Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - K

kabazo = cabaza

Ritmoinstrumento uzata chefe en Brazila muziko, devenas de shekereo. Ekzistas en du formoj: A. Sekigita tenilhava kalabaso chirkauita de reto el bidoj. Oni ludas frotante la reton kontrau la kalabason. B. Pli moderna formo. Tenilhava cilindro kun ringaj bidshnuroj. Ludighas frote au frape.

kablo = cord, cable

Metala fadeno au drataro chirkauita de (plasta) izolajho, uzata por kondukti kurenton. Elektraj instrumentoj estas konektitaj al amplifiloj per kabloj, kaj aliaj muzikaparatoj estas konektitaj inter si per kabloj. Vidu senkabla konekto.

Kajhuna akordiono = Cajun accordion

Speco de diatona akordiono kun klavaro pianosimila, sed sen la nigraj klavoj. Uzata en Kajhuna muziko. Vidu bandoniono, koncertino.

Kajhuna muziko = Cajun (music)

Vigla dancmuziko kreita de la Kajhunoj (Kanadodevenaj Franclingvanoj) de Nov-Orleano surbaze de Franca folklora muziko kun influoj de diversaj aliaj specoj de muziko, karakterizata interalie de la Kajhuna akordiono. La Kajhuna muziko influis multajn kontreajn kaj rokajn artistojn. Queen Ida. Vidu zajdeko.

kalimbo = kalimba, thumb piano

= dikfingra piano. Instrumento el Afriko. Ligna skatolo au tabuleto kun metalaj au bambuaj lamenoj, kiuj estas ludataj per la dikfingroj de ambau manoj.

kalipso = calypso

Speco de muziko kaj danco kreita en la Kariba insularo fine de la 19-a jarcento. Speco de kalipso estis popularigita tutmonde de Harry Belafonte {Banana Boat Song}.

kalkuli (takton) = count (time)

Difini la ludotan takton kaj rapidecon de muzikpeco per eldiro de nombrovortoj en ghusta ritmo kaj rapideco. En tia kalkulado oni povas uzi la mallongigon “un’” anstatau “unu”.

kampara bluso = country blues

La origina popola formo de bluso kantata de sola kantisto lau propra gitara akompano. Kreita en la delta regiono de Misisipo kaj partoj de Teksaso kaj Arkansaso. Blind Lemon Jefferson, Charley Patton, Robert Johnson.

kanalo = channel

Aparta vojo de signalo (sono) tra amplifilo, miksilo k.s. Vidu trako, klakokanalo.

kanelo = groove (of record)

Spirala sulketo surface de gramofona disko, en kiu estas storita la sono de la disko.

kantrio

= kontreo.

kanzonisto = (ballad) singer

Verkisto kaj/au kantisto de kanzonoj.

kanzono = song, ballad

Simpla kanto, en kiu plej gravas la teksto kaj melodio, ordinare por sola kantisto kun malmulta akompano. Edith Piaf, Gianfranco Molle, Jhak Lepuil, Joëlle Rabu, Jhomart & Natasha. Vidu balado.

kapaudiloj

= kapauskultiloj.

kapauskultiloj = headphones

Paro de malgrandegaj lautparoliloj por meti rekte sur la orelojn. Vidu kapmikrofono, poshkasedludilo.

kapmikrofono = headset microphone

Malgranda mikrofono, kiun oni fiksas rekte sur la kapo de kantanto au parolanto. Ofte uzata de drumistoj.

kapo = head

La plej supra kapeca parto de iaj kordinstrumentoj, kie trovighas ofte la agordiloj.

kapotasto = capo

Speco de movebla selo, kiun oni fiksas sur la kolon de ekz. gitaro por okaze mallongigi chiujn kordojn je certa freto.

kartocho = cartridge

Ujeto, kiu enhavas kromajn programajhojn. Enmetebla en ekz. sintezilon por plivastigi ekz. la repertuaron de sonoj.

kasedbendo = cassette tape

Vidu kasedo.

kasedmagnetofono, kasedludilo = cassette player

Vidu magnetofono.

kasedo, kasedbendo = cassette (tape)

Plasta ujo kun magnetofona bendo por uzo en kasedmagnetofono. Ekzistas kvar specoj de kasedbendoj: “normala kasedo” (tipo I) farita el feroksido, “kromajha kasedo” (tipo II) el kromdioksido, (malofta) “ferkromajha kasedo” (tipo III) el feroksido kaj kromdioksido, kaj “metala kasedo” (tipo IV) el metalo. Vidu bendo, gramofona disko, kompakta disko, DAT-magnetofono, minidisko.

KD-eto

= kompakta disketo.

k-disketo

= kompakta disketo.

k-diskludilo = compact disc player

Vidu kompakta disko.

k-disko

= kompakta disko.

kenona shtopilingo = canon socket

Speco de shtopilingo (origine de la marko Canon) kun tri fiksaj stiftingoj. Ofte uzata por kantmikrofonoj kaj lautparoliloj de alpublikaj sonsistemoj. Vidu jhako, ino.

kenona shtopilo = canon plug

Shtopilo por kenona shtopilingo. Vidu jhaka shtopilo, viro.

klakokanalo = click track

Kanalo kun ritma klako de ekz. drumomashino au elektronika metronomo, auskultata de la muzikistoj dumlude por teni la rapidecon de la muziko konstanta. Ofte uzata en studia registrado.

klapo = key

Chiu el la moveblaj pecoj, per kiuj oni fermas kaj malfermas la truojn de iaj blovinstrumentoj (ekz. saksofono kaj transversa fluto). Vidu valvo.

klarneto = clarinet

Ligna blovinstrumento kun rekta korpo, unuopa ancho kaj klapoj. Ofte uzata en diksilando.

klasika bluso = classic blues

Formo de bluso populara en la 20-aj jaroj. Normale kantata kun akompano de malgranda ensemblo. Bessie Smith, Ma Rainey.

klasika muziko = classical music

Vidu arta muziko.

klavarinstrumento = keyboard instrument

Muzika instrumento ludata per klavaro, ekz. piano, orgeno, akordiono kaj plej multaj specoj de sintezilo.

klavaro = keyboard

Vico de klavoj por ludi klavarinstrumenton, ordinare kun blankaj klavoj por la bazaj tonoj, kaj nigraj por la diesaj kaj bemolaj.

klavea ritmo = clave

Vidu klaveoj.

klaveoj = claves

Perkutinstrumento. Paro da lignaj bastonetoj, kiujn oni ludas kunfrapante ilin. La ritmo ludata per klaveoj estas la bazo de plej multaj Latin-Amerikaj ritmoj.

klavo = key

1. Rektangula plateto, kiun oni premas por funkciigi muzikan instrumenton, ekz. pianon. Vidu klavaro.

2. Simila plateto por funkciigi au regi aparaton. Vidu regilo.

klefo = clef

Notacia signo, kiu difinas la lokojn de la diversaj tonoj. [G-klefo, F-klefo.]

kleo

EVITINDA. klefo.

kolo = neck

Kolsimila parto de kordinstrumento, la loko de la fingrotabulo. Vidu korpo, kapo.

kombinita kablo = multicore

Pluraj (ekz. mikrofonaj) kabloj entenataj en unu dika kablo. Kune kun podia skatolo oni per kombinita kablo facile kaj senkonfuze povas ligi chiujn amplifotajn aferojn al la miksilo, kiu povas trovighi longe for de la podio.

kompakta disketo = CD single

Mallongdaura k-disko kun nur kelkaj muzikpecoj. Vidu disketo.

kompaktadiskludilo, k-diskludilo = CD player

Vidu kompakta disko.

kompakta disko = compact disc

= k-disko, KD. Speco de disko kun ciferece storita muziko. Por ludigi k-diskon oni uzas kompaktadiskludilon (k-diskludilon), kiu funkcias per lasero. La sistemo de k-diskoj ebligas preskau perfektan senbruan registradon kaj reproduktadon de sono. Vidu cifereca, DAT-magnetofono, laserdisko, gramofona disko, minidisko.

(Chiuj tri alternativoj “kompakta disko”, “k-disko” kaj “KD” estas uzeblaj, sed plej ofte “k-disko” shajnas rekomendinda, char ghi estas sufiche klara kaj ne tro longa.)

kompaktdisko

EVITINDA. kompakta disko, k-disko, KD

(“Kompaktdisko” estas vorto gramatike tute ghusta, sed tro malfacile elparolebla pro la konsonanta grupo “...ktd...”.)

kompresoro = compressor

Aparato, kiu tenas la lautonivelon de sono inter certaj limoj kvazau kunpremante la sonon. Vidu limigilo.

komuti = switch

Direkti elektran signalon en unu el du au pluraj eblaj cirkvitoj. Vidu shalti.

komutilo = switch, commutator

1. Aparato (au parto de aparato), per kiu oni komutas.

2. Regilo, kiun oni manipulas por komuti. Vidu shaltilo.

koncerta = live

= podia. Pri muzika prezento: Tia, ke ghi estas audata ghuste dum ghi estas farata. Pri muzika registrajho: Tia, ke ghi estis registrita dum koncerto (ne en studio). Vidu koncerteca.

koncerteca = live in studio

Registrita en studio sen dublado, tiel ke chiuj muzikistoj ludas samtempe, kvazau dum koncerto, eventuale ech kun publiko. Vidu koncerta.

koncertino = concertina

Malgranda sesangula akordiono, patentita en 1829 de la Brita fizikisto Wheatstone. Siatempe uzata en chambra kaj koncerta muziko, sed poste pli ludata en cirka muziko kaj simile. Vidu bandoniono, Kajhuna akordiono.

kondensila mikrofono = condensor microphone

Mikrofono funkcianta per kondensilo kun movebla plato. Vidu dinamika mikrofono.

kongao, kongatamburo = conga

Latin-Amerikdevena alta tamburo ludata permane sen bastonetoj. Vidu bongoj, tamo, timbaleo.

kongojhazo = congo jazz

Malnova nomo de sukuzo.

kontakta sonprenilo = transducer (pick up)

Vidu sonprenilo.

kontrabaso = double bass, upright bass, acoustic bass, string bass

La plej granda instrumento en la violona familio (historie tamen tute ne violono, sed membro de la vjola familio). Klasike ludata per archo, sed en jhazo oni normale pinchas la kordojn. Vidu basgitaro.

kontreo = Country (and Western)

Speco de muziko el Usono, parenca al blugraso sed kun popaj kaj rokaj elementoj. Jimmie Rodgers, Hank Williams, Waylon Jennings, Emmylou Harris, La Barbuloj.

kordinstrumento = string instument

Muzika instrumento, kies sonon produktas vibrigataj kordoj.

kordo = string

1. Fadeno (el shtalo, nilono, bestaj intestoj au alia materialo), kiu strechite kaj vibrigite produktas la tonon de kordinstrumento.

2. EVITINDA. (kun J-finajho) archinstrumento.

korpo = body

1. La chefa parto de kordinstrumento, kie estas la resonanca skatolo (= sonkesto) au la responda parto de neakustika, elektra kordinstrumento.

2. Tambura cilindro, sur kiu estas metata(j) la tambura(j) membrano(j).

korusilo

= hhorilo.

koruso

= hhoro.

kovrajho = cover

Slanga esprimo por registrajho au koncerta prezento de muzikpeco, kiu originale estis farita de alia artisto.

kovri = to cover

Ludi kovrajhon (slanga esprimo).

kraka cimbalo = crash cymbal

Cimbalo uzata precipe por akcentaj krakoj, kontraste al daura akompano.

kromajha kased(bend)o = chrome cassette

Vidu kasedo.

kromata = chromatic

Tia, ke ghi uzaa ankau la duondutojn inter la gamtonoj, au chiujn dek du tonojn de la okto. Vidu diatona.

kromsigno = accidental

Notacia signo, kiu montras shanghon de la tonalta valoro de noto. Vidu bemolo, dieso, dubemolo, dudieso, naturigilo.

kromtono

Vidu harmono.

kruci ritmojn = to cross rhythms

Ludi samtempe diversajn (tamburajn) ritmojn unu kontrau aliaj en kombinoj de 2 - 10 ritmoj. Krucado de ritmoj karakterizas multan tradician Afrikan muzikon.

ksilofono = xylophone

Perkutinstrumento kun agorditaj horizontalaj lignolamenoj aranghitaj simile al la klavoj de klavaro, ludata per lignaj bastonetoj. Vidu vibrafono, marimbo.

kuriga klavo = fast-forward button

Klavo, per kiu oni igas ekz. magnetofonon rapide antauenvolvi la bendon (normale sen audigo). Surskribo: kuru. Vidu iriga klavo, rekuriga klavo, pauziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, shaltilo.

kuru = fast forward

Surskribo sur kuriga klavo. Vidu eligu, iru, rekuru, pauzu, stop, ek, for.

kvarolo = quadruplet

Grupo de kvar notoj ludotaj en la sama dauro kiel tri de la sama tempovaloro. Vidu duolo, triolo, kvinolo.

kvarona noto, kvarono = quarter note, crotchet

Vidu noto.

kvarto = fourth

1. La kvara tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el kvar sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - F).

kvelao = kwela

Speco de Sud-Afrika muziko kreita en la 40-aj jaroj sub influo de svingo. Manhattan Brothers, Miriam Makeba. Vidu afro-, bakango, chimurengo, hajlajfo, jhujhuo, makoso, sukuzo.

kvinolo = quintuplet

Grupo de kvin notoj ludotaj en la sama dauro kiel kvar de la sama tempovaloro. Vidu duolo, triolo, kvarolo.

kvinto = fifth

1. La kvina tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el kvin sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - G).

kvintona = pentatonic

Pri gamo: Tia, ke ghi enhavas nur kvin tonojn, kontraste al majhoraj kaj minoraj gamoj, kiuj enhavas po sep tonojn.