Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - AB

AAS

Mallongigo de alartista sonsistemo.

absoluta tonsento = perfect pitch

Malofta kapablo identigi la tonalton de izolita tono. Plej multaj homoj havas nur relativan tonsenton.

afro- = afro-

Prefiksa mallongigo de “Afriko”. Uzebla ekz. en iuj nomoj de muzikspecoj, kiuj kombinas Afrikan muziktradicion kun ia populara muziko. [Afroroko Osibisa, afrodiskoo Akie Deen, afroregeo Sonny Okusun k.t.p.] Vidu bakango, chimurengo, hajlajfo, jhujhuo, kvelao, makoso, sukuzo.

agogo = agogo

Forghita duobla au triobla Afrika sonorilo ludata per fera stangeto. Vidu bovsonorilo.

agordaparato = tuning machine

Elektronika aparato por helpi che agordado. Ghi au donas norman tonon au analizas la ludatan tonon montrante, kiom tiu devias de la ghusta tonalto.

agordforko = tuning fork

Forksimila shtala ilo, kiu frapite donas agordotonon.

agordi = to tune

Ghustigi instrumenton (au parton de instrumento) tiel, ke ghiaj tonoj estu je ghusta tonalto. Vidu agordforko, agordaparato, agordilo.

agordilo = tuning peg, machine etc

Tiu mekanismo de instrumento, kiun oni manipulas por agordi la instrumenton. Kordinstrumento havas shraubajn au kejlajn agordilojn.

akompana gitaristo = rhythm guitarist

Gitaristo, kiu chefe ludas ritman kaj akordan akompanon. Vidu solgitaristo.

akompano = accompaniment

Muziko ludata kiel subteno de kanta au instrumenta melodio. Vidu solo.

akorda agordo = open tuning

Tia agordo de kordinstrumento, ke la liberaj kordoj en si mem formas uzeblan akordon. Vidu glitgitaro.

akordiono = accordion

Portebla klavarinstrumento, kies sono estas produktata per metalaj lamenetoj, kiuj ekvibras pro aero blovata per faldita balgo. Vidu Kajhuna akordiono, bandoniono, koncertino.

akordo = chord

Kombino de pluraj tonoj ludataj (pli-malpli) samtempe. Vidu melodio, harmonio.

aktiva elektroniko = active electronics

Elektronikaj cirkvitoj kun antauamplifilo (en elektra instrumento), kiu ebligas ne nur malfortigi la signalojn (pasiva elektroniko) sed ankau fortigi ilin.

akustika = acoustic

Tia, ke sono estighas sen helpo de elektra aparato. Vidu elektra, amplifi, amplifilo, sintezilo.

alartista lautparolilo

= sufloro. Vidu alartista sonsistemo.

alartista sonsistemo = monitor system

= AAS. Sonsistemo, kies sono estas direktata al la artistoj sur la podio por ke tiuj povu pli klare audi sin mem. Lautparolilojn de AAS oni povas nomi sufloroj. Vidu alpublika sonsistemo.

albumo = album (record, cassette or CD)

Ghenerala vorto por eldonajho de registrita muziko kun pluraj muzikpecoj (au unu longega muzikpeco). Albumo povas esti gramofona disko, kompakta disko, kasedo, DAT-kasedo k.t.p. Disketon kun nur du-tri pecoj oni tamen ne nomu “albumo”.

aldo = alto

1. Tonregistro de instrumento au (virina) vocho, inter soprano kaj tenoro. [Aldviolono, aldsaksofono, aldokantistino.]

2. Instrumento (precipe aldviolono), vocho au kantisto kun tia registro. Vidu baritono, baso, soprano.

aldviolono = viola

Violono kun alda registro, ofte nomata simple “aldo”.

alpublika sonsistemo = public address system, PA

= APS. Sonsistemo kun amplifilo, lautparoliloj, miksilo kaj aliaj aparatoj, per kiu oni audigas parolanton au artistojn al publiko. Vidu alartista sonsistemo.

altfidelo = high fidelity, hi-fi

Kvalitnormo (nun iom malaktuala) de tekniko por reprodukti registritan sonon kun “alta fidelo al la origina sono”.

amplifi = to amplify

Plifortigi (sonon au simile) per tiucela elektra aparato. Vidu elektra.

amplifilo = amplifier

Aparato por amplifi, necesa por elektraj gitaroj kaj aliaj elektraj instrumentoj.

analoga = analog

Vidu cifereca.

ancho = reed

Maldika langeto normale el kano, kies vibro kreas la sonon de kelkaj blovinstrumentoj (ekz. saksofono).

antauelekto = preset

Antaue farita alghustigo de la diversaj regiloj de elektra aparato. En kelkaj aparatoj oni povas aranghi plurajn antauelektojn aktualigeblajn laudezire per manipulo de nur unu regilo, tiel ebligante rapidan shanghon de la aparata funkcio.

apinto = apinti

Konusforma tamburo el Surinamo.

APS = PA

Mallongigo de alpublika sonsistemo.

aranghi = arrange

Adapti muzikpecon por ia grupo de instrumentoj kaj/au kantistoj.

archinstrumento = strings, string instruments

Muzika instrumento ludata per archo, ekz. violono, kontrabaso.

archinstrumenta sintezilo = string synthesizer

Sintezilo, kiu produktas sonojn similajn al tiuj de ia archinstrumento (ekz. violono). Vidu sampli, melotrono.

archo = bow

Longa maldika stango, laulonge de kiu estas fiksita fasko de chevalharoj, kaj kiu estas uzata por ludi archinstrumenton. Vidu elektra archo.

arta muziko = art music

Malpreciza esprimo por muziko kun altaj artaj ambicioj. Kontrastas al populara muziko kaj folklora muziko. Oni uzas ankau la esprimojn “klasika muziko” kaj “serioza muziko”.

atako = attack

Vidu sonprofilo.

audio = audio

Chia tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono. [Auditekniko, audibendo, audiregistrajho.] Vidu video.

(Ofte oni povas anstataue uzi kunmetojn kun la radiko AUD: [audbendo, audotekniko]. Sed tiaj esprimoj havas pli gheneralan signifon.)

automata flankshangho = auto-reverse

Funkcio de kelkaj kasedmagnetofonoj. La mashino automate ekludas la alian flankon de la kasedbendo, kiam la bendo atingis sian finon.

automata stopo = auto-stop

Funkcio de kelkaj magnetofonoj, kie la antauenvolvanta motoro automate malshaltighas, kiam la bendo atingis sian finon.

bakango = mbaqanga

Populara muziko en Sud-Afriko, influita de ritmenbluso, roko kaj regeo. Soul Brothers, Steve Kekana, Paul Simon {Graceland}. Vidu afro-, chimurengo, hajlajfo, jhujhuo, kvelao, makoso, sukuzo.

balado = ballad

Trankvila kaj malrapida peco kun emfazo je (romantika) teksto kaj/au melodio. Vidu kanzono.

balafono = balafon

Speco de okcident-Afrika kaj centr-Afrika marimbo kun resonancaj kalabasoj sub la lamenoj. Vidu vibrafono.

bando = band

Kunludantaro. Pli malformala vorto uzata anstatau “orkestro” au “ensemblo” en jhazo, roko au alia populara muziko. Bando estas almenau iom organizita afero, ofte kun nomo, kontraste al la pli ghenerala vorto “grupo”.

bandoniono = bandoneon

Speco de granda kvadrata akordiono inventita en la 1840-aj jaroj de la Germano Band. Tre uzata en Argentina tango: Astor Piazzola. Vidu Kajhuna akordiono, koncertino.

bangho = banjo

Kvarkorda au kvinkorda instrumento kun longa kolo kaj tambursimila korpo uzata ekz. en frua jhazo. Vidu ukulela bangho.

barbireja kantado = barber-shop (singing)

Speco de senakompana, normale (kvar)vira, harmonia kantado, kiu estis jam establita en la tempo de Shekspiro en Anglio, kiam oni provizis liuton por ke atendantaj klientoj en la barbirejoj povu sin distri per kantado. Ghi repopularighis en la Usona okcidento (ch. 1850), kiam oni serchis oron. La barbiro provizis gitaron por trankviligi siajn sendisciplinajn klientojn.

baritono = baritone

1. Tonregistro de instrumento au (vira) vocho, inter tenoro kaj baso. [Baritonsaksofono, baritonkantisto.]

2. Instrumento, vocho au kantisto kun tia registro. Vidu aldo, soprano.

basgitaro = bass guitar

Kvarkorda (malofte kvinkorda au seskorda) gitaro, normale elektra kaj sen resonanca skatolo. Ghi havas la saman registron kiel kontrabaso. Vidu elektra gitaro.

basisto = bassist, bass player

Muzikisto, kiu ludas basan instrumenton, ekz. basgitaron (basgitaristo) au kontrabason (kontrabasisto). Baskantiston oni tamen ne nomas “basisto”, sed simple “baso”.

baso = bass

1. Tonregistro de instrumento au (vira) vocho, la plej malalta registro, sub baritono. [Bassaksofono, baskantisto.]

2. Instrumento, vocho au kantisto kun tia registro. Vidu aldo, soprano, tenoro.

3. La plej malalta parto de la tonspektro kontraste al diskanto kaj mezo. Vidu tembro, ekvalizi.

bastamburo = bass drum, kick drum

Granda tamburo kun basa sono. En drumo ludata per pedalo.

bastamo = surdo

Tamburo simila al tamego, sed ne planka, nek staranta. Oni ludas ghin pendantan de la shultro, per maleo. Ofte uzata en la Brazila karnavala sambo. Audighas ekz. en {Dolchajhoj de Brazilo (en la albumo “Aaron Brazilumas Esperante”)}.

bastoneto = stick

Vidu tamburbastoneto.

bastubjo = bass tuba

Vidu tubjo.

bata membrano = batter head

Tiu membrano de tamburo, sur kiun oni batas, kontraste al la funda (che drumaj bastamburoj fronta) membrano, kiu nur resonas.

baterio

EVITINDA. drumo.

batilo = beater

Martelsimila parto de pedalo uzata por ludi tamburon. Vidu tamburbastoneto, broso, maleo.

bato

= pulso.

be = flat

Mallongigo de bemola.

bekfluto = recorder

Vidu fluto.

bekvadrato

= naturigilo.

bemolo = flat

Kromsigno, kiu montras malaltigon de tono je duonduto. [D bemola, A bemola.]

bendakompanado = tape backing

Kantado au ludado kun akompano de sonbendo (au simile) anstatau muzikistoj. Vidu bendomimado.

bendo, sonbendo = tape

Bendo, sur kiu eblas registri sonon per magnetofono. Ekzistas grandaj rulbendoj, kiujn oni volvas chirkau bobenoj, kaj kasedbendoj kiuj estas daure entenataj en plastaj ujoj. Vidu albumo, disko, DAT-kasedo.

bendomimado = mime, lip sync

Shajnigado de kantado kaj/au ludado, dum la vera sono venas de sonbendo au simile. Vidu bendakompanado.

biaso = bias

Speco de helpsignalo, kaj ties fortonivelo, uzata en registrado sur magnetajn bendojn.

bis = encore

Aproba ekkria vorto uzata por peti al artisto refari pecon. Peco ripetata pro bis-krio estas bisajho. Vidu ekstrajho.

bisajho = encore

Vidu bis.

blanka bruo = white noise

Sibla sono audata, kiam chiu frekvenco de la audebla tonspektro sonas samtempe kaj samlaute. Blanka bruo estas kreebla elektronike, ekz. per sintezilo. Se la relativaj frekvencolautoj estas adaptitaj al la homa audkapablo, oni parolas pri rozkolora bruo.

bleketeo = blekete

Afrika longkorpa alta unumembrana tamburo ludata mane au per kanaj bastonetoj.

blokakordado = block chording

Speco de pianoludado, en kiu la maldekstra mano, anstatau ludi basfigurojn, imitas la akordojn de la dekstra mano, kreante pli larghan kaj pli fortan sonon.

blovinstrumenta sintezilo = wind synthesizer

Sintezilo ludata ne per klavaro, sed per ilo simila al ia blovinstrumento. Vidu gitarsintezilo.

blovinstrumento = wind instrument

Muzika instrumento, kies sonon produktas vibranta aero ordinare ene de tubo, ekz. trumpeto, saksofono, tubjo.

blugraso = bluegrass

Speco de praformo de kontreo. Uzas nur akustikajn instrumentojn, kiel bangho, violono, mandolino, gitaro kaj dobro. Blue Grass Boys, New Lost City Ramblers.

blusa harmoniko = blues harmonica, blues harp

Diatona harmoniko uzata chefe en bluso.

blusa tono = blue note

Iom subtona septo au trito karakteriza por bluso. Ankau aliaj tonoj estas ofte nomataj “blusaj”, se ili estas intence iom subtonaj au supertonaj. Vidu fleksi, subtona, supertona, falsa.

bluso = blues

Speco de muziko kreita chirkau 1900 en Usono el kantoj laboraj kaj religiaj, karakterizata de melankolio kaj malghojo, kaj de la specialaj blusaj tonoj. Bluso estas unu el la bazoj de roko kaj jhazo. Vidu kampara bluso, klasika bluso, urba bluso, ritmenbluso, blusroko, dekdumezura bluso, blusa harmoniko.

blusroko = blues rock

Speco de roko kun forta blusa influo. Yardbirds, John Mayall’s Bluesbreakers, Canned Heat, ZZ Top. Vidu ritmenbluso.

bongoj, bongotamburoj = bongos

Latin-Amerika perkutinstrumento. Du etaj tamburoj kunmuntitaj. Oni ludas tenante la bongojn inter la genuoj. Vidu kongao, tamo, timbaleo.

bopo = bop, bebop

Speco de jhazo kreita en la 40-aj jaroj kiel evoluigo de svingo. Charlie Parker, Dizzy Gillespie, Thelonius Monk, Kenny Clarke.

bosanovo = bossa nova

Speco de Brazila muziko kreita fine de la 50-aj jaroj, parenca al sambo, sed pli milda kaj pli malrapida. João Gilberto, Vinicius de Moraes, Antônio Carlos Jobim.

botelkola gitaro = bottleneck guitar

Glitgitaro ludata per botelkolo uzata kiel glitilo. Vidu pedala shtalgitaro.

bovsonorilo = cow bell

Perkutinstrumento. Granda angula bovsonorilo sen interna frapilo. Au tenata mane au muntita sur tamburo. Ludata per bastoneto. Grava en Latin-Amerika muziko.

brakstativo = boom stand

Stativo kun alghustigebla braksimila stango etendighanta de la vertikala stango. Uzata ekz. por kantmikrofonoj.

broso = brush

Peniksimila dratbroso uzata por ludi tamburojn mallaute kaj sen troa perkuto. Ofte uzata en jhazo. Vidu tamburbastoneto, maleo, batilo.

brureduktado = noise reduction

Tekniko uzata por malpliigi la siblan bruon de ekz. sonbendoj. La plej konataj specoj de bruredukiloj estas de la marko Dolbio (Dolby)).

brureduktilo

Vidu brureduktado.

bugio = boogie(-woogie)

Speco de piana bluso en 8/8-takto kun ripetfraza promenbaso. La akordostrukturo estas normale dekdumezura bluso. Jimmie Yancey, Fats Domino, Jerry Lee Lewis.

bushpeco = mouth piece

Tiu parto de blovinstrumento, kiu estas tenata en au che la busho. Vidu ancho.

butono = button

Vidu regilo.