Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - SSH

sakso = sax

Slanga mallongigo de saksofono.

saksofono = saxophone

Blovinstrumento, kiu estas klasata kiel ligna blovinstrumento pro la bushpeco, sed kiu fakte estas el metalo. Ekzistas diversaj grandoj de baso ghis soprano, chiuj en kurba formo (krom kelkaj sopranoj). Origine orkestra instrumento, sed nun chefe jhaza kaj popularmuzika.

salso = salsa

Komuna nomo de diversaj Usonaj specoj de Karib-insulardevenaj (chefe Kub-devenaj) muziko kaj danco. Influita ankau de jhazo, soulo kaj roko. Vidu Latin-Amerika roko.

sambo = samba

Speco de Brazila muziko kaj danco en 2/4-takto au 4/4-takto. El la multaj diversaj sambostiloj estas plej fama la karnavala sambo. Vidu frevo.

sampli = to sample

Ciferece registri specimenojn de ekz. instrumentaj sonoj, por posta uzo ekz. en sintezilo tiel, ke la sintezilo sonas praktike kiel la samplita instrumento, char la sonoj ja efektive estas de tiu instrumento. Vidu elektronika drumo, drumomashino, melotrono, sintezi, imita sintezilo.

samplilo = sampler

Elektronika aparato por sampli sonojn.

seka = dry

Tia, ke spacosono au ehho ne estas aldonita.

seksto

= sesto.

sekurigilo

= cirkvitgardilo.

sekvencilo = sequencer

Komputilo por automate ludigi sintezilon. Sekvencilon oni programas per sekvenco (cheno) de eventoj (tonoj, batoj kaj aliaj komandoj), kiuj estas poste automate plenumotaj. Vidu MIDI-o.

sekvenco = sequence

Vidu sekvencilo.

selo = nut

Elstarajho, sur kiu apogighas la kordoj che la supro de kordinstrumenta kolo, kaj kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj. Ordinare kun nochoj, tra kiuj pasas la kordoj. Vidu ponto, kapo.

senkabla konekto = radio mike

Sistemo de radia konekto inter elektraj instrumentoj au mikrofonoj, kaj iliaj amplifiloj. Ebligas al artisto pli libere movighi sur podio (au ech for de la podio).

septa akordo = seventh chord

Akordo konsistanta el unuto, trito, kvinto kaj septo. La septo estas ordinare minora. Se la septo estas majhora, oni parolas pri “majhorsepta akordo”.

septimo

= septo.

septo = seventh

1. La sepa tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el sep sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Intervalo de dek duondutoj estas “minora septo”. Intervalo de dek unu duondutoj estas “majhora septo”.

sesdek-kvarona noto, sesdek-kvarono = sixty-fourth note, hemidemisemiquaver

Vidu noto.

sesto = sixth

1. La sesa tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el ses sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Intervalo de ok duondutoj estas “minora sesto”. Intervalo de nau duondutoj estas “majhora sesto”.

sibla cimbalo = swish cymbal

Speco de cimbalo, kiu batite donas siblecan sonon.

signalo = cue, signal

1. Interkonsentita signo uzata inter muzikistoj por atentigi pri ekz. shangho en la ludata muziko.

2. Elektra kurento, kiu portas ian informon, ekz. tra kablo inter elektra instrumento kaj amplifilo.

silento = rest

Signo de muzika notacio. Montras silenton en la ludado. Por chiu noto ekzistas responda silento kun sama dauro: “plena silento”, “duona silento”, “kvarona silento”, “dek-sesona silento”, “tridek-duona silento”, “sesdek-kvarona silento” ...

simetria teno = matched grip

Maniero teni tamburbastonetojn, ambau manojn la dorson supre. Vidu ortodoksa teno.

simfonia roko = symphonic rock

Speco de roko kun komplika kvazau simfonia strukturo, kaj ofte kun nekutimaj taktoj kaj gamoj. Yes, Genesis, Marillion. Vidu jhazroko.

sinkopo = syncopation

Intenca alilokigo de regula akcento, kutime per akcentado de malforta parto de mezuro. Jhazo, funko, sambo kaj bosanovo estas ekzemploj de tre sinkopaj muzikstiloj. Vidu interpulso.

sintezatoro

EVITINDA. sintezilo.

sintezi = to synthesize

Produkti muzikan sonon elektronike (ne akustike), ekz. per oscililo, elektronika filtrilo k.t.p. Vidu sintezilo, sampli.

sintezilo = synthesizer

Muzika instrumento, kiu kreas sonon elektronike per sintezado. Ordinare ludata per klavaro, sed la regilaro por elekti la tonojn ankau povas havi alian formon, ekz. gitarsintezilo, blovinstrumenta sintezilo. En modernaj sinteziloj uzighas ankau samplitaj, do nesintezitaj, sonoj. Vidu sampli.

sinto = synth

Slanga mallongigo de sintezilo.

sinusa tono = sine tone

Vidu harmono.

skalo = scale

EVITINDA. gamo.

(La vorto “skalo” havu prefere nur ekstermuzikajn signifojn. Por la muzika signifo oni uzu nur la vorton “gamo”, kiel montras la Fundamento de Esperanto.)

skao = ska

Speco de muziko evoluinta en Jamajko en la 50-aj jaroj. Mikso de Afrikdevena muziko (ekz. mentoo) kaj ritmenbluso. Karakterizata interalie de ripetfrazaj blovinstrumentoj. {My Boy Lollipop}, Specials, Selecter, Madness. Skao poste evoluis al rokstedio kaj fine al regeo.

skato, skatkantado = scat (singing)

Jhaza senvorta kantmaniero, kiu imitas instrumentan solon. Vidu repo.

skiflo = skiffle

Speco de Brita rokabilo populara en la 50-aj jaroj. Uzis hejmfaritajn instrumentojn. Tipa estis lavtabulo uzata kiel ritma instrumento. Ken Colyer Band, Lonnie & His Skiffle Group.

sklava amplifilo = slave amplifier

Aldona amplifilo, kiu ricevas sian signalon ne rekte de instrumento, sed tra alia chefa amplifilo. Vidu lineo.

solgitaristo = lead guitarist

Gitaristo, kiu chefe ludas solojn kaj melodiojn. Vidu akompana gitaristo.

solidkorpa = solid body

Pri kordinstrumento: Tia, ke ghi ne havas resonancan skatolon, sed anstataue magnetajn sonprenilojn. [Solidkorpa gitaro, solidkorpa violono.] Vidu elektra, duonkorpa.

solisto = soloist

Muzikisto, kiu momente au kutime ludas solo(j)n. Vidu solgitaristo.

solo = solo

1. Ludado au kantado de sola muzikisto.

2. Normale improviza kaj libera ludado au kantado de muzikisto, kiu estas la chefa (sola) centro de atento. [Gitarsolo, skatsolo.] Vidu solgitaristo.

soloo = solo

= solo.

sonbendo

= bendo.

sonekvilibrilo = sound balance control

Regilo, per kiu oni regas la relativan lauton de la du kanaloj de stereofonia aparato. Vidu panoramilo.

sonkesto = sound box

= resonanca skatolo. Vidu korpo.

sonkluzo = (sound) gate

Elektronika aparato, kiu permesas trapason nur de sonoj sufiche lautaj, tiel forigante parton de la bruo en sonregistrado. Uzata ankau kiel efektilo. Vidu kompresoro.

sonkontrolo = sound check

Antaukoncerta kontrolado kaj provludado de chiuj instrumentoj, mikrofonoj k.t.p., dum oni alghustigas la regilojn de la amplifiloj kaj aliaj aparatoj por atingi plej bonan sonon. Vidu sonteknikisto.

sonaparato = sound module

Aparato, kiu enhavas (ordinare ciferece storitajn) sintezajn au samplitajn sonojn. Per ekz. MIDI-a klavaron au tamburaj platoj oni povas ludigi la sonojn. Vidu elektronika drumo.

sonorilo = bell

1. Metala kava konuso, larghighanta che la rando, kun au sen interna svingebla frapilo. Uzata por sonori, ekz. en preghejo. Vidu bovsonorilo.

2. La meza suprenstaranta parto de cimbalo, kiu batate donas pli klaran, pli sonorilecan sonon ol la cetero de la cimbalo.

sonprenilo = pick up

1. Nadla sonprenilo: ilo, kiu pere de nadlo kaptas la sonon storitan en la kaneloj de gramofona disko. 2. Magneta sonprenilo: ilo, kiu pere de magnetoj kaptas la vibrojn de metala kordo de ekz. elektra gitaro. 3. Kontakta sonprenilo = transducer (pick up): ilo, kiu kontakte fiksite sur muzikinstrumento kaptas la vibrojn rekte de la instrumenta korpo, kordo au alia vibranta parto. Vidu mikrofono.

sonprofilo = envelope

“Aspekto” de muzika sono el vidpunkto de ghia lauto. Normale oni parolas pri kvar fazoj de sonprofilo: “atako” (la komenca fazo, kiu povas esti ekz. subita au iom-post-ioma), “velko” (la mallautigho post la atako), “tenado” (la pli-malpli longa kaj egallauta chefa fazo), kaj “cheso” (la fina malapero). Sinteziloj havas regilojn por formi sonprofilon. Vidu tembro, tonalto, filtrilo, oscililo.

sonsistemo = sound system

Kunfunkcianta aro de aparatoj, precipe amplifilo(j) kaj lautparolilo(j), kiu ebligas audigon de sono, ekz. registritan sonon de disko, bendo k.s., au sonon kaptatan per mikrofonoj. Vidu alpublika sonsistemo, alartista sonsistemo.

sonteknikisto = sound technician

Prizorganto de la teknika flanko de la sono en studio au dum koncerto. Vidu produktisto, turnemanaghero, turneisto.

sontremigilo = tremolo arm, vibrato

Stango sur la ponto de elektra gitaro. Manipulante sontremigilon oni movas la ponton shanghante la tonalton de la kordoj por efekto (ekz. trema sono).

sontruo = soundhole

Sonellasa truo en la resonanca skatolo de akustika instrumento.

soprano = soprano

1. Tonregistro de instrumento au (virina) vocho. La plej alta registro, super aldo. [Sopransaksofono, soprankantistino.]

2. Instrumento, vocho au kantisto kun tia registro. Vidu baritono, baso, tenoro.

3. EVITINDA. diskanto.

souljhazo = soul jazz

Speco de jhazo kun elementoj de gospelo kaj ritmenbluso. En la 50-aj jaroj nomata ankau “funko”. Cannonball Adderley.

soulo = soul (music)

Speco de muziko kreita en Usono el gospelo kaj ritmenbluso. Karakterizata chefe de forte sentesprima kantado. Aretha Franklin, Otis Redding, James Brown, Randy Crawford.

spacosonilo = reverb unit

Efektilo, kiu produktas artefaritan spacosonon.

spacosono = reverb

Efekto kun tre rapida sona prokrasto. Donas impreson de sono en granda spaco. Vidu ehho.

stabiliga stango = truss rod

Metala stango ene de la kolo de multaj kordinstrumentoj. Fortikigas la kolon, kaj ebligas korekton de tordigho au kurbigho de la kolo.

staranta tamo = floor tom

= tamego, planka tamo. Vidu tamo.

stativo = stand

Ilo konsistanta baze el vertikala stango kun piedo. Uzata por teni ekz. instrumenton au mikrofonon en dezirata pozicio. [Tamburstativo, charlestona stativo, mikrofonstativo.] Vidu brakstativo.

stelulo = star

Treege fama artisto. Vidu fano, superbando, superstelulo.

stereo = stereo

Mallongigo de stereofonio.

stereofonio = stereo

Sonreprodukta tekniko, kiu uzas du kanalojn (iafoje pli ol du) kun (iom) malsama sono, kio kreas la impreson, ke sonoj venas el malsamaj direktoj. Vidu monofonio. |KM| Atentu, ke la responda A-vorto estas “stereofonia”, ne *stereofona*.

stop = stop

= haltu. Surskribo sur stopa klavo. Vidu eligu, iru, kuru, pauzu, rekuru, ek, for.

stopa klavo = stop button

= haltiga klavo. Klavo, per kiu oni haltigas magnetofonon, k-diskludilon k.t.p. Surskribo: stop. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, pauziga klavo, registra klavo, eliga klavo, shaltilo.

stopritmo = stop time

Akompanmaniero, en kiu la akompanantoj ludas nur mallongajn akcentojn je la unua bato de chiu mezuro, au je la dua kaj kvara batoj. Ofta en frua jhazo.

strofo = verse, stanza, strophe

Chiu el la egalmezuraj, samaranghaj kaj samrimaj dividoj en lirika poemo. En muziko oni uzas anstataue la vorton verso por la sama afero.

studia muzikisto = studio musician, session musician

Muzikisto, kiu specialighis pri studia laboro, kaj kiun oni ordinare dungas por unuopaj okazoj.

studio = studio

Ejo speciale ekipita por registri muzikon au aliajn sonojn. Vidu sonteknikisto, produktisto, miksilo, dubli.

subdominanto = subdominant

1. La kvarto de toniko.

2. Akordo bazita sur la kvarto de toniko. Vidu dominanto.

subtona = flat

Iom sub la ghusta tonalto. Vidu supertona, falsa, blusa tono, fleksi.

sufloro

1. Persono, kies tasko estas je bezono flustri al sursceneja teatra artisto la ghustajn dirotajn vortojn, se tiu forgesas ilin.

2. = alartista lautparolilo. Vidu alartista sonsistemo.

sufoka cimbalo = choke cymbal

Speco de malgranda kaj maldika kraka cimbalo, kies vibradon oni kutime haltigas (sufokas) per la mano tuj post la krako. Tipa por frua jhazo. Ankau aliaj cimbaloj povas esti sufoke ludataj.

sukuzo = soukous

Populara muziko de Kongolo kaj Zairo. Influita de rumbo. Dr Franco & OK Jazz, M’Pongo Love, Kanda Bongo Man, Shock Stars. Vidu afro-, bakango, chimurengo, hajlajfo, jhujhuo, kvelao, makoso.

(Sukuzo estis antaue nomata “Kongojhazo”.)

superbando = super group

Bando kun muzikistoj, kiuj chiuj jam famighis en aliaj bandoj. Vidu stelulo, superstelulo.

superharmono = overtone, partial

Vidu harmono.

superstelulo = super star

Treege fama stelulo, al kiu la amaskomunikiloj dedichas senchesan atenton. Vidu superbando.

supershargho = overload

Tro forta elektra signalo, kiu rezultigas distorditan sonon.

supertona = sharp

Iom super la ghusta tonalto. Vidu subtona, falsa, blusa tono, fleksi.

supertono

= superharmono.

surbendigi, surdiskigi = to record

Registri muzikon sur bendon kaj diskon respektive.

svingo = swing

1. Jhaza ritmo, en kiu la kvaronoj estas dividataj ne en du egalaj okonoj, sed en unu longa “okono” kaj unu mallonga. La longa respondas pli-malpli al du triolaj okonoj, kaj la mallonga al unu triola okono, sed la preciza rilato inter la longeco de la du okonoj donas diversajn variantojn de svingo. Vidu shuflo.

2. Malpreciza pozitiva eco la ritmo de ia muziko. Se muziko estas svinga (se ghi svingas), ghi estas ritme plache ludata kaj danciga.

3. Speco de jhazo kreita en la 30-aj jaroj. Ludata chefe de grandaj jhazbandoj. Uzas svingan ritmon. Benny Goodman, Jimmie Lunceford, Buddy Rich.

shalti = switch on

1. Fermi elektran cirkviton, tiel ke la kurento komencas flui. La malo estas “malshalti” (au “elshalti”). Vidu komuti.

2. EVITINDA. Fermi au malfermi elektran cirkviton.

shaltilo = switch, on-button

1. Aparato (au parto de aparato), per kiu oni shaltas (kaj ofte ankau malshaltas).

2. Regilo, ekz. klavo, kiun oni manipulas por shalti (kaj ofte ankau malshalti). Vidu ek, for, komutilo, iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, pauziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo.

shekereo = shekere

Afrikdevena ritma instrumento konsistanta el granda kalabaso kovrita per shnura reto kun bidoj. Vidu kabazo.

shlagro = pop hit

Furora popa kanto. Vidu furorajho.

shovregilo = fader

Vidu regilo.

shtalgitaro = steel guitar

1. Instrumento simila al pedala shtalgitaro, sed sen pedalaj kaj stangaj mekanismoj. Vidu Havaja gitaro.

2. Mallongigo de pedala shtalgitaro.

shtalo = steel

Vidu pedala shtalgitaro.

shtaltamo = steel drum, steel pan

Instrumento inventita en Trinidado. Farita el oleujo, kaj ludata per kauchukpintaj bastonetoj. Ekzistas en diversaj grandoj, ekz. “tenorshtaltamo” (kiu ludas melodiojn), “gitarshtaltamo” (por harmonioj) kaj “basshtaltamo”.

shtonroko = hard rock

Malmola formo de roko, kiu ekzistas jam de la tempo de rokenrolo. {Hound Dog}, {Tutti Frutti}, Rolling Stones, Cream. Shtonroko poste evoluis al metalroko.

shtopilo = plug

Ilo por meti en shtopilingon kreante elektran kontakton. Vidu jhaka shtopilo, viro.

shtopilingo = socket

Aperturo, en kiun oni metas elektran shtopilon por krei elektran kontakton. Vidu jhako, ino.

shuflo = shuffle

4/4-takta ritmo, en kiu oni (akcente) ludas la unuan kaj trian triolan okonon de chiu pulso. Vidu bugio, svingo.