

elshalti = switch off

= malshalti. Vidu shalti.

enmeta lineingo, eniga lineingo = line-in jack

Shtopilingo de la enmeta lineo. Vidu eliga lineingo.

enmeta lineo, eniga lineo = line in

1. Konekto per amplifila shtopilingo, en kiun oni metas eligon ne de instrumento, sed de alia amplifilo, ekz. la eligon de gitaramplifilo, kiu estu amplifata ankau de alpublika sonsistemo.

2. Konekto per magnetofona shtopilingo, en kiun oni metas eligon ne de mikrofono, sed de amplifilo au alia aparato. Vidu enmetingo, eliga lineo, eligingo.

enmetingo, enigingo = input jack

Aparata shtopilingo, tra kiu venas la enmeto. Vidu eligingo.

enmeto, enigo = input

Signalo, kiu estas enmetata en elektran aparaton, ekz. amplifilon au efektilon. Vidu enmeta lineo, enmetingo, eligo, eliga lineo, eligingo.

(Kaj “enmeto” kaj “enigo” estas bonaj esprimoj. La vorto “enmeto” shajnas tamen preferinda por havi pli klaran sonan diferencon disde la malo: “eligo”.)

enkonduko = intro, introduction

Enkonduka, komenca, parto de muzikajho. Vidu elkonduko.

eolia modalo = Aeolian mode

Vidu modalo.

eta = diminished

Tia, ke ghi estas je duonduto malpli granda ol minora au perfekta tono au intervalo. [Eta kvinto, eta duto.] Vidu ega.

etakordo = diminished chord

Minora akordo, en kiu la kvinto estas eta. Vidu egakordo, ega.

evento = event

Vidu sekvencilo.

falsa = out of tune

= mistona. Mise subtona au mise supertona.

falseto = falsetto

Speciala maniero kanti altajn tonojn per strechado de la vochkordoj tiel, ke nur la randoj vibras. Falseto estas malpli dinamika kaj malpli richa je harmonoj ol normala vocho. Iuj viraj rokkantistoj uzas falseton. Orioles, Bee Gees.

fano = fan

Fervora admiranto kaj sekvanto de artisto au bando. (Mallongigo de fanatikulo.) Vidu grupulino.

ferkromajha kased(bend)o = ferrochrome cassette

Vidu kasedo.

filtrilo = filter

Elektronika sintezila filtrilo, kiu forigas certajn frekvencojn de la sono, kaj kiun oni uzas por shanghi la tembron de la tonoj. Vidu oscililo.

fingri = to finger

Vidu fingrotabulo.

fingroplektro = finger plectrum

Plektro, kiun oni fiksas al la pinto de fingro.

fingrotabulo = fingerboard, fretboard

Tiu parto de kordinstrumenta kolo, sur kiun oni metas la fingrojn por mallongigi la vibrantan parton de la kordoj kreante (fingrante) la deziratajn tonojn. Vidu freto, frapofingrado.

flangilo = flanger

Efektilo, kiu flangas sonon.

flango = flanging

Efekto simila al elfazigo, sed kun pli granda prokrasto, tiel ke rezultighas shajna shanghigho de la tonalto.

flanktemo = bridge

1. En roko kaj popo: Kroma muzika temo, kiu aperas nur kelkfoje en komponajho kiel variajho de la ordinaraj versoj kaj refrenoj.

2. En jhazo: La B-parto en ekz. la komponajha strukturo A A B A.

fleksi = bend

Intence iom altigi au malaltigi tonon por efekto. Sintezilo normale havas tonfleksilon, per kiu oni povas fleksi la ludatan tonon. Vidu subtona, supertona, falsa, blusa tono.

flemadidlo = flamadiddle

Tamburluda rudimento. Kombino de flemo kaj paradidlo.

flemo = flam

Tamburluda rudimento. Simpla bato kun unuobla antaubato. Vidu rufo.

fluto = flute, recorder

Blovinstrumento, kiu konsistas el rekta tubo kun truoj kaj/au klapoj. La sonon oni kreas blovante kontrau egho en truo flanka (transversa fluto), au ekstremajha (ekz. bekfluto).

fokstroto, fokstrotodanco = fox-trot

1. Populara pardanco en 4/4-takto. Kreita en Usono en 1914.

2. Muziko por tia danco.

folklora muziko = folk music

Popola tradicia muziko, kontraste al populara muziko kaj arta muziko.

folklora roko = folk rock

Ia mikso inter roko kaj folklora muziko. Fairport Convention, Steeleye Span, Alan Stivell. La esprimo Folk rock havas en Usono iom specialan signifon (Bob Dylan, Byrds), sed ankau tio estas speco de folklora roko, nome Usona folklora roko.

for = off

Surskribo sur klavo au alispeca shaltilo, per kiu oni malshaltas (kaj ofte ankau shaltas) elektran aparaton. Vidu ek, kuru, eligu, iru, pauzu, rekuru, stop.

fortepiano = piano

La origina nomo de piano.

frapfrazo = lick

Mallonga placha muzika frazo ene de la harmonia framo de unu akordo. Vidu ripetfrazo.

frapofingrado = hammer(-on)

Ludado de tono sur kordinstrumento per tiel forta frapa fingrado kontrau la fretojn au la fingrotabulon, ke la kordo ekvibras sen bezono de pinchado. Vidu chapmanbastono.

frapopinchado = popping, hit and pick, woodslapping

Maniero ludi basgitaron multe uzata en ekz. funko. Oni alterne forte frapas la kordojn per la flanko de la dikfingro kaj tre forte tirpinchas ilin per la aliaj fingroj. Ankau en frua jhazo oni foje tiel ludis kontrabason por entute esti audata.

fresha jhazo = cool jazz

Speco de jhazo aperinta fine de la 40-aj jaroj, karakterizata de senstrecha ritmo, retenata ludado kaj pli komplika kompona strukturo. Miles Davis, Lennie Tristano, Stan Getz.

freto = fret

Chiu el la suprenstarantaj linioj sur la fingrotabulo de kordinstrumento, kiuj montras, kie oni fingru la diversajn tonojn.

frevo = freve

Brazila muziko kaj danco tre populara, ligita al la karnavalo, chefe en la Brazila nord-oriento. Vidu sambo.

frigia modalo = Phrygian mode

Vidu modalo.

fronta membrano = front head

Tiu membrano de druma bastamburo, sur kiun oni ne batas, sed kiu nur resonas. Vidu funda membrano, bata membrano.

funda membrano = bottom head

Tiu membrano de tamburo, kiu trovighas sur la funda aperturo. En drumaj tamburoj la funda membrano ne estas batata, sed nur resonas. Vidu fronta membrano, bata membrano.

funko = funk (music)

1. Speco de tre ritma, sinkopa muziko parenca al soulo. James Brown, George Clinton. Vidu repo.

2. = souljhazo.

furoro = vogue, craze, hit

1. Disvastighanta modo, sukceso.

2. = furorajho.

furorajho = hit

Tre sukcesa muzikpeco, kies registrajho estas multe achetata kaj/au ludigata en radio k.s. Vidu shlagro.