Roko kaj Popo
Alfabeta terminaro - R
radio = radio
1. Sendado de sono per elektromagnetaj ondoj (= radiofonio).
2. Ilo por ricevi kaj auskulti radian elsendon (= radiaparato, radiofono).
ragtimo = ragtime
Speco de piana muziko evoluigita en Usono komence de la 20-a jarcento. Neimprovizata, sed tamen ofte rigardata kiel jhaza. Scott Joplin.
randbato = rimshot
Bato per tamburbastoneto, kiu trafas ne nur la tamburmembranon, sed ankau la metalan randon de tamburo. Vidu randklako.
randklako = cross-stick
Rultambura bato, kiu trafas nur la randon de la tamburo. La bastoneto estas tenata en kusha pozicio sur la membrano. Vidu randbato.
rapida metalroko = speed metal
Speco de tre kompleksa metalroko rapidege ludata. Metallica. Vidu damna metalroko.
refreno = chorus, refrain
Chiu el tiuj pecoj de kanto, kiuj revenas post (pli-malpli) chiu verso de muzikajho, kaj kiuj normale enhavas chiufoje la samajn vortojn.
regeo = reggae
Speco de muziko evoluinta en Jamajko fine de la 60-aj jaroj el skao kaj rokstedio. Bob Marley, Peter Tosh, Steel Pulse. La tipa “renversita” regeritmo forte influis popon kaj rokon. Vidu unuforlaso.
regilo = control
Manipulebla ilo, per kiu oni regas ian funkcion de aparato. Regilo povas esti “butono”, kiu estas ronda, kaj kiun oni turnas (au premas), “klavo”, kiu normale estas rektangula, kaj kiun oni premas (au nur tushas), “shovregilo”, kiun oni shovas en fendo, au “regstango”, kiun oni movas diversdirekte. Vidu potenciometro.
registra klavo = record button
Klavo, per kiu oni igas magnetofonon registri sonon. Surskribo: registru. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, pauziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), eliga klavo, shaltilo.
registri = to record
Per ia tekniko konservi ekz. sonon. Vidu surbendigi, surdiskigi.
regstango = joystick
Stang(et)o, kies movo regas diversajn funkciojn de aparato, ekz. sintezilo. Vidu regilo.
rekuriga klavo = rewind button
Klavo, per kiu oni igas ekz. magnetofonon rapide revolvi la bendon (normale sen audigo). Surskribo: rekuru. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, pauziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, shaltilo.
relativa tonsento = relative pitch
Kapablo rekoni la tonalton de tono, sed nur relative al alia tono. Vidu absoluta tonsento.
repo, repkantado = rap, rapping, rap music
1. Speco de funko karakterizita de rapida ritma parolado. Popularighinta fine de la 70-aj jaroj.
2. Tia ritma parolado. Sugar Hill Gang, Grandmaster Flash. Vidu skato.
resonanca skatolo = sound box
= sonkesto. Tiu kava parto de la korpo de akustika instrumento, kiu per resonanco plilautigas la sonon.
respondfrazo = fill in
Ludmaniero ofte uzata en ekz. bluso. Improviza melodifrazeto enmetata de solinstrumento en pauzeton de la kantado, kvazau responde al la teksto. Devenas vershajne de la gospela kaj origine Afrika vok-responda kantado. Vidu plenigo.
retrokuplado = feed back
Ordinare altfrekvenca fajfa sono kreata kiam lautparolila sono reiradas en mikrofonon reamplifate pli kaj pli. Retrokuplado ekuzighis kiel muzika efekto fare de rokistoj, chefe elektra-gitaristoj. Vidu daura sono, distordo.
ripetfrazo = riff
Muzika frazo ripetighanta (kun shanghighantaj akordoj). Ofte uzata kiel akompano en ekz. jhazo kaj roko. Vidu frapfrazo.
ripetajho = vamp
Skemo de akordoj, kiun oni ripetadas ekz. kiel fonon de improvizado, au kiel enkondukon de muzikpeco.
ritmenbluso = rhythm and blues
Speco de muziko kreita el bluso per aldono de forta danca ritmo en la 40-aj jaroj en Usono. Louis Jordan, Fats Domino, B. B. King. El ritmenbluso naskighis poste rokenrolo.
ritmo = rhythm
1. Tiu parto de muziko, kiu koncernas la dauron de la notoj, kontraste al la tonalto.
2. Skemo de akcentoj formanta bazon de muzikpeco au muzikstilo. Vidu takto.
rokabilo = rockabilly
Speco de frua rokenrolo kun elementoj el ritmenbluso, blugraso kaj kontreo. Elvis Presley, Carl Perkins, Buddy Holly.
roka videfilmo = rock video
= rokvideo.
rokenrolo = rock ‘n’ roll
1. Speco de muziko naskita el ritmenbluso en Usono en la 50-aj jaroj. La unua formo de roko. Bill Haley, Chuck Berry, Elvis Presley.
2. EVITINDA. → roko.
roko, rokmuziko = rock
Speco de muziko naskita en la 60-aj jaroj el rokenrolo (la vorto roko tamen inkluzivas ankau rokenrolon). Ekzistas tre multaj diversaj stiloj de roko. Bill Haley, Elvis Presley, Beatles, Rolling Stones, Jimi Hendrix, Janis Joplin, Sex Pistols, Bruce Springsteen, U2, Perl Jam, Team’, Amplifiki, Persone. Vidu shtonroko, metalroko, blusroko, poproko.
rokstedio = rock steady
Speco de muziko evoluinta el skao sub influo de soulo. Aperis en Jamajko meze de la sesdekaj jaroj. Pli malrapida ol skao. Anstatauigis blovinstrumentojn per elektra gitaro kaj melodia basgitaro. El rokstedio evoluis poste regeo. Alton Ellis, Paragons.
rokvideo, roka videfilmo = rock video
Prezento de roka muzikpeco en formo de videfilmeto.
rompdancado = break dance
Nov-Jorkdevena strata dancado modighinta komence de la 80-aj jaroj. Karakterizata de akrobataj movoj. Parenca al elektra bugio. Vidu hiphopo.
rototamo = roto-tom
Speco de tamo kun speciala agordmekanismo, kiu per rotaciigo ebligas drastan shanghon de la agordo dumlude.
rozkolora bruo = pink noise
Vidu blanka bruo.
rudimento = rudiment
Bazaj ekzercoj, bazaj luderoj, en certaj skoloj de tamburluda instruado. Vidu flemo, flemadidlo, paradidlo, rufo, rulado.
rufo = ruff
Tamburluda rudimento. Simpla bato kun duoblaj, trioblaj au plioblaj antaubatoj. Vidu flemo.
rulado, tamburorulado = (drum) roll
Tamburluda rudimento, ludado sur tamburo de pluraj tiel rapidaj batoj, ke la rezulto sonas kiel unu kontinua sono. Duoblabata rulado uzas duoblajn, resaltajn, batojn. Premrulado estas farata per premado de la bastonetoj kontrau la membranon, tiel ke chiu bato ekhavas maksimuman nombron da resaltoj, kio donas ebenan zuman sonon. Unuoblabata rulado estas rulado kun simplaj, ne resaltaj, batoj. Vidu rultamburo.
rulbendo = reel-to-reel tape, open reel
Granda magnetofona bendo, kiun oni volvas chirkau plastan bobenon, mem manipulante la bendon. Vidu kasedo, DAT-magnetofono.
rultamburo = snare drum, side drum
La chefa tamburo en drumo. Sur la funda membrano estas zumrisortoj, kiuj helpas krei kontinuan sonon che ruladoj. Devenas de militista drumado kaj marshorkestroj. Vidu bastamburo, tamo.