Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - NOP

nadlo = stylus

Vidu sonprenilo.

naturigilo = natural (sign)

= bekvadrato. Kromsigno de muzika notacio. Nuligas antauan bemolon au dieson. Vidu bemolo, dieso, dubemolo, dudieso.

nauno

= nauto.

nauto = ninth

1. La naua tono de diatona gamo, egala al la dua, sed okton pli alta.

2. Intervalo de la du ekstremaj el nau sinsekvaj tonoj de diatona gamo.

netonala = atonal

Tia, ke ghi ne uzas difinitajn tonalojn.

nita cimbalo = rivet cymbal

Speco de cimbalo kun kelko da truoj, en kiuj estas loze metitaj nitoj. Kiam oni batas nitan cimbalon, la nitoj vibras kreante specialan kontinuan sonon.

normala kased(bend)o = normal cassette

Vidu kasedo.

notacio, muzika notacio = (musical) notation

Sistemo de signoj por skribi muzikon. Vidu liniaro, klefo, tonalsigno, noto, silento, kromsigno.

noto, muziknoto = note

Signo de muzika notacio. Montras la tonalton kaj dauron de unu tono au bato. Lau la daurolongo oni distingas inter “plena noto”, kiu dauras tutan mezuron en 4/4-takto (la plej ofta takto), “duona noto”, kiu dauras duonon de plena noto, “kvarona noto”, “okona noto”, “dek-sesona noto”, “tridek-duona noto” kaj “sesdek-kvarona noto”. Vidu silento.

Nov-Orleana jhazo = New Orleans jazz

Speco de jhazo kreita chirkau 1900 en Nov-Orleano en Usono. Ludata de 3 au 4 blovinstrumentoj kaj ritma sekcio. Uzas komunan improvizadon. Oliver’s Creole Jazz Band.

ojo = oi (music)

Speco de muziko parenca al punko. 4-skins, Splodge, Blitz.

okona noto, okono = eighth note, quaver

Vidu noto.

oktavo

= okto.

okto = octave

1. La oka tono de diatona gamo (nome identa al la unua, sed kun duobla frekvenco).

2. Intervalo de la du ekstremaj el ok sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - C en la sekva okto).

ora disko, orpremia disko = gold record

Premio por disko, kiu vendighis en certa kvanto (malsama en diversaj landoj, ekz. unu miliono). Ankau la premiita disko mem estas nomata “ora disko”.

orgeno = organ

Muzikinstrumento kun klavaro, pedalaro kaj tuboj, tra kiuj aero estas blovata. Vidu elektra orgeno, hamondorgeno.

ortodoksa teno = orthodox grip

Maniero teni du tamburbastonetojn, unu mano la dorson supre, la alia la manplaton supre. Devenas de la tekniko de marshtamburoj. Vidu simetria teno.

oscililo = oscillator

Ilo por krei oscilojn (= vibrojn). En sintezilo la tonoj estas kreataj per elektraj oscililoj. Vidu filtrilo.

palmvina muziko = palm-wine music

Speco de akustika gitardominata Afrika muziko parenca al hajlajfo kaj jhujhuo. Kwaa Mensah. Vidu afro-, bakango, chimurengo, kvelao, makoso, sukuzo.

panorami = to pan

Loki sonon en la stereofonia “panoramo”, chu ekstreme dekstre, chu ekstreme maldekstre, chu ie inter la ekstremoj. Vidu panoramilo.

panoramilo = pan pot

Regilo, per kiu oni panoramas sonon. En stereofonia miksilo chiu kanalo havas sian propran panoramilon. Vidu sonekvilibrilo.

papagismo

Vidu papago.

papago = parrot

Artisto, kiu tute ne scias la lingvon, en kiu li kantas (teatras au simile), sed kiu nur parkerigis la vortojn. La papagismo estas fenomeno preskau ekskluzive Esperanta, kaj la granda subteno kaj atento, kiun la papagoj ricevas de la Esperantistoj, montras neseriozan sintenon al la propre Esperanta kulturo.

paradidlo = paradiddle

Tamburluda rudimento. Serio de batoj per alterne dekstramana kaj maldekstramana bastonetoj interrompita de du sinsekvaj batoj per la sama mano. Vidu flemo, flemadidlo, rufo, rulado.

parametra ekvalizilo = parametric equalizer

Vidu ekvalizilo.

paroltamburo

= gangano.

pasiva elektroniko = passive electronics

Vidu aktiva elektroniko.

pauziga klavo = pause button

Klavo, per kiu oni igas ekz. magnetofonon pauzi en la ludado de bendo, k-diskludilon pauzi en la ludado de k-disko k.t.p. Surskribo: pauzu. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, shaltilo.

pauzu = pause

Surskribo sur pauziga klavo. Vidu eligu, kuru, iru, rekuru, stop, ek, for.

pedala shtalgitaro = pedal steel guitar

Elektra kordinstrumento muntita sur krurohava tabulo kun pedaloj kaj stangoj, per kiuj oni reagordas dumlude. Ludata per ronda shtala glitilo nomata “shtalo”. Uzata precipe en kontreo. Vidu glitgitaro, Havaja gitaro, shtalgitaro.

pedalo = pedal

1. Mekanismo, kiun oni manipulas perpiede. Ekz. pedalo de bastamburo, piano, charlestono.

2. Surplanka efektilo shaltata piede.

pendanta tamo = small tom, mounted tom

= tameto. Vidu tamo.

perkuti = to strike, tap, percuss

Frapi (malmolan objekton kontrau alia) por krei sonon. Vidu perkutinstrumento.

perkutinstrumento = percussion

1. Muzika instrumento, kiun oni sonorigas per perkuto (frapo), ekz. tamburo, marimbo, cimbalo.

2. Kun J-finajho: Aro de perkutinstrumentoj aliaj ol tiuj en drumo, ludataj de unu perkutinstrumentisto. Vidu drumo.

peza = heavy

Eco de muziko ne tro rapida kaj kun emfazo je forta ritmo kaj densa (ne necese lauta) sono. Vidu metalroko.

piano = piano

Granda instrumento kun kordoj, ludata per klavaro. La kordoj de ordinara piano estas vertikalaj (vertikala piano), tiuj de granda orkestra piano estas horizontalaj (horizontala piano). Vidu elektra piano.

picho, pitcho

EVITINDAJ. tonalto.

pikplukado = chicken-picking

Speco de gitarludado uzata precipe en rapida kontreo. Konsistas el rapidaj mallongaj (re)frazoj kun mallongegaj tonoj ludataj kun (parte) dampitaj kordoj. Alvin Lee, James Burton.

pinchi = to pick, to pluck

Vibrigi kordojn de instrumento per la fingropintoj, au per la ungoj. Vidu frapofingrado, frapopinchado, plektro.

pirata albumo = bootleg (record)

Albumo eldonita sen permeso de la kopirajta posedanto au la artisto. Ghi povas esti au senlegha kopio de ordinara albumo, au senlegha registrajho, kiun la artisto ne deziras eldonita.

planka tamo = floor tom

= tamego, staranta tamo. Vidu tamo.

plato = pad

Tambursimila, sed plata kaj mem praktike silenta ilo, sur kiun oni batas en elektronika drumo. La plato sentas la batojn, kaj sendas impulsojn al sintezilo, kiu produktas la enprogramitan (perkutan) sonon. Vidu sintezilo, sampli.

plauda cimbalo = splash cymbal

Speco de kraka cimbalo. Tre malgranda kaj maldika, faranta mallongdauran altfrekvencan krakon, kvazau plaudon.

plektro = plectrum, pick

Malgranda maldika peco de plasto au alia materialo, tenata mane, kaj uzata por vibrigi la kordojn de gitaro, mandolino k.t.p. Vidu fingroplektro kaj elektra archo.

plektroshirmilo = pick guard, scratch plate

Ordinare plasta plato fiksita sur la korpo de kordinstrumento ludebla plektre, ekz. gitaro, por protekti la korpon kontrau trafoj de la plektro dumlude.

plena noto = whole note, semibreve

Vidu noto.

plenduta gamo = whole-tone scale

Sestona gamo konsistanta el nur plendutoj, ekz. C, D, E, F diesa, G diesa, A diesa.

plenduto = whole tone

Vidu duto.

plenigo = fill in

Frazo ludata de (akompana) instrumento kvazau por plenigi truon en la muziko, ofte en tiuj lokoj, kie la melodio mem pauzas. Plenigoj ankau ofte aperas ghuste antau nova parto de la muzikpeco, kiel enkonduko al ghi. Vidu respondfrazo.

plurvocha = polyphonic

Tia, ke pluraj tonoj (vochoj) estas samtempe ludataj/ludeblaj. Ekzistas plurvochaj sinteziloj, per kiuj eblas ludi plurajn tonojn samtempe, kaj unuvochaj per kiuj ne eblas ludi akordojn. Vidu multatembra.

podia skatolo = stage-box

Skatolo kun pluraj shtopilingoj, al kiuj oni konektas la mikrofonojn kaj aliajn aferojn sur podio. Vidu kombinita kablo.

podio = stage

Altigita loko en koncertejo, kie muzikistoj trovighas dum koncerto.

podia

= koncerta.

ponto = bridge

Elstarajho sur la instrumenta korpo (ligna peco au simile), sur kiu estas strechitaj la kordoj de kordinstrumento. La ponto de gitaro estas gluita al la korpo, dum tiu de violono estas negluita. Vidu selo, kapo.

popo, popmuziko = pop (music)

1. Speco de muziko varianta lau la tempoj kaj modoj, sed normale karakterizata de dancebla ritmo kaj facile memoreblaj melodioj kaj tekstoj. Irving Berlin, Frank Sinatra, Gilbert Becaud, Monkeys, Tom Jones, Abba, Ala Pugachova, Lionel Ritchie, Madonna. Vidu shlagro.

2. EVITINDA. Mallongigo de populara muziko.

poproko = pop rock

Roko kun multaj el la ecoj de popo. Beach Boys, Beatles, Eagles.

populara muziko = popular music

Ghenerala esprimo por chiuj specoj de muziko, pri kiuj interesighas la grandaj popolamasoj. Kontrastas unuflanke al arta muziko (“klasika muziko”), kiu havas pli limigitan publikon, kaj aliflanke al folklora muziko. Precize kia muziko estas nomata “populara”, tre varias lau la tempoj, lokoj kaj modoj. Vidu popo.

portebla studio = porta-studio

Speciala plurkanala kasedmagnetofono kun enkonstruita miksilo. Povas servi kiel simpla muzika studio.

posta tusho = aftertouch

Funkcio de kelkaj sintezilaj klavaroj, che kiuj plia premo sur klavo post la ordinara premo kauzas ian shanghon de ekz. la tonalto, tembro au lauto de la sono.

poshkasedludilo

= poshmagnetofono.

posh-k-diskludilo, posh-KD-ludilo, posh-kompaktadisk- = CD Walkman

Portebla tre malgranda k-diskludilo auskultata per kapauskultiloj.

[“Posh-k-diskludilo” elparolighu “poshkodiskludilo”.]

poshmagnetofono = Walkman

= poshkasedludilo. Portebla tre malgranda kasedmagnetofono auskultata per kapauskultiloj. Enhavas foje ankau radion.

poshradio = radio Walkman

Portebla tre malgranda radio auskultata per kapauskultiloj.

potenciometro = potentiometer, pot

Regilo funkcianta per variado de impedanco.

premrulado = press roll

= zumrulado. Vidu rulado.

primo

= unuto.

produktisto = producer

Organizanto de la laboro de artisto en studio. Nuntempe bona produktisto estas preskau same grava kiel la artisto por la fina rezulto. Vidu managhero, turnemanaghero.

prokrastilo = delay unit

Efektilo, kiu kreas efekton per prokrasto de la sono. Vidu ehhilo, elfazigilo, flangilo, hhorilo.

prokrasto = delay

Malfruigo de signalo. Miksante prokrastitan signalon kun la neprokrastita origina signalo oni povas krei diversajn sonefektojn. Elfazigo, flango, spacosono kaj ehho estas specoj de prokrasta efekto. Vidu hhorilo.

promenbaso = walking bass

Maniero ludi bason ofta en jhazo. Anstatau resti je la akordaj tonoj, la baso kvazau promenas lau la gamo au ech kromate, kun pli-malpli unu tono por chiu pulso.

psikedela roko = acid rock, psychedelic rock

Speco de roko, kiu provas krei efektojn similajn al tiuj de drogoj. Grateful Dead, Frank Zappa, Pink Floyd.

pulso = beat, pulse

= bato. Chiu el la akcentoj en mezuro. La nombro de pulsoj dependas de la takto. Vidu chefpulso.

punko = punk (rock)

Speco de agresa roko de la sepdekaj jaroj. Pretendis reiri al la simplaj fundamentaj ecoj de roko. Ramones, Sex Pistols, Clash. Vidu ojo.

punktita noto = dotted note

Ordinara noto sekvata de punkto, kiu montras plilongigon de la dauro je duono. Vidu duolo.