Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - CCHD

CD

EVITINDA. kompakta disko, k-disko, KD.

cifereca = digital

Disigita kaj kvantigita tiel, ke ghiaj partoj estas komplete priskribeblaj per ciferecaj valoroj. Cifereca tekniko estas uzata ekz. en sonregistrado por ebligi pli-malpli perfektan reproduktadon. Vidu sampli. La malo estas “analoga”, kiu signifas, ke io varias kontinue, kaj ne estas komplete priskribebla per ciferecaj valoroj.

cimbalo = cymbal

1. Perkutinstrumento. Ronda metala plato ludata au per ilo, au per alia cimbalo. Vidu China cimbalo, kraka cimbalo, nita cimbalo, plauda cimbalo, sibla cimbalo, sufoka cimbalo, tinta cimbalo, charlestono, drumo.

2. EVITINDA. Zimbalono, malgranda kordinstrumento ludata per marteloj.

cirkvitgardilo = fuse

= sekurigilo. Mallonga drateto en speciala (cilindra) ujo, metata en la cirkviton de elektra aparato. Se tro da elektro pasas tra la drato, ghi rompighas malebligante damaghon al la aparato.

chachao, chachadanco = cha-cha(-cha)

Latin-Amerika ritmo kaj danco en 4/4-takto, origine el Kubo. Lanchita de la orkestrestro Enrique Jorrin en 1953. Vidu rumbo, salso.

chapmanbastono = chapman stick

Elektra dekkorda instrumento, kiun oni ludas per ambau manoj sur la fingrotabulo frapofingrante la kordojn. Inventita de la Usonano Chapman. Konata chapmanbastonisto estas la basisto Tony Levin. Vidu frapofingrado.

charlestona cimbalo = hi-hat cymbal

Cimbalo de charlestono. Vidu drumo.

charlestono = hi-hat

Perkutinstrumento, kiu normale estas parto de drumo. Konsistas el du cimbaloj muntitaj unu super la alia sur stango. Per pedalo la ludanto kunigas kaj disigas la cimbalojn. Charlestono estas la tuta instrumento kun la du cimbaloj, la stativo kaj ties pedalo.

charlestondanco = charleston

Rapida fokstroto. Unu el la plej popularaj dancoj en la 20-aj jaroj.

chefpulso = downbeat

La unua pulso de mezuro, havas normale la chefan akcenton. Vidu takto, interpulso.

chelo = cello

Mallongigo de violonchelo.

cheso = release

Vidu sonprofilo.

chimurengo = chimurenga

Populara muziko de Zimbabvo. Thomas Mapfumo. Vidu afro-, bakango, hajlajfo, jhujhuo, kvelao, makoso, sukuzo.

China cimbalo = china cymbal

Cimbalo kun suprenfaldita rando kaj angula skatolforma sonorilo.

damna metalroko = doom metal

Speco de metalroko, en kies tekstoj abundas temoj kiel nigra magio kaj la diablo. Black Sabbath, Blue Öyster Cult, Judas Priest. Vidu rapida metalroko.

dampi = to damp, to dampen, to mute, to muffle

Mane au ile malpliigi la vibradon de kordo, tamburmembrano au simile.

darbuko = darbukka

Kupra au aluminia unumembrana kaj hiperboloidforma tamburo de Arabio kaj Turkio.

DAT-kasedo, DAT-kasedbendo = DAT cassette

Kasedo por DAT-magnetofono.

DAT-magnetofono = DAT machine, DAT recorder

Aparato por ciferece registri/ludigi sonon sur specialaj kasedbendoj. Dum la sistemo de kompaktaj diskoj similas al gramofonoj, DAT-magnetofonoj similas al ordinaraj kasedmagnetofonoj. DAT = Digital Audio Tape (= Cifereca Audia Bendo). Vidu minidisko.

daura sono = sustain

Sono, kiu estas per ia rimedo daurigata preter sia normala fino. Elektra-gitaristoj uzas interalie regatan retrokupladon por akiri dauran sonon. Vidu distordo.

decimo

= dekto.

dekdukorda gitaro = twelve-string guitar

Gitaro kun ses metalaj kordoparoj anstatau la ses unuopaj de ordinara gitaro.

dekdumezura bluso = twelve-bar blues

Tradicia skemo de bluso: toniko 4 mezuroj - subdominanto 2 mez. - toniko 2 mez. - dominanto 2 mez. - toniko 2 mez. (au simile). La tekstoskemo estas normale A A B.

dek-sesona noto, dek-sesono = sixteenth note, semiquaver

Vidu noto.

dekto = tenth

1. La deka tono de gamo, egala al la tria, sed okton pli alta.

2. Intervalo inter la du ekstremaj de dek sinsekvaj tonoj de diatona gamo.

demo = demo

Mallongigo de demonstra kasedo, bendo au disko.

demonstra kasedo, demonstra bendo, demonstra disko = demonstration cassette/tape/record

= demo. Kasedo, bendo au disko farita ne por ghenerala eldonado, sed por reklamaj celoj k.s.

di = sharp

Mallongigo de diesa.

diatona = diatonic

Uzanta sep tonoshtupojn (tonojn) de okto. Inter la tonoj estas jen duonduta intervalo, jen plenduta. La malo estas “kromata”, kiu signifas, ke estas uzataj ankau la tonoj inter la gamtonoj, t.e. chiuj dek du duondutoj de la okto.

dieso = sharp

Kromsigno, kiu montras altigon de tono je duonduto. [D diesa, A diesa.]

dighita

EVITINDA. cifereca.

dikfingra piano

= kalimbo.

diksilando, diksilandjhazo = dixieland (jazz)

Speco de jhazo evoluigita el Nov-Orleana jhazo en la 20-aj jaroj. Origine influita de ragtimo. Original Dixieland Jazzband, Jimmy Ryan, Eddie Condon.

dinamika mikrofono = dynamic microphone

Mikrofono funkcianta per magneto kaj bobeno. Vidu kondensila mikrofono.

diskanto = treble

La plej alta parto de la tonspektro kontraste al baso kaj mezo. Vidu tembro, ekvalizi.

diskejo = discotheque, disco, record shop

1. = diskoteko.

2. EVITINDA. Diskovendejo.

diskego = long playing record, LP

Vidu gramofona disko.

diskestro = disc jockey

Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj (au kasedoj k.t.p.) en diskoteko, radielsendo au simile.

disketo = single

Vidu gramofona disko.

diskludilo = record player

Gramofono au kompaktadiskludilo.

disko = record, disc

Ronda plata objekto, sur kiu estas storita muziko au alia sono. Antaue “disko” normale egalis al “gramofona disko” (“vinila disko”), sed nun pli kaj pli ofte temas pri kompakta disko (k-disko, KD). Vidu gramofona disko, kompakta disko, diskego, disketo, albumo, kasedo, bendo, DAT-kasedo.

diskogurdo = juke box

Monera automato, kiu povas ludi diskojn. Vidu gurdo, videgurdo.

diskoo = disco (music)

Speco de dancmuziko kreita speciale por diskotekoj. Donna Summer, Boney M, Bee Gees {Saturday Night Fever}.

diskoplato = turntable

Tiu rotacianta parto de gramofono, sur kiun oni metas la diskojn.

diskoteko = discotheque, disco

1. Speco de dancejo, en kiu oni anstatau muzikistoj uzas gramofonojn, magnetofonojn, au simile. Vidu diskestro, diskoo, granda disketo.

2. EVITINDA. Diskokolekto, diskokolektujo, diskokolektejo.

distordilo = distortion box

Efektilo, kiu distordas sonon. Uzata che elektraj gitaroj au aliaj elektraj instrumentoj por krei pli “agresan” sonon. Vidu va-va-ilo, elfazigilo, flangilo, hhorilo, ehhilo, kompresoro.

distordo = distortion

1. En elektroniko: Nedezirata shangho au misformado de elektra signalo.

2. En roko: Ofte intenca shangho donanta varman pli dikan sonon al amplifata instrumento.

djembo = djembe

Unumebrana ligna tamburo kun formo simila al sablohorlogho. La chefa tamburo de okcident-Afrika muziko.

dobro, dobrogitaro = dobro

Speco de gitaro kun altigitaj kordoj kaj resonanca konuso, uzata ekz. en blugraso. Ludata kiel glitgitaro. Vidu pedala shtalgitaro.

Dolbio = Dolby

Vidu brureduktado.

dominanto = dominant

1. La kvinto de toniko.

2. Akordo bazita sur la kvinto de toniko. Vidu subdominanto.

doria modalo = Dorian mode

Vidu modalo.

dorsofrapa ehho, dorsofrapa ekoo = slap-back-echo

Ehha efekto konsistanta el rapida unuobla ripeto. Multaj fruaj rokenrolaj pecoj utiligis tian efekton.

drumo = drum set, drum kit, traps

Speciala aro de perkutinstrumentoj ludata de unu muzikisto kiel unu instrumento. Drumo enhavas ordinare bastamburon, rultamburon, charlestonon kaj diversajn tamojn kaj cimbalojn. Vidu perkutinstrumento.

drumomashino = drum machine

Sekvencilo, kiu enhavas aron de drumaj kaj perkutaj sonoj, kaj kiu povas produkti ritmojn simile al drumo kaj/au perkutinstrumentoj.

dubli = to over-dub

Aldoni sonregistrajhon sinkrone al alia. Anstatau ke pluraj muzikistoj ludas samtempe, oni unue registras unu au kelkajn instrumentojn, kaj poste dublas la aliajn. Vidu miksilo, sonteknikisto, studio.

dubemolo = double flat

Kromsigno, kiu montras malaltigon de tono je du duondutoj. [D dubemola, A dubemola.]

dudieso = double sharp

Kromsigno, kiu montras altigon de tono je du duondutoj. [D dudiesa, A dudiesa.]

dundumbo = dundumba

Dumembrana barelforma basa Afrika tamburo ludata en kusha pozicio per bastonoj.

duoblabata rulado = duoble stroke roll

Vidu rulado.

duoblaj bastamburoj = duoble bassdrums

Du bastamburoj en unu drumo.

duobligita takto = double time

En ekz. 4/4-takto ludado de ok batoj anstatau kvar en chiu mezuro.

duolo = duplet

Du notoj ludotaj en la sama dauro kiel tri de la sama tempovaloro. Skribebla ankau kiel du punktitaj notoj. Vidu triolo, kvarolo, kvinolo.

duonkorpa = semi-acoustic

Pri kordinstrumento: Tia, ke la resonanca skatolo havas nur duonon de normala diko. [Duonkorpa gitaro.] Duonkorpa instrumento estas normale elektra, kaj havas magnetajn sonprenilojn. Vidu solidkorpa.

duona noto, duono = half note, minim

Vidu noto.

duonduto = semitone, half tone/step

Vidu duto.

duto = second

1. La dua tono de gamo.

2. Intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Tio estas au plenduto (majhora duto, sesono de okto), ekz. C - D, au duonduto (minora duto, dekduono de okto), ekz. E - F.